11-a de julio
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 11-a de julio estas la 192-a tago de la jaro (la 193-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 173 tagoj restas.
Je la 11-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 212: Romia imperiestro Karakalo eldonis edikton Constitutio Antoniniana, atribuanta al ĉiuj liberaj loĝantoj de la Romia Imperio rajtojn de la romiaj civitanoj
- 472: Romia imperiestro Antemio estis kaptita en Antikva baziliko Sankta Petro kaj mortigita
- 813: Leono la 5-a la Armena ektronis en Bizanca imperio
- 911: Franka reĝo Karlo la 3-a kaj Rollo, estro de vikingoj, finaranĝis la traktaton de Saint-Clair-sur-Epte
- 1276: Hadriano la 5-a iĝis papo
- 1302: Batalo de la oraj spronoj - apud Kortrejko flandra popola infanterio venkis la francan kavalerion
- 1346: Karolo la 4-a iĝis reĝo de Germanio
- 1405: Ĉina admiralo Ĉeng He eknavigis direkte al Afriko - fronte de la ŝiparo de pli ol 200 ŝipoj kaj preskaŭ 28 mil maristoj komencis marajn ekspediciojn dum kiuj ĉinoj esploris Sud-Orientan Azion, azian flankon de la Hinda Oceano, Persan Golfon kaj orientan flankon de Afriko
- 1412: Tri junuloj estis ekzekutitaj sur la Malnovurba Placo en Prago - la reĝo Venceslao mem riproĉis al ili ribelon kontraŭ la vendo de indulgencoj, anoncitaj de la papo, Jan Hus diskutis pri liberigo de la junuloj ĉe la urbodomo, sed vane. Post ĉi tiu okazaĵo, la rilatoj inter ili malboniĝis.
- 1496: Grandprinclando Litovio: urbo Grodno ricevis magdeburgan juron
- 1533: Reĝo de Anglio Henriko la 8-a estis ekskomunikita, papo Klemento la 7-a deklaris, ke lia geedzeco kun Katerina de Aragono validas - la reĝo divorcis kaj edziĝis al Anne Boleyn, rilatoj inter Anglikana Eklezio kaj Vatikano estis rompitaj
- 1576: Angla ekspedicio de Martin Frobisher malkovris Gronlandon
- 1616: Fondinto de Kebeko Samuel de Champlain revenis al Kebekio
- 1619: Nifo: laŭ la kroniko, "fajra mueleja rado" traflugis super la ĉeĥa vilaĝo Jimramov, apud Distrikto Žďár nad Sázavou en Moravio
- 1655: Dum la milito inter Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj Rusa carlando la rusa armeo konkeris Minskon
- 1657: Sveda diluvo kontraŭ Respubliko de Ambaŭ Nacioj: pola-tatara venko en batalo de Magierów (nun en Lviva provinco)
- 1700: Prusa Akademio de Sciencoj estis fondita en Berlino
- 1705: En katedralo de Polock caro Petro la Granda mortigis 5 monaĥojn de bizanca rito
- 1776: Angla velisto kaj esploristo James Cook ekiris la trian vojaĝon - murdita sur Havajaj Insuloj
- 1783: Akademio de Sciencoj de Francio forĵetis projekton de vaporŝipo kiel malmulte promesan
- 1798: Usona Marinfanteria Korpuso reestablita post ties malfondo post la Usona Milito de Sendependeco
- 1801: Franca astronomo Jean-Louis Pons malkovris sian unuan kometon - dum sekvaj 27 jaroj pluajn 36, pli ol iu ajn en la historio
- 1804: Vicprezidento de Usono Aaron Burr en duelo pafmortigis fondinton de Federalista Partio Alexander Hamilton
- 1810: Aŭstraliano malkovris Makvoran Insulon
