Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
|
370 000 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la Monato![]() Italio aŭ Italujo (itale: Nomata ankaŭ per antonomazioj, kiel "la Boto" pro sia formo simila al boto kaj "bela lando" (itale "bel paese") pro sia klimato kaj pro siaj naturaj kaj artaj belaĵoj, geografie Italio estas formata el tri partoj: unu kontinenta, limigita de Alpoj kaj de konvencia linio kiu kunligas La Spezia kun Rimini, unu duoninsula, kiu estas formata de cetera Italio kaj unu insula, kiu entenas la du plej grandajn insulojn de la Mediteraneo, Sardinio kaj Sicilio, kie en la insulo de Pantelleria estas la malplej longa distanco de Afriko, je distanco de preskaŭ 70 kilometroj. La teritoriaj limoj etendiĝas entute en 1 800 kilometroj, dum la marbordoj longas 7 500 kilometrojn. Ĝi najbaras okcidente al Francio, norde al Svisio kaj al Aŭstrio kaj oriente al Slovenio. La ŝtatetoj San Marino kaj Vatikanurbo estas enklavoj en Itala teritorio, dume la komunumo de Campione d'Italia estas eksklavo en italparolanta zono Kantono Tiĉino en Svisio. Italio estas parlamenta respubliko; la nuna Prezidento de la Respubliko estas Sergio Mattarella kaj la ĉefministro de la Respubliko estas Giorgia Meloni. La oficiala lingvo estas la itala. La Konstitucio konsideras ankaŭ la dulingvismon kun aliaj lingvoj en kelkaj provincoj kaj garantias kelkajn minoritatajn lingvojn en la nacia teritorio. Lastaj artikoloj de la monato: Bohemiaj lumoj, Koko, La Bankedo de Jupille
|
Pri VikipedioEsperanta Vikipedio ![]() Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio ![]() Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago
|
Nuna Kunlaboraĵo![]() La nuna kunlaboraĵo estas Monda loĝantaro. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Projekto:Aŭdioartikoloj, Balota fraŭdo, Kronvirusa malsano de 2019 |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...?
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn plurlingve kaj libere:
|