24-a de julio
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 24-a de julio estas la 205-a tago de la jaro (la 206-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 160 tagoj restas.
Je la 24-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 1002: Dum ŝtata kunveno en Merseburg germana homamaso atakis sekvantaron de la pola princo Boleslao la 1-a - sensukcesa atenco, planita de Henriko la 2-a (Sankta Romia Imperio), iĝis kaŭzo de kelkaj militoj
- 1148: Dum la dua krucmilito krucmilitistoj komencis nesukcesan sieĝon de Damasko
- 1177: Germana imperiestro Frederiko la 1-a omaĝis en Venecio al papo, kio finis konflikton pri investituro
- 1400: Pollando: en Collegium Maius de la Krakova Akademio okazis en jubeoj la unuaj lekcioj - nun troviĝas ĉi tie universitata muzeo
- 1487: Nederlando: civitanoj en Leeuwarden strikis kontraŭ malpermeso vendi eksterlandan bieron
- 1466: Dum 13-jara milito kontraŭ la ordeno de germanaj kavaliroj polaj taĉmentoj, kune kun taĉmentoj de Gdańsk, post sieĝo konkeris Starogard Gdański
- 1534: Jacques Cartier post albordiĝo al Duoninsulo Gaspé anoncis teritorion de Kanado franca posedaĵo
- 1567: Reĝino de Skotlando Maria Stuart estis devigita abdiki - la tronon eniris ŝia unujara filo Jakobo la 1-a
- 1572: Hispanaj konkistadoroj konkeris kaj detruis Vilkabamban, la ĉefurbon de la Inkaa imperio
- 1599: Parlamento de Svedio detronigis Sigismondon la 3-a Vasa - fino de la pola-sveda persona unio
- Tridekjara milito
- 1650: Imperiestro Ferdinando la 3-a ordonis celebri la solenan meson Te Deum en ĉiuj kristanaj preĝejoj de Bohemio kaj Moravio por festi la pacon
- 1655: Sveda diluvo: batalo de Ujście komenciĝis malfermante al svedoj vojon al Pollando - okupantoj de la komenco rabis, bruligis kaj seksperfortis, pro kio rapide perdis simpation de polaj nobeloj
- 1701: Miĉigano: urbo Detrojto fondiĝis kiel fortikaĵo, fare de franca esploristo
- 1719: Granda Nordia Milito: rusoj komplete bruligis svedan havenurbon Nyköping
- 1783: Rusia imperiestrino Katerino la 1-a subskribis kun caro de Kartvelio Traktaton de Georgijevsk, kiu dpnis al Orienta Kartvelio statuson de rusa protektorato
- 1792: Kadre de pola-rusa milito litova armeo venkis en batalo de Krzemień (proksime al Sokołów Podlaski)
- 1794: Caraj trupoj faris pogromon de judoj en Zarzecze (parto de Vilno)
- 1794: Incendio preskaŭ tute bruligis domaron de pola urbo Żuromin
- 1810: Milito de Hispana Sendependiĝo: venko de franca armeo super la brita en batalo apud rivero Côa (proksime al Koimbro)
- 1815: Respubliko Krakovo: Krakova Scienca Societo fondiĝis
- 1823: Abolicio de sklaveco en Ĉilio
- 1847: Utaho: Sallaga Urbo estis fondita de mormonoj
- 1876: Kalifornio: inundo detruis Panamint City, kiu iĝis fantomurbo
- 1888: Skota inventisto John Boyd Dunlop patentigis pneŭon
- 1895: Sigmund Freud unuafoje tute interpretis sian propran sonĝon, la "sonĝon pri injekto de Irmas"
- 1908: Sultano de Otomana Imperio Abd-ul-Hamid la 2-a, devigita cedi antaŭ revolucio de Junaj Turkoj, restarigis konstitucion de 1876
- 1908: Dum Somera Olimpiko en Londono estis diskvalifikita venkinto de la maratona kuro italo Dorando Pietri
- 1909: Aristide Briand unuan fojon iĝis ĉefministro de Francio
- 1910: Otomana Imperio konkeris Shkodër, finante albanan ribelon
- 1911: Inkaa Imperio: Hiram Bingham malkovris en Peruo inkaan urbon Maĉupikĉuo
- Unua Mondmilito