- 1833: Noongar-batalanto Jagan, serĉata de blankaj koloniistoj en Okcidenta Aŭstralio, estis mortigita, iĝante simbolo de maljusta kaj foje brutala traktado de la indiĝenaj aŭstralianoj flanke de koloniaj setlantoj
- 1848: En Londono estis inaŭgurita kapostacio Stacidomo Waterloo
- 1859: Rezulte de la Traktato de Villafranca, Francio kaj Aŭstrio decidis ĉesigi la Duan Italan Militon de Sendependeco
- 1889: Limpaseja kun Usono urbo Tijuana fondiĝis en Meksiko
- 1890: Unua politika voĉdonado en Japanio
- 1893: Japano Mikimoto Kokichi ekbredis unuan perlon
- 1899: Itala firmao Fiat establiĝis en Torino
- 1901: Itala astronomo Luigi Carnera malkovris asteroidon Romo
- Unua Mondmilito
- 1915: Serioze damaĝita de britaj artileriaj ŝipoj germana malpeza krozŝipo SMS Königsberg memsinkiĝis sur rivero en Germana Orient-Afriko
- 1919: Okhora labortago kaj liberaj dimanĉoj ekvalidis en Nederlando
- 1920: Soveta-Pola Milito: militiranta al Okcidenta Eŭropo Ruĝa Armeo eniris Minskon
- 1921: Ruĝa Armeo sub preteksto de helpo al Damdin Suĥbataro okupis Mongolion
- 1921: Partizana Irlanda Milito de Sendependeco finita (kontraŭ teroro de Brita Armeo)
- 1921: Iama prezidento de Usono William Howard Taft estis ĵurita kiel prezidanto de la Supera Kortumo de Usono, iĝante sola persono kiu iam ajn tenis ambaŭ poziciojn
- 1922: Kalifornio: en antaŭurbejo de Los-Anĝeleso ekfunkciis amfiteatro Hollywood Bowl
- 1927: Tertremo super Granda Rifto mortigis en Palestino kaj Jordanio ĉirkaŭ 500 personojn, 700 vundigis
- 1931: Dua Pola Respubliko: majoro de infanterio Piotr Demkowski estis arestita de pola kontraŭspiona agentejo dum transdono de spionaĵoj al helpanto de soveta armea ataŝeo en Varsovio — ekzekutita
- 1932: Dispone de la pola prezidento oni enkondukis novan punan kodon
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: estro de Bydgoszcz-areo malpermesis al poloj eniron antaŭ la 10-a horo al foirhaloj kaj ĉiusemajnaj bazaroj; Philippe Pétain iĝis "ĉefo de la franca ŝtato" post cedo de la ĝisnuna prezidento
- 1941: 20-a tago de germana invado al Sovetunio: nord-okcidente germanoj atingis regionon de Puŝkin, Opoĉka kaj Porĥov; Batalo de Smolensko: falo de Vicebsko kaj la ĉirkaŭiro de sovetiaj trupoj apud Mahiljoŭ - germanoj establis geton en Vicebsko; apud supra Dnepro germanoj atingis Orŝa, en Ukrainio defendo de Kievo komencita; soveta registaro transdonis al la pola generalo Władysław Sikorski informon, ke en Sovetunio troviĝas ĉirkaŭ 20 mil internigitaj polaj soldatoj; germanoj komencis en Ponary (nun kvartalo de Vilno) amasajn ekzekutojn de la loĝantaro de Vilno-regiono, ĉefe de poloj kaj judoj; germanaj regopovoj forpelis el Lvovo ukrainan nacian registaron kaj Ukrainan Nacian Konsilion, kaj internigis membrojn de la registaro; en Lvovo estis arestita kaj baldaŭ murdita de ukraina polico Władysław Wisłocki, ĉefgardisto, bibliografo kaj redaktoro de la eldonejo Ossolineum; brita-soveta ultimato al Irano pri forigo de germanoj el la lando; en Francio iniciate de Philippe Pétain kreiĝis t.n. Kontraŭbolŝevika Legio por batali kune kun germanoj en la orienta fronto; Mezoriento: germana 4-a Bomba Skadro atakis Port Said kaj Ismailia (Provinco Ismailija)
