Ŝjanjango


Ŝjanjango | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
departemento-ranga urbo urbego ![]() | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Ĉinio | ||||
Provinco | Ŝenŝio | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 712000 | ||||
Aŭtokodo | 陕D | ||||
Telefonkodo | 029 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 959 842 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 384 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 34°21′00″N 108°43′00″O / 34.35°N, 108.716667°O (mapo) Koordinatoj: 34°21′00″N 108°43′00″O / 34.35°N, 108.716667°O (mapo) | ||||
Areo | 10323,99 km² (1 032 399 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC +8 | ||||
![]() | |||||
Loko de Ŝjanjango en Ŝenŝio, Ĉinio | |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Ŝjanjango aŭ Xianyang estas urbo (dum la historio estis eĉ ĉefurbo) en mezo de la Ĉina Popola Respubliko.
Laŭ la stato de 2020 en la urbo Ŝjanjango vivis 3 959 842 loĝantoj sur areo de 10 323,99 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 384 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ŝjanjango situas laŭ bordo de rivero. La prefekteja sidejo Ŝiano troviĝas proksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ŝjanjango estis ĉefurbo de Ĉinio en 350 a.K. dum 140 jaroj. En 210 a.K. ribelo okazis kaj la urbo cindriĝis en 206 a.K. Laŭ la onidiro la reĝa palaco estis tiel granda, ke la brulado okazis dum tuta monato.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Klimato de Ŝjanjango estas la sama, ol la proksima Ŝjiano. Tio estas kontinenta klimato, iomete musono influas. La someroj estas varmegaj, la vintroj estas malvarmaj kaj sekaj. Plej ofte de aŭgusto ĝis novembro pluvas (vintre malofte neĝas) resume 550 mm. Printempe polvo- kaj sableroŝtormoj okazadas. La averaĝa temperaturo estas 14 °C, somere 27 °C, vintre proksimume frostopunkto.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Ŝjanjango estas alirebla per aŭtovojo 312. La pasaĝeroj uzas flughavenon de Ŝjiano.
