Pantelleria
Pantelleria | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Sicilio |
Provinco | TP Trapanio |
Geografia situo | 36° 50′ N, 11° 57′ O (mapo)36.83333333333311.95Koordinatoj: 36° 50′ N, 11° 57′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 5 m |
Areo | 83 km² |
Loĝantaro | 7352 (2023) |
Loĝdenso | 87 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj |
|
Nomo de loĝantoj | panteschi |
Poŝtkodo | 91017 |
Imposta kodo | G315 |
Kodo laŭ ISTAT | 081014 |
Telefona prefikso | 0923 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Pantelleria ([pantelleria]; esperante eble Pantelerio) estas insulo kaj komunumo de Italio. Ĝi situas, 85 km sudokcidente de Sicilio kaj 70 km nordoriente de Tunizio en la Mediteraneo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Pantelleria estas preskaŭ en la centro de la Kanalo de Sicilio, kiu disigas la Sicilion kaj la Nordafrikon.
Ĝi havas ovalan formon, longan ĉirkaŭ 15 km. Interne estas pluraj montetoj; la plej alta estas Montagna Grande (Granda Monto), 836 m.
Geologio
[redakti | redakti fonton]La insulo havas vulkanan originon. Fakte, ĝi estas parto de submara vulkano, enhavanta plurajn kalderojn[1]. La ĉefaj kalderoj estas nun malaktivaj, sed erupcioj okazis ankaŭ en proksimaj epokoj: la lasta en 1891 for de submara truo 4 km norde de la marbordo[2]. Varmaj fontoj kaj etaj gejseroj montras ke la insulo estas vulkano nur dormanta sed ne malaktiva.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam dum la prahistorio homoj loĝis en Pantelerio. Fenicoj fondis tie kolonion, verŝajne en la 7-a jarcento a.K.. Romio konkeris la insulon en 217 a.K.. En tiu epoko ĝi nomiĝis Cossyra.
Post la falo de la okcidenta romia imperio, Pantelerio estis konkerita de Justiniano la 1-a en 540. Sub la bizanca regado la insulo akiris la nomon Πατελαρέας (Patelareas), el kiu venas la nuntempa nomo.
Araboj okupis provizore la insulon en la 8-a jarcento kaj fikse en la 9-a jarcento. En 1123 la insulon konkeris la Normandoj de Sicilio. Poste Pantelerio restis parto de Sicilio, sub la samaj regantoj kiel ĝi; tamen plurfoje dum la 15-a kaj 16-a jarcento otomanaj ŝipoj atakis ĝin, detruis la urbeton kaj kaptis la loĝantojn.
Transporto
[redakti | redakti fonton]Gravas la Flughaveno de Pantelerio.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Zanon, Vittorio kaj Neri, Marco. (Evoluzione geologica di Pantelleria) (itale). INGV - Sezione di Catania. Arkivita el la originalo je 2015-12-08. Alirita 2015.11.29 .
- ↑ Pantelleria (angle). Global Volcanism Program. Smithsonian Institution - National Museum of Natural History (2013). Alirita 2015.11.29 .
|