- 1942: Germana sekureca polico pafmortigis en Dmenin (proksime al Radomsko) 11 polojn pro mortigo de germano, fare de nekonatoj; en Ĝenerala Gubernio aperis anonco pri protekto de rikoltoj, kiu antaŭvidis mortpunon pro jenaj, farotaj inter la 1-a de aŭgusto ĝis la 30-a de novembro 1942, agoj: detruo aŭ ŝtelo de agrikulturaj rikoltaĵoj kaj neliverado de altruditaj kontingentoj koncerne agrikulturajn kaj bredajn produktojn; Suda Pacifiko: ordono al japana 17-a Armeo ĉesigi agadon kontraŭ Nov-Zelando, Fiĝioj kaj Samoo
- 1943: Sanga dimanĉo en Volinio: Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kaj la Ukraina Ribela Armeo, helpataj de ukrainaj vilaĝanoj, atakis 150 polajn vilaĝojn en Kovela, Goroĥiva, Volodimira kaj Lucka distriktoj murdinte ĉirkaŭ 8 mil polojn, kio komenciĝis de la vilaĝo Gurów, atakita ĉirkaŭ la 3-a horo matene, en kiu el 480 loĝantoj saviĝis nur 70 - entute en Volinio-Orienta Galicio-Lublinio de 1939 ĝis 1947 pereis 130 mil poloj en 4 300 lokoj, venĝe 10-12 mil ukrainoj); pola poeto Zygmunt Rumel estis disŝirita de ĉevaloj fare de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj; taĉmento de Pola Enlanda Armeo el areo Błonie frakasis germanan grupiĝon reprezaliantan lokan subteran movadon; Varsovio: Organizaĵo Eta Sabotado "Wawer" surgluis 1 500 mortanoncojn pri generalo Władysław Sikorskil en la katastrofo de Ĝibraltaro; Batalo ĉe Kursko: intensigo de bataloj laŭlonge de la ŝoseo Belogorsk-Obojanj; Aliancana invado de Sicilio: italaj kaj germanaj trupoj atakis apud Gela (Provinco Kaltaniseto)
- 1944: Pola Subtera Ŝtato: generalo Tadeusz Komorowski ordonis al la Pola Enlanda Armeo aneksi en la regiono de Bjalistoko, antaŭ eniro de la Ruĝa Armeo, pli gravajn urbojn, en tio: Bjalistoko, Grodno, Vaŭkavisk, Zambrów kaj Ostrołęka; soldatoj de Enlanda Armeo en Krakovo atencis kontraŭ ĉefo de SS en ĜG Wilhelm Koppe, kiu estis vundita kaj kelkaj germanaj gardistoj mortigitaj; taĉmento de EA el areo Radomsko atakis gardan taĉmenton de vlasovanoj — en la batalo pereis aŭ estis vunditaj 15; grupiĝo de EA kun Ruĝa Armeo konkeris Mejszagoła; Orienta Fronto: en Belorusio oriente de Minsko trupoj de la 3-a kaj 2-a Belorusaj Frontoj finis likvidon de ĉirkaŭita germana grupiĝo, kaptinte ĉ. 35 mil soldatojn
- 1946: Internacia Federacio de Manpilkado fondiĝis en Kopenhago
- 1947: Liniŝipo "Prezidanto Warfield" transportanta elmigrantajn judojn forlasis de Sète Francion kun 4400 judoj surferdeke, pluvivantoj de la germanaj koncentrejoj - dum la vojaĝo al Palestino pasaĝeroj nomis la ŝipon "Exodus", memore al vojaĝo de Moseo al la Sankta Lando
- 1950: Pakistano aliĝis al Internacia Mona Fonduso
- 1960: Franca Komunumo: Benino, Burkino kaj Niĝero sendependiĝis
- 1960: Ĉeĥoslovakio: membroj de Nacia Asembleo aprobis Socialisman Konstitucion kaj adoptis la novan nomon Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko. Samtempe ili tute ŝanĝis la blazonon spite al la reguloj de heraldiko.
