Decembro de 2024
Aspekto
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en decembro 2024:
- En Sirio koalicio de islamistaj armitaj grupoj reprenis la urbon Alepo.
- Tumulta amashoma lavango dum futbalmatĉo en Nzerekore, Gvineo, rezultas en pli ol 56 mortoj, inter kiuj kelkaj de infanoj.
- En Kartvelio protestoj okazas pro la decido de la registaro frostigi la intertraktadojn por aniĝi al EU.
- Sudkorea prezidanto Jun Sok-jol deklaris militleĝon, nuligitan kelkajn horojn poste rezulte de unuanima voĉdonado de la Nacia Asembleo.
- La konstitucia kortumo de Rumanio nuligis la unuan raŭndon de la prezidenta elekto, klariginte tion per grandskala kontraŭleĝa sistemo de propagando favore al kandidato Călin Georgescu ĉe la retplatformo TikTok.
- En Cité Soleil, Haitio, krimbando murdis pli ol 180 maljunulojn pro sorĉakuzoj.
- En Sirio koalicio de islamistaj armitaj grupoj atingis Damaskon kaj likvidis la reĝimon de Baŝar al-Asad, fuĝinta al Rusio.
- Israelo bombardas militcelojn tra Sirio kaj invadas liman bufrozonon (de la milito de 1973) kaj la sirian flankon de la Monto Hermono.
- La 18-jaraĝa grandmajstro Domaraju Gukeŝ de Barato gajnis la Mondan Ŝakĉampionecon de 2024, post venki la mondĉampionon Ding Liren de Ĉinio. Li estas la plej juna ŝakludisto kiu venkis en la mondĉampioneco (CNN, FIDA, anoncoj en la angla).
- Prezidento Emmanuel Macron nomumis François Bayrou kiel ĉefministron de Francio.
- La Nacia Asembleo voĉdonis favore al la elpostenigo de la prezidanto Jun Sok-jol post lia anonco de militleĝo. Rezulte la ĉefministro Han Duck-soo fariĝas portempa prezidanto.
- Majoto estis trafita de ciklonego Chido kaj laŭtakse plurcentoj da homoj mortis.
- Israelo plue bombardas militcelojn tra Sirio kaj planas reloĝigi nove invaditan zonon.
- Kontraŭislama civitano de Sauda Arabio tretis per aŭto partoprenintojn de Kristnaska foiro en Magdeburgo (Germanio) — 5 homoj pereis, pli ol 200 estis vunditaj.
|