- 1917: Germana venko en batalo de Krechowce
- 1918: Hebrea Universitato de Jerusalemo ekfunkciis
- 1919: En Brno estis fondita Mendel-Universitato
- 1919: Dua Pola Respubliko: Sejmo voĉdonis pri organizado de Ŝtata Polico kaj pri la ŝtata sekureco
- 1920: Soveta-Pola Milito: Wincenty Witos iĝis ĉefministro de la Registaro de Nacia Defendo
- 1920: Sirio: Batalo de Majsalun gajnita de francoj
- 1922: Ligo de Nacioj akceptis la britan mandaton en Palestino
- 1923: Subskribo de la Traktato de Laŭzano, kiu finis la grekan-turkan militon kaj reviziis decidojn de la Traktato de Sèvres de 1920 (Anatolio iĝis turka, du milionoj da homoj estis devigitaj translokiĝi)
- 1929: Pakto Briand-Kellogg fariĝis deviga - internacia traktato pri rezigno pri la agresmilito kiel instrumento en nacia politiko
- 1935: La plej malnova porinfana parka etŝpura fervojo ekfunkciis en Tbiliso
- 1939: Ĉefministro de Hungario Pál Teleki en depeŝo al Hitler rifuzis iun ajn partoprenon de Hungario en planata germana invado en Pollandon klarigante, ke li povas entrepreni neniun militistan agadon kontraŭ Pollando pro moralaj kaŭzoj
- Dua Mondmilito
- 1941: Operaco Barbaroso: Ruĝa Armeo apartigis de la Okcidenta Fronto la 13-an kaj 21-an Armeojn kaj kreis el ili la Centran; Moskvo: popolkomisaro pri eksterlandaj aferoj enmanigis al sveda parlamentano formalan proteston kontraŭ tralaso de germana divizio tra Svedio; RAF atakis germanan liniŝipon en Brest kaj alian en La Rochelle
- 1942: Operaco Reinhardt: germana polico dum likvido de geto en Sędziszów Małopolski pafmortigis ĉ. 400 judojn; Wehrmacht konkeris Rostov-na-Donu; Nord-Afrika kampanjo: stabestroj de Britio kaj Usono decidis prilabori Operacon Torĉo
- 1943: Volinia masakro: ukrainoj murdis en Lityn 30 polojn; usona 8-a Aviada Armeo unuafoje atakis celojn en Norvegio: aviadiloj B-17 bombis industriaĵojn en duoninsulo Herøya (Porsgrunn) kaj marajn instalaĵojn en Trondheim; Operaco "Gomoro": tuttaga brita-kanada amasa aeratako de bombaviadiloj kontraŭ Hamburgon kun rezulto de pli ol 20 mil viktimoj; Kairo: konferenco pri kreo de la Araba Ligo
- 1944: Funkciuloj de Gestapo kun bataliono de ukrainaj volontuloj de la 14-a Divizio de Grenadistoj SS mortpafis en arbaro apuda al Iwonicz-Zdrój 72 polojn, malliberulojn de Jasło; soldataro de la 1-a Belorusa Fronto liberigis Łuków kaj Lublin; Ruĝa Armeo okupis terenon de koncentrejo Majdanek; soveta Aviado de Malproksima Agado atakis nokte Siedlce kaj Dęblin; Pacifika Fronto: usona armeo atakis insulon Tiniano en insularo Nord-Marianoj; Orienta Fronto: maldekstra alo de Leningrada Fronto komencis ataki Narva; Italio: komenco de kontraŭfaŝista ribelo - en Salerno kreiĝis subtera Registaro de Nacia Unueco; Bomba Korpuso de RAF atakis nokte Stuttgart
- 1945: Usona 20-a Aviada Armeo atakis Nagojon kaj Osakon; Batalo de Okinavo: lastaj japanaj taĉmentoj kapitulacis sur la Okinava insulo; brita-franca interkonsento pri Sirio kaj Libano subskribita - trupoj de Francio povas resti nur marborde de okcidenta Sirio kaj en Libano, krome kontrolos kelkajn aerodromojn
- 1945: alvoko de Landa Delegito de Armitaj fortoj kolonelo Jan Rzepecki al soldatoj de estinta Pola Enlanda Armeo instiganta al rekonstruo de Pollando kaj avertanta antaŭ "malkonstrua politika banditismo"
- 1946: Usono faris unuan subakvan teston de atombombo en Marŝala Insularo
- 1947: Federacia lando Brandenburgio establiĝis ene de Germanio