- 1960: Romano To Kill a Mockingbird de Harper Lee aperis en Usono - perspektive de malgranda knabino montris etnajn konfliktojn en la Usona sudo en la 1930-aj jaroj, pro kiu la aŭtorino gajnis Premion Pulitzer
- 1962: Unua transatlantika transmisio de satelita televido
- 1966: La 8-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Anglio
- 1971: Ŝtatigo de kupro-minejoj en Ĉilio
- 1972: Kubo membriĝis al la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo
- 1972: En Rejkjaviko komenciĝis ŝakludo inter soveta ŝakmondĉampiono Boris Spasskij kaj usona pretendanto Bobby Fischer
- 1978: Katalunio: 217 personoj pereis kaj 200 vundiĝis dum eksplodo de cisterno-kamiono apud kampadejo en urbo Alcanar
- 1979: Restaĵoj de usona kosmostacio Skylab falis sur Aŭstralion
- 1980: Strikoj de Lublin: en Aviada Fabriko de la apudurba Świdnik fondiĝis Strika Komitato
- 1982: En Madrido dum la Futbala Mondpokalo Italio venkis Okcidentan Germanion
- 1987: Metroo en Prago: oni malfermis stacion Skalka
- 1987: Monda loĝantaro: laŭ UN loĝantaro de la mondo superis 5.000.000.000, danke al loĝanto de Zagrebo
- 1991: Plena suna eklipso videbla i.a. sur Havajaj Insuloj
- 1995: Bosnia Milito: serbaj trupoj okupis Srebrenica - masakro de Srebrenico komenciĝis, oni murdis ĉirkaŭ 8 mil bosnajn virojn
- 2001: Flughaveno en Nov-Orleano ricevis la nomon de Louis Armstrong
- 2002: Maroka armeo aneksis senhoman Petroselan insulon kaŭzante unuan armitan konflikton kun Hispanio, konsiderata la unua milito komencita en la nova jarmilo
- 2003: Hindilingva Vikipedio ekfunkciis
- 2004: Boris Tadić iĝis prezidento de Serbio
- 2006: Microsoft finis teknikan apogon por la sistemoj Windows 98 kaj Windows Me
- 2006: En serio de bombo-eksplodoj en trajnoj kaj fervojaj stacidomoj en la barata Mumbajo 209 personoj pereis kaj pli ol 800 vundiĝis
- 2010: Plena suna eklipso videbla sur Pacifika Oceano kaj en Sudameriko
- 2010: En bomba atenco en la ĉefurbo de Ugando Kampalo 74 personoj pereis kaj 70 vundiĝis
- 2013: Inaŭguro de la Monumento de Volinia Masakro en Varsovio memore al la viktimoj de genocido de poloj fare de ukrainaj naciistoj, banderanoj kaj vilaĝanoj, armitaj per hakiloj, akraj forkegoj kaj 362 metodoj de torturoj
- 2014: Konflikto en Orienta Ukrainio: apud urbo Roweńky en Luganska provinco separistoj pripafis per raketoj Grad kolumnon de unuoj de la 24-a Mekanigita Brigado de ukraina armeo - 19 soldatoj pereis, 93 vundiĝis
- 2017: Ĉeĥa tenisisto Karolína Plíšková iĝis unua tenisistino de la mondo
- 2019: Pola Instituto pri Nacia Memoro okaze de la Nacia Memor-Tago pri Viktimoj de Genocido farita de ukrainaj naciistoj kontraŭ civitanoj de Dua Pola Respubliko komunikis pri registrado de ĉ. 10000 amasaj mortokavoj - helpe de atestantoj kaj arkivoj - sur teritorio de Ukrainio, kies regopovoj de 2 jaroj malebligas ilian serĉon kun elterigado de la viktimoj
