Triklina kristalsistemo
Aspekto
En la triklina kristalsistemo la anguloj de ĉiuj tri paroj de kongruaj kontraŭaj facetoj malsamas, neniu angulo egalas 90° kaj ĉiu el tri kvaropoj de egalaj lateroj havas maldaman longon, ol la ceteraj du. Tia kristalsistemo montras la plej altan gradon de malsimetrieco - ĝi posedas nenian simetrion krom identa. La elementara ĉelo de la triklina kristalsistemo estas, el geometria vidpunkto, paralelepipedo.
En la triklina kristalsistemo estas du kristalklasoj:
- triklin-pedia, aŭ
- triklin-pinakoida, aŭ
La plej multaj silikat-mineraloj apartenas al la triklina mineralsistemo. Ekzemploj estas interalie plagioklazo, kaolinito, kianito (disteno), mikroklino, anortoklazo, turkiso (ne estas silikato).