TGV
TGV | ||
---|---|---|
registrita marko klaso de vagonara servo rolling stock class (en) | ||
elektrotrajno • servo de pasaĝervagonoj • rapidtrajno | ||
Komenco | 27-a de septembro 1981 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
TGV ([teʒeve]) (france Train à Grande Vitesse) estas franca altrapideca trajno.
La TGV-trajnojn produktas la franca entrepreno Alstom. Ĝi servas kiel franca nacia simbolo kaj estas unu el la plej sukcesaj rapidtrajnoj. La unua TGV ektrafikis la 22-an de septembro 1981 en la itinero Parizo-Liono.
La 3-an de aprilo 2007, la tipo V150 atingis mondan rekordon kun rapido de 574,8 km/h kiu daŭre validas (japana maglevo havas rekordon de 603 km/h, sed tio ne plu estas tradicia trajno sur reloj [1]).
TGV-teknologio estis adoptita sub diversaj nomoj en kelkaj aliaj landoj: [30] ekzemple Thalys (Belgio), KTX ( Sud-Koreio), Eurostar (Britio-Belgio-Francio). Acela Express/Avelia Liberty (Usono), Al-Boraq (Maroko), AGV (Italio).
Markonomo Ouigo
[redakti | redakti fonton]Ouigo estas la malmultekosta rapidtrajna servo de SNCF (francaj fervojoj). Tiuj trajnoj havas reduktitajn entrajnajn servojn. La servoj tradicie haltas en malpli okupataj duarangaj stacidomoj, foje ekster la urbocentro[2]. La laŭvorta traduko de la markonomo estas "yes go", sed la nomo ankaŭ aludas la anglan homonimon "we go" (ni iras).
Trajnotipoj
[redakti | redakti fonton]Trajnotipo | Maksimuma rapido |
Nombro de sidejoj |
Longo | Larĝo | Maso | Povumo (je 25 kV) |
---|---|---|---|---|---|---|
TGV Sud-Est | 270 km/h | 345 | 200, 2 m | 2,81 m | 385 tunoj | 6.450 kW |
TGV Atlantique | 300 km/h | 485 | 237,5 m | 2,90 m | 444 tunoj | 8.800 kW |
TGV Réseau | 300 km/h | 377 | 200 m | 2,90 m | 383 tunoj | 8.800 kW |
Eurostar Three Capitals | 300 km/h | 794 | 393.7 m | 2,81 m | 752 tunoj | 12.240 kW |
Eurostar North of London | 300 km/h | 596 | 318.9 m | 2.81 m | 665 tunoj | 12.240 kW |
TGV Duplex | 320 km/h | 512 | 200 m | 2,90 m | 386 tunoj | 8.800 kW |
Thalys PBKA | 300 km/h | 377 | 200 m | 2,90 m | 385 tunoj | 8.800 kW |
TGV POS | 320 km/h | 377 | 200 m | 2,90 m | 423 tunoj | 9.600 kW |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Altrapida fervojo kaj Grandrapida trajno
- Fervojaj stacidomoj de TGV
- TGV Duplex
- TGV Lyria
- TGV M
- TGV POS
- TGV Thalys PBKA
- TGV TMST
- Alta Velocidad Española (AVE)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Japan maglev train sets world record
- ↑ (fr) "SNCF: les TGV low-cost Ouigo désormais au départ de Paris[rompita ligilo]", Business, BFM
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|