- 2022: NASA publikigis la unuan koloran foton faritan de Kosmoteleskopo James Webb, montrantan la segmenton de galaksiamaso malproksimigitan de 4,6 mld da lumjaroj de la Tero
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 138-a tago de la rusa agreso: Lastsemajne en incendio kaŭzita de rusa pripafo pereis 2 brazilanoj el Internacia Legio; laŭ oficejo pri serĉataj personoj plimulto de 7 200 perdiĝintaj soldatoj estas en rusa mallibero; Volodimir Zelenskij direktis al Verĥovna Rada leĝprojekton atribuantan al polaj civitanoj specialan statuson en Ukrainio; ĉefministro de Nederlando vizitis Buĉa kaj Irpin; rusaj raketoj trafis komercan centron en Ĥarkivo mortigante ne malpli ol 3 personojn, 31 estis vunditaj; nomumita de Rusio gvidanto de arme-civila administrado de urbotipa loĝloko Velikij Burluk, en Ĥarkiva provinco, estis murdita en bomba atenco
- Mondreago: Kremlo detranĉis gason al Germanio — Nord Stream ĉesis funkcii; Litovio enkondukas embargon al tranzito de laŭvicaj varoj al Kaliningrado; Rusio produktas "patriotajn" cigaredojn
- 2023: Pasinttge ukraina aviado atakis 15 grupiĝojn de rusoj; en Berdjansko ukrainoj trafis hotelon, kie povus esti rusa generalo; rusia armeo atakis per senpilotaj aviadiloj celojn en Kievo kaj Odeso, plimulto estis paffaligitaj;
- Mondreago: usona Instituto pri Milit-Studoj pritaksas, ke ukrainoj liberigis dum la kontraŭofensivo 253 km²; Rusio blokis 29 ŝipojn kun ukraina greno sur teritoriaj akvoj de Turkio, destinitaj al landoj de Azio kaj Afriko; en Krasnodar estis pafmortigita estinta komandanto de submarŝipo, kiu partoprenis raketan atakon al centro de Vinico, kie pereis ne malpli ol 27 personoj kune kun 3 infanoj (laŭ ukraina spiongentejo likvidita per 7 pistolaj kugloj); al komencita en Vilno dutaga pintkunveno de NATO alvenis prezidanto de Ukrainio — Svjatlana Ciĥanoŭskaja proponis estigon de konsulta grupo Belorusio-NATO, Francio anoncis liveron de longdistancaj raketoj SCALP al Ukrainio; belorusa artisto kaj opoziciisto Ales Puŝkin mortis en neklarigitaj cirkonstancoj (sciigo de la edzino);
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 154: Bardesano, siria gnostikisto, filozofo kaj poeto (m. 222)
- 1274: Roberto Bruso, reĝo de Skotlando atinginta sendependecon (de Anglio) (m. 1329)
- 1561: Luis de Góngora, hispana poeto de la hispana ora epoko (m. 1627)
- 1603: Kenelm Digby, angla diplomato, sciencisto, alkemiisto kaj astrologo (m. 1665)
- 1651: Michael Heinrich Krause, germana teologo kaj protestantisma pastoro
- 1657: Frederiko la 1-a, reĝo de Prusio (m. 1713)
- 1659: Wilhelm Ernst Tentzel, germana historiisto (m. 1707)
- 1662: Maksimiliano la 2-a Emanuelo, princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio (m. 1726)
- 1683: Caspar Neumann, germana kemiisto kaj apotekisto (m. 1737)
- 1723: Jean-François Marmontel, franca verkisto, historiisto, filozofo kaj literatura kritikisto (m. 1799)
- 1732: Jérôme Lalande, franca astronomo, verkisto, ateisto kaj framasono, kontribuinta al Enciklopedio (m. 1807)
