Oktobro de 2024
Aspekto
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en oktobro 2024:
- La armeo de Israelo ekinvadis sudon de Libano, dum bombardadas Bejruton. Irano lanĉis ĉirkaŭ 200 misilojn kontraŭ Israelo.
- Enpoviĝis Claudia Sheinbaum, kiel unua prezidentino de Meksiko.
- Unuiĝinta Reĝlando anoncis, ke ĝi redonos al Maŭricio la suverenecon super la Ĉagosa Insularo, kiu estas brita teritorio en la Hinda Oceano ([1][rompita ligilo]).
- Kelkajn semajnojn antaŭ la prezidenta baloto kaj EU-aliĝa referendumo, la moldava polico malkaŝis senprecedecan porrusian sistemon de voĉdon-aĉetado.
- La armeo de Israelo invadis la tutan sudon de Libano, dum bombardadas ĉefe Bejruton, kun rezulto de 2 000 personoj en unu semajno kaj pli ol unu miliono da elterigitoj. Hizbulaho rezistas la atakon en la sudo de Libano.
- Oni atribuis la Nobel Premion pri Literaturo al Han Kang, Sud-Koreio.
- La retejoj de la esperanta ĵurnalo Monato kaj de la butiko de la Flandra Esperanto-Ligo, kun aliaj belgaj retejoj, suferis pro "sufoka atako" fare de la por-Kremla retpirata grupo "NoName057".
- Oni atribuis la Nobel Premion pri Paco al Nihon Hidankjo, japana tegmenta organizaĵo.
- La armeo de Israelo dum kelkaj tagoj atakas la pac-fortojn de Unuiĝintaj Nacioj en suda Libano.
- Pli ol 220 mortoj kaj 89 malaperintoj kune kun enormaj damaĝoj pro inundoj de fortaj pluvoj en orienta Hispanio.
|