- 1947: Komenciĝis komunista proceso kontraŭ membroj de Pola Partio Socialista - Bolesław Gałaj kaj 6 virinoj, akuzitaj pri membreco en la Asocio Libero kaj Sendependo
- 1948: Syngman Rhee estis ĵurigita kiel unua prezidanto de Sudkoreio
- 1949: Komunista krimo: dum atako kontraŭ skolta tendaro en la Jizera montaro, ĉeĥa Ŝtata Sekureco pafmortigis du homojn kadre de la operaco Jizerka
- 1949: Rumanio: unuaj ŝtataj bienoj estis malfermitaj
- 1952: Traktato pri la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo ekvalidis
- 1953: Walter Ulbricht estis elektita unua ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Socialista Unueca Partio de Germanio
- 1956: Dekjara arta partnereco inter Dean Martin kaj Jerry Lewis estis interrompita
- 1959: Kuireja debato: dum malfermo de usona ekspozicio en parko Sokolniki en Moskvo vicprezidento de Usono Richard Nixon kaj gvidanto de Sovetunio Nikita Ĥruŝĉov akre publike diskutis pri kapitalismo kaj komunismo
- 1967: Dum oficiala vizito en Kanado prezidento de Francio Charles de Gaulle alparolis al la loĝantoj de Montrealo dirante i.a.: Vivu la libera Kebekio
- 1969: Apollo 11: la regokupeo de la kosmoŝipo Apollo sekure surakviĝis en Pacifiko
- 1974: Konstantino Karamanlis iĝis ĉefministro de Grekio
- 1977: Kvartaga landlima konflikto inter Libio kaj Egiptio finiĝis per armistico
- 1981: Framasonismo: ĉiuj framasonaj loĝioj kaj sekretaj societoj estis malpermesitaj en Italio
- 1982: Inundo forigis 6 pontojn en Nagasako - 299 personoj pereis
- 1985: Pola Popola Respubliko: Sejmo korektis sindikatan leĝon por pli kontroli la sindikaton flanke de la komunista reĝimo de Wojciech Jaruzelski
- 1991: Ukrainio: en Baturin okazis festa malfermo de la memortabulo omaĝe al hetmano Ivan Mazepa
- 1995: Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio akuzis bosniajn serbojn Radovan Karadžić kaj Ratko Mladić pri genocido, krimoj kontraŭ la homaro kaj militaj krimoj
- 1997: Rexhep Meidani iĝis prezidento de Albanio
- 1998: Premiero de la usona filmo Savante soldaton Ryan, reĝisorita de Steven Spielberg
- 2001: Detronigita infanaĝe caro de Bulgario Simeono la 2-a iĝis ĉefministro
- 2002: Alfred Moisiu iĝis prezidento de Albanio
- 2002: En Rusio ekfunkciis elektronika pagservo Yandex Mono
- 2005: En Karakaso ekfunkciis la latin-amerika televido TeleSUR
- 2006: Famega produktanto de procesoroj firmao AMD oficiale anoncis pri kunigo kun firmao ATI, produktanto de videoprocesoroj kaj ĉefĉiparoj - sumo de negoco estas 5,4 miliardoj $
- 2007: Bamir Topi iĝis prezidento de Albanio
- 2010: Germanio: amasa paniko okazis dum Loveparade en Duisburg, en kiu 21 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 650 vunditaj
- 2012: John Dramani Mahama iĝis prezidento de Ganao
- 2013: Fervoja akcidento de Santiago de Compostela - 79 personoj pereis kaj 178 vundiĝis
- 2014: Rezulte de atako kontraŭ eskortataj malliberuloj apud Bagdado 51 pereis kaj 9 policanoj
- 2014: CIA-malliberejoj: Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj verdiktis malfavore al Pollando pri palestinano kaj saudano
- 2014: Ĉiuj pasaĝeroj pereis en kraŝo de Flugo 5017 de Air Algérie en Malio - inter 116 viktimoj estis franca esperantistino Maëna Volant
- 2019: En Unuiĝinta Reĝlando Boris Johnson anstataŭis Theresa May sur la posteno de ĉefministro anoncante sian deziron atingi breksiton la 31-an de oktobro