- 1757: Johann Matthäus Bechstein, germana naturalisto, forstisto, ornitologo kaj entomologo (m. 1822)
- 1767: John Quincy Adams, prezidanto de Usono, unitariano, diplomato (m. 1848)
- 1775: Blanco White, hispana verkisto, poeto, ĵurnalisto kaj teologo (m. 1841)
- 1807: Carl Friedrich Canstatt, germana medicinisto (m. 1850)
- 1811: Johann Georg von Hahn, aŭstra diplomato kaj filologo, konanto de la albana lingvo kaj kulturo (m. 1869)
- 1811: William Robert Grove, kimra juĝisto kaj kemiisto, konstruisto de la unua fuelpilo, inventinto de ampolo (m. 1896)
- 1819: Antal Reguly, hungara lingvisto, etnografo kaj vojaĝisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1858)
- 1826: Aleksandr Afanasjev, rusa esploristo de folkloro kaj literaturo (m. 1871)
- 1836: Antônio Carlos Gomes, brazila operkomponisto (m. 1896)
- 1846: Léon Bloy, franca katolika verkisto konvertita de Jules Barbey d'Aurevilly (m. 1917)
- 1863: Mór Petri, hungara instruisto kaj poeto, membro de Transilvania Literatura Asocio kaj de Societo Petőfi (m. 1945)
- 1864: Petar Danov, bulgara spirita majstro fondinta skolon de esoterisma kristanismo, okupiĝanta i.a. pri teologio kaj frenologio, gvidanto de Universala Blanka Frataro (m. 1944)
- 1865: Felix Solmsen, germana klasika filologo kaj hindeŭropologo (m. 1911)
- 1866: Richard Beer-Hofmann, aŭstra verkisto kontribuanta al Kafeja literaturo, influata de la movado Jung-Wien (m. 1945)
- 1876: Afonso d'Escragnolle Taunay, brazila verkisto, biografo, eseisto, historiisto, leksikografo, profesoro (m. 1958)
- 1881: Béla Zerkovitz, hungara komponisto, framasono (m. 1941)
- 1886: Boris Grigoriev, rusia, sovetia pentristo kaj grafikisto, reprezentanto de avangardo (m. 1939)
- 1888: Karl Schmitt, germana juristo kaj politika filozofo, membro de Nacisocialisma Germana Laborista Partio (m. 1985)
- 1893: Miklós Fischer, hungara verkisto kaj publicisto (m. 1977)
- 1895: Erzsi Ághy, hungara aktorino ligita kun Nacia Teatro (m. 1948)
- 1897: Gregorio Fuentes, kuba markapitano, inspiraĵo por la romano La oldulo kaj la maro (m. 2002)
- 1889: Károly Bartha, hungara etnografo kaj lingvisto, privatprofesoro de la Universitato de Debreceno (m. 1956)
- 1899: Béla Bíró, hungara arthistoriisto kaj profesoro, vivanta ankaŭ en Vieno kaj Kalifornio (m. 1982)
- 1899: Elwyn Brooks White, usona verkisto (m. 1985)
- 1900: Ferenc Borbély, hungara-svislanda kuracisto, toksikologo (m. 1974)
- 1906: Herbert Wehner, germana politikisto (m. 1990)
- 1910: Kazimierz Flatau, pola klavicenisto, tradukisto kaj muzika kritikisto, astrologo (m. 2000)
- 1916: Aleksandr Proĥorov, soveta Nobelpremiita fizikisto (m. 2002)
- 1920: Yul Brynner, holivuda aktoro (m. 1985)
- 1923: Richard Pipes, usona historiisto kaj sovetologo, konsilisto de usona prezidento Ronald Reagan pri Mezeŭropo, plurjara lekciisto de la Universitato Harvard (m. 2018)
