Saltu al enhavo

Fervojaj stacidomoj de TGV

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen listo de Fervojaj stacidomoj de TGV, kiuj estas ekskluzive aŭ ĉefe priservataj de la rapidaj trajnoj TGV. Estas karakterize por ĉi tiuj, ke ili kutime situas kelkajn kilometrojn ekster la urbocentroj, rekte sur la rapidaj itineroj. La halto de TGV-trajnoj ĉe tiaj stacioj rilatas al multe malpli da tempoperdo ol se la trajnoj devus unue malrapidiĝi sur la malnovaj fervojoj kaj veturi al la stacioj en la urbocentro. En unuopaj kazoj, la fervojaj stacidomoj ankaŭ estis konstruitaj duonvoje inter du urboj.

La esprimo "gare des betteraves" ("stacidomo de betoj") establiĝis por tiuj stacioj en "nenies lando" atingeblaj per vojo sed ne per regiona fervojo. Ĝi rilatas al la stacidomo TGV Haute-Picardie inter Amiens kaj Saint-Quentin, kiu estas malproksima de iu ajn grava loĝloko kaj ĉirkaŭita de kampoj kun betoj.

Fervojaj stacidomoj en funkciado

[redakti | redakti fonton]
Stacidomo Altrapida linio Komunumo Evoluinta urbo / instalaĵo Malfermo
Aéroport Charles-de-Gaulle 2 TGV LGV Interconnexion Est Tremblay-en-France Flughaveno Parizo-Charles-de-Gaulle 19940529 29-a de majo 1994
Aix-en-Provence TGV LGV Méditerranée Aix-en-Provence/Cabriès Vitrolles, Aix-en-Provence 20010610 10-a de junio 2001
Avignon TGV LGV Méditerranée Avignon Avignon 20010610 10-a de junio 2001
Belfort - Montbéliard TGV LGV Rhin-Rhône Meroux Belfort, Montbéliard, Kantono Ĵuraso (Svislando) 20111211 11-a de decembro 2011
Besançon Franche-Comté TGV LGV Rhin-Rhône Les Auxons Besançon 20111211 11-a de decembro 2011
Calais - Fréthun LGV Nord Fréthun Calais, Deponejo de Coquelles de Eŭrotunelo 19930926 26-a de septembro 1993
Champagne-Ardenne TGV LGV Est européenne Bezannes Reims 20070610 10-a de junio 2007
Le Creusot TGV LGV Sud-Est Écuisses Le Creusot, Montceau-les-Mines 19810927 27-a de septembro 1981
TGV Haute-Picardie LGV Nord Ablaincourt-Pressoir Amiens, Saint-Quentin 19930523 23-a de majo 1993
Lille-Europe LGV Nord Lille Lille 19930926 26-a de septembro 1993
Lorraine TGV LGV Est européenne Louvigny Metz, Nancy, Flughaveno Metz-Nancy-Loreno 20070610 10-a de junio 2007
Lyon-Saint-Exupéry TGV LGV Rhône-Alpes Colombier-Saugnieu Flughaveno Liono Saint-Exupéry 19940703 3-a de julio 1994
Mâcon-Loché TGV LGV Sud-Est Loché Mâcon 19810927 27-a de septembro 1981
Marne-la-Vallée - Chessy LGV Interconnexion Est Chessy Disneyland 19920401 1-a de aprilo 1992 (RER A)
19940529 29-a de majo 1994 (TGV)
Massy TGV LGV Atlantique Massy Massy 19890924 24-a de septembro 1989
Meuse TGV LGV Est européenne Les Trois-Domaines Verdun, Bar-le-Duc 20070610 10-a de junio 2007
Valence TGV LGV Méditerranée Saint-Marcel-lès-Valence Valence, Romans-sur-Isère 20010610 10-a de junio 2001
Vendôme - Villiers-sur-Loir LGV Atlantique Villiers-sur-Loir Vendôme 19900925 25-a de septembro 1990
Montpellier-Sud-de-France Ĉirkaŭiro de Nîmes kaj Montpellier Montpellier Montpellier 20180707 7-a de julio 2018
Nîmes Pont-du-Gard Ĉirkaŭiro de Nîmes kaj Montpellier Manduel, Redessan Nîmes 20191215 15-a de decembro 2019

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Liste von Bahnhöfen an französischen Schnellfahrstrecken en la germana Vikipedio.