- 2020: Istanbulo: kristana templo de Bizanca imperio kaj posta muzeo Hagia Sofia iĝis moskeo - malgraŭ protestoj de kristanoj
Esperantujo
[redakti | redakti fonton]- 2008: Esperanta literaturo: Akademio Literatura de Esperanto estis fondita en Roterdamo, Nederlando
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1462: Giovanni Manardo, itala kuracisto, botanikisto kaj humanisto (m. 1536)
- 1576: Szaniszló Thurzó, hungara palatino, kortegano (m. 1625)
- 1665: Johano Georgo la 2-a, duko de Saksio-Eisenach, devenanta de dinastio Wettin (m. 1698)
- 1686: Benedetto Marcello, itala baroka komponisto (m. 1739)
- 1759: Viktoro Emanuelo la 1-a de Savojo, reĝo de Sardio (m. 1824)
- 1783: Simón Bolívar, venezuela militisto, gvidanto de bataloj pri liberigo de Sudameriko (m. 1830)
- 1802: Alexandre Dumas (patro), franca verkisto (m. 1870)
- 1803: Adolphe Adam, franca opera kaj baleta komponisto (m. 1856)
- 1817: Adolfo, grandduko de Luksemburgo (m. 1905)
- 1827: Francisco Solano López, prezidento de Paragvajo, respondeca pri eksplodo de Milito de la Trilanda Alianco, nacia heroo (m. 1870)
- 1828: Hugo Ilberg, germana lernejestro, pedagogo kaj filologo (m. 1883)
- 1836: Jan Bloch, pola bankisto kaj entreprenisto, reĝo de fervojoj, simbolo de matura kapitalismo (m. 1902)
- 1853: William Gillette, usona aktoro kaj dramisto (m. 1937)
- 1857: Bálint Bölöny, hungara, rumania hungara rakontisto (m. 1942)
- 1857: Henrik Pontoppidan, dana verkisto (m. 1943)
- 1858: Jenő Ábel, hungara filologo, instruisto, profesoro (m. 1889)
- 1860: Alfons Mucha, ĉeĥa pentristo, desegnisto kaj ĵurnalisto, reprezentanto de secesio kaj fin de siècle (m. 1939)
- 1864: Frank Wedekind, germana verkisto kaj aktoro (m. 1918)
- 1882: Ernő Balogh, hungara geologo, grotesploristo (m. 1969)
- 1883: Augustin Pitlík, ĉeĥoslovaka filologo kaj esperantisto, ĝenerala sekretario de UK 1921, vicprezidanto de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, honora membro de UEA (m. 1960)
- 1885: Dezső Antalffy-Zsiross, hungara komponisto, orgenisto, altlerneja instruisto (m. 1945)
- 1886: Zyun'itiro Tanizaki, japana verkisto (m. 1965)
- 1889: György Szondy, hungara pedagogo, verkisto (m. 1961)
- 1890: József Takács, hungara kuracisto, sekretario, ĉefsekretario kaj honora membro de Hungarlanda Esperanto-Societo, prezidanto de Tutmonda Asocio Kolektanta, redaktoro de pluraj Esperanto-periodaĵoj, i.a. de „Hungara Esperantisto”, „Tutmonda Kolektanto”, „Hungara Heroldo”, murdita (m. 1944)
- 1890: Guilherme de Almeida, brazila poeto, juristo, ĵurnalisto, kinokritikisto, eseisto kaj tradukisto, pli konata kiel la Princo de la Brazilaj Poetoj (m. 1969)
- 1895: Robert Graves, angla poeto, esploristo de mitologio, aŭtoro de historiaj libroj, entute pli ol 120 (m. 1985)
- 1896: Lajos Czellér, rumania hungara sindikatestro, historiisto (m. 1952)
- 1897: Amelia Earhart, usona pilotino, ĵurnalistino kaj poetino (malaperinta) (m. 1937)
- 1899: Károly Czédly, rumania hungara publicisto, tradukisto (m. 1954)
- 1900: Gusztáv Cseh, rumania hungara grafikisto (m. 1972)
- 1905: Fritz Koselka, aŭstra verkisto kaj scenaristo (m. 1978)
- 1908: Margit Rolla, hungara ĵurnalistino, poetino, literaturhistoriistino (m. 1990)
- 1909: Jerzy Różycki, pola matematikisto kaj kriptologo, kunrompinto de Enigma, laboranto de la Universitato de Poznań kaj armea kontraŭspionejo de la Ĉefa Stabo (m. 1942)