- 1929: Júlia Sigmond, hungara pupaktorino, Esperanto-verkisto, premiata ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA, ĉefredaktorino de la revuo "Bazaro", kunlaborantino de "Monato", mortinta kun sia edzo Sen Rodin pro kronvirusa malsano (m. 2020)
- 1934: Giorgio Armani, itala tajloro kaj mododezajnisto
- 1943: Howard Gardner, usona psikologo, aŭtoro de la teorio pri multoblaj intelektoj
- 1943: Luciano Onder, itala ĵurnalisto kaj televida moderigisto
- 1943: Péter Tömöry, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto
- 1945: Gábor Borsos, rumania hungara pentristo, grafikisto
- 1945: Vilmos Benczik, hungara profesoro, estrarano de Hungara Esperanto-Asocio, redaktanto de "Hungara Vivo", komitatano de Universala Esperanto-Asocio, kunlaboranto de "Norda Prismo", publikiginto de Hungara Antologio, honora membro de UEA kaj de la Akademio de Esperanto, enestanta en Esperanta Antologio (m. 2021)
- 1964: Gábor Tardos, hungara matematikisto, altlerneja instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio, laboranta plejparte en kombinatoriko, kriptografio kaj komputado, kreinto de nova kodo pri fingrospuroj
- 1966: Cheb Mami, alĝeria kantisto kantanta france kaj arabe
- 1972: Henrique Capriles Radonski, venezuela politikisto, gubernatoro de la subŝtato Miranda
- 1973: Andrew Bird, usona muzikisto, komponisto kaj tekstaŭtoro
- 1983: Marie Serneholt, sveda kantistino komencinta sian karieron en la muzika grupo A*Teens
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 472: Antemio, romia imperiestro, kies kampanjoj kontraŭ vandaloj kaj visigotoj fiaskis (n. 420)
- 969: Olga de Kievo, regantino de Kieva Regno, katolika kaj ortodoksa sanktulino (n. ĉirkaŭ 890)
- 1382: Nikolao de Oresme, franca episkopo, filozofo, matematikisto, tradukisto (n. 1320)
- 1553: Morico (Saksio), duko kaj princo-elektisto (n. 1521)
- 1557: Johano la 3-a, 15-a reĝo de Portugalio (n. 1502)
- 1593: Giuseppe Arcimboldo, itala manierisma pentristo (n. 1527)
- 1751: Auguste Dorothea von Braunschweig-Wolfenbüttel, germana dukino (n. 1666)
- 1792: Felix Johann Albrecht Mylius, germana juristo, tradukanto de la verkoj de romiaj verkistoj Vergilio, Ovidio, Horaco, Juvenalo kaj Aulus Persius Flaccus (n. 1717)
- 1817: William Gregor, angla pastro kaj mineralogo, malkovrinto de titano (n. 1761)
- 1856: Josef Kajetán Tyl, ĉeĥa verkisto, aŭtoro de la nacia himno Kie patruj'? (n. 1808)
- 1860: Jakab Marastoni, hungara-itala pentristo, grafikisto, fotisto, instruisto, establinto de la unua hungara pentrista akademio (n. 1804)
- 1889: Gyula Reviczky, hungara poeto kaj verkisto; enenstanta en Hungara Antologio (n. 1855)
- 1892: Ravachol, franca krimulo kaj anarkiisto, ekzekutita (n. 1859)
- 1896: Ernst Curtius, germana historiisto kaj arkeologo (n. 1814)
- 1905: Muhammad Abduh, granda muftio de Egipto, teologo kaj reformisto (n. 1849)
- 1909: Simon Newcomb, kanada astronomo kaj matematikisto, aŭtoro de astronomiaj tabeloj "Efemeridoj" (n. 1835)
- 1909: Hans Hoffmann, germana verkisto kaj pedagogo (n. 1848)