- 1909: Alan Curtis, usona filma aktoro, distingita sur trotuaro de famo en Holivudo (m. 1953)
- 1909: János Fodor, hungara presisto kaj verkisto (m. 1981)
- 1909: Amy Károlyi, hungara poetino kaj tradukistino (m. 2003)
- 1920: Josef Hiršal, ĉeĥa aŭtoro, poeto kaj romanisto (m. 2003)
- 1921: Giuseppe di Stefano, itala operkantisto (tenoro) (m. 2008)
- 1922: Bernard Ładysz, pola oper-kantisto (basbaritono) kaj aktoro (m. 2020)
- 1923: József Tellmann, rumania hungara pentristo, fotisto (m. 2001)
- 1923: Sándor Tóth, hungara aktoro
- 1925: Árpád Antal, rumania hungara literaturhistoriisto, universitata profesoro (m. 2010)
- 1927: Tibor Szikszai, rumania hungara pedagogo (m. 2004)
- 1929: Oriana Fallaci, itala ĵurnalistino kaj verkistino, milita raportistino, aŭtorino de vaste konataj intervjuoj, radikala kritikistino de islamo, komparata de ŝi kun faŝismo (m. 2006)
- 1933: Gyula Gy. Szabó, rumania hungara ĵurnalisto
- 1942: László Imecs, rumania hungara grafikisto
- 1944: Károly Vicze, rumania hungara lokhistoriisto
- 1951: Zbigniew Mikołejko, pola filozofo de religio, historiisto pri religioj, eseisto, pedagogo
- 1953: Jorge Luis Gutiérrez, meksika ĵurnalisto kaj esperantisto, eldoninto de bulteno "Ni ĉiuj", oficiala organo de Meksika Esperanto-Federacio, kaj de rakontoj Tra l' okuloj de l' venkitoj
- 1958: István Veres, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto
- 1959: Viktor Uspaskich, litova entreprenisto kaj politikisto, ano de Seimas
- 1964: Banana Yoshimoto, japana verkistino
- 1969: Jennifer Lopez, usona aktorino, kantistino kaj dancistino
- 1972: Péter Demény, rumania hungara poeto, verkisto, redaktoro
- 1976: Rashida Tlaib, usona juristino kaj politikistino palestindevena
- 1980: Ágoston Olti, rumania hungara historiisto
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 759: Oswulf, reĝo de Northumbria, Anglio (n. nekonata)
- 1115: Matilda de Toskanio, itala nobelino, subtenantino de papo Gregorio la 7-a dum investitura polemiko (n. 1046)
- 1292: Sankta Kinga, pola reĝino, sanktulino (n. 1224)
- 1345: Jakobo van Artevelde, flandra komercisto kaj politikisto (n. ĉirkaŭ 1290)
- 1568: Karlo, princo de Asturio, murdita (n. 1545)
- 1655: Friedrich von Logau, germana poeto apartenanta al Fruktodona Societo, reprezentanto de baroko (n. 1604)
- 1681: Márton Dési, hungara verkisto, teologo kaj filozofo, konata pro fervoraj disputoj kun János Pósaházi (n. 1639)
- 1693: Pavel Josef Vejvanovský, ĉeĥa komponisto kaj trumpetisto (n. 1640)
- 1704: István Gyöngyösi, hungara poeto kaj politikisto, nomata "la hungara Ovidio" (n. 1629)
- 1739: Benedetto Marcello, itala komponisto (n. 1686)
- 1791: Ignác Born, hungara geologo, mineralogo, metalurgo kaj framasono (n. 1742)
- 1798: Paŭlo Yi Do-gi, korea ceramikisto, katoliko beatigita de papo Francisko en grupo de 124 koreaj martiroj (n. 1743)
- 1802: Joseph Ducreux, franca nobelo kaj pentristo de Ludoviko la 16-a, portretisto, kreinto de miniaturoj kaj kuprogravuraĵoj, emfazanta mimikon (n. 1735)
- 1831: Maria Agata Szymanowska, pola komponistino kaj profesia virtuozpianistino vojaĝanta tra Eŭropo (n. 1775)
- 1838: Frédéric Cuvier, franca zoologo kaj paleontologo (n. 1773)
- 1862: Martin Van Buren, prezidento de Usono 1837-1841 (n. 1782)
- 1894: Giulio Ceradini, itala fiziologo (n. 1844)
- 1906: Ferdinand von Saar, aŭstra verkisto, reprezentanto de sia epoko, sinmortiginto (n. 1833)
- 1910: Arĥip Ivanoviĉ Kuindĵi, rusa pejzaĝisto kaj pentristo (n. 1842)
- 1915: Hermann Behmer, germana pentristo (n. 1831)
- 1916: Georg Gotthilf Evers, germana teologo kaj botanikisto (n. 1837)
- 1920: Ludwig Ganghofer, germana filmigata verkisto (n. 1855)
- 1927: Akutagawa Ryunosuke, japana verkisto, poeto kaj eseisto kunliganta azian literaturon kun la eŭropa, sinmortiginto (n. 1892)
- 1930: István Cselkó, hungara agrikulturisto, fakulo pri bestproduktado (n. 1847)
- 1934: Erich Wilke, germana komunista funkciulo (n. 1900)
- 1941: Rudolf Ramek, aŭstra politikisto, kanceliero (n. 1881)
- 1949: Konstanty Skirmunt, pola politikisto kaj diplomato, spertulo dum la Konferenco de Parizo 1919 (n. 1866)
- 1956: Géza Zemplén, hungara kemiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio, frato de Győző Zemplén (n. 1883)
- 1960: Hans Albers, germana aktoro kaj kantisto (n. 1891)
- 1964: Anakreon Stamatiadis, greka kuracisto, esperanto-aktivulo en Samoso kaj Istanbulo, kie fondis societon kaj gazeton "Bizantio", kaj en Ateno Helenan Esperanto-Asocion, Esperanto-vortaristo, aŭtoro de pluraj libroj kiel Gramatiko, Ekzercoj, Historio de Esperanto kaj Nova Gramatika Libro, ano de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto (n. 1868)
- 1964: Maksim Rilskij, ukraina poeto, tradukisto kaj publicisto (n. 1895)
- 1974: James Chadwick, angla Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de neŭtrono (n. 1891)
- 1979: Edward Stachura, pola poeto edukiĝinta en Francio kaj ĉe Katolika Universitato de Lublin, verkisto, kantisto, tradukisto kaj vojaĝisto studinta literaturon en Nacia Aŭtonoma Universitato Meksika, sinmortiginto (n. 1937)
- 1980: Peter Sellers, angla filma aktoro kaj reĝisoro, komikulo (n. 1925)
- 1991: Isaac Bashevis Singer, juda pola-usona Nobelpremiita verkisto, kreanta en la jida lingvo (n. 1902)
- 2000: Ahmad Ŝamlu, irana poeto, tradukisto, ĵurnalisto kaj enciklopediisto (n. 1925)
- 2004: János Harmatta, hungara klasika filologo, lingvisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1017)
- 2005: Pavel Dostál, ĉeĥa artisto kaj politikisto, kultur-ministro de Ĉeĥio (n. 1943)
- 2012: John Atta-Mills, prezidento de Ganao, metodisto (n. 1944)
- 2014: Frida Labancz, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1935)
- 2014: Maëna Volant, franca aktivulino pri ekologio, kiu ligiĝis kun Burkino, estraranino de Junulara Esperantista Franca Organizo (n. 1990)
- 2016: Bernhard Prähauser, aŭstra skulptisto (n. 1921)
- 2018: Vincenzo Silvano Casulli, itala amatora astronomo akirinta kiel la unua precizajn astrometriajn mezurojn per ŝargkuplita aparato (n. 1944)
- 2020: Benjamin Mkapa, prezidento de Tanzanio (n. 1938)
- 2020: Regis Philbin, usona televida prezentisto (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Ŝarbel Maĥluf, presbitero de Maronita eklezio, monaĥo kaj ermito, patrona sanktulo de Libano, miraklofaranto
- Sankta Kinga, hungara princino el Árpád-dinastio, pola reĝino, patronino de Litovio kaj Pollando
- Kristoforo de Sankta Katarino, hispana franciskano, beatigito, unu el patronoj de Andaluzio
- Tri martirinoj de Gvadalaharo (Hispanio), karmelaninoj
- Kvar martiroj de Durham (Anglio), viktimoj de kontraŭkatolikaj reprezalioj, beatigitaj
- Ekvadoro kaj Venezuelo: Tago de Simón Bolívar
- Pollando: Festo de Polico
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 24-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.