- 1917: Ignác Reiner, hungara juristo (n. 1861)
- 1920: Eugenia de Montijo, la lasta imperiestrino de Francio (n. 1826)
- 1937: George Gershwin, usona komponisto, aŭtoro de la opermuziko por Porgi kaj Bes (n. 1898)
- 1941: Arthur Evans, brita arkeologo esploranta Minoan civilizon (n. 1851)
- 1943: Zygmunt Rumel, pola poeto, oficiro de Pola Enlanda Armeo, pledanto por pola-ukraina amikeco, murdita antaŭtage de la Sanga dimanĉo en Volinio (n. 1915)
- 1948: Béla Katona, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1891)
- 1950: Alfréd Erőss, hungara romkatolika episkopo, eklezia verkisto (n. 1909)
- 1969: Ernő Balogh, rumania hungara geologo kaj grotesploristo (n. 1882)
- 1969: Guilherme de Almeida, brazila poeto, juristo, ĵurnalisto, kinokritikisto, eseisto kaj tradukisto, pli konata kiel la Princo de la Brazilaj Poetoj (n. 1890)
- 1972: Józef Zarański, pola diplomato, elmigrinta ĵurnalisto, laboranto de Radio Libera Eŭropo (n. 1903)
- 1974: Pär Lagerkvist, sveda Nobelpremiita verkisto, membro de Sveda Akademio (n. 1891)
- 1975: Kurt Pinthus, germana verkisto kaj eldonisto (n. 1886)
- 1976: León de Greiff, kolombia poeto, membro-korespondanto de la Kolombia akademio de la lingvo (n. 1895)
- 1977: Sándor Tekeres, hungara popol-kantisto kaj operetkantisto (n. 1921)
- 1988: János Ady, hungara eldonisto, redaktoro, elmigrinta al Aŭstralio (n. 1917)
- 1988: Jan Strzelecki, pola sociologo, konsilanto de Solidareco, murdita (n. 1919)
- 1989: Sylwester Zych, pola pastro, kapelano de Konfederacio de Sendependa Pollando, persekutata de la aŭtoritatoj kaj samjare murdita post la pastroj Stefan Niedzielak kaj Stanisław Suchowolec (n. 1950)
- 1989: Laurence Olivier, brita aktoro, scenaristo kaj reĝisoro (n. 1907)
- 1992: Vilmos Szejke, rumania hungara pentristo (n. 1942)
- 1997: Gusztáv Herédi, rumania hungara verkisto, redaktoro (n. 1925)
- 2003: Zahra Kazemi, irana-kanada fotistino, forkaptita, torturita kaj murdita (n. 1949)
- 2009: Ji Xianlin, ĉina historiisto, paleografo kaj verkisto (n. 1911)
- 2010: Ferenc Kállai, hungara aktoro apartenanta al la aktoro de la nacio (n. 1925)
- 2011: Tom Gehrels, nederlanda astronomo partopreninta la projekton Spacobservo (n. 1925)
- 2011: Erzsébet Kántor, rumania hungara tradukistino (n. 1938)
- 2014: Tommy Ramone, hungara-usona drumisto kaj produktoro, membro de punka muzikgrupo The Ramones (n. 1949)
- 2015: Satoru Iwata, japana entreprenisto, prezidanto de Nintendo (n. 1959)
- 2017: Éva Schubert, hungara aktorino, voĉoaktoro, reĝisorino kaj altlerneja instruistino, laboranta en Gaja Teatro (n. 1931)
- 2023: Milan Kundera, ĉeĥa-franca verkisto (n. 1929)
- 2024: Shelley Duvall, usona aktorino (n. 1949)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Benedikto, katolika abato, patrono de Eŭropo
- Olga de Kievo, granda princino
- Pio la 1-a, papo
- Kiribato: Tago de Gospelo
- Nacia tago en Flandrio
- Nacia tago en Mongolio, mongola festivalo Naadam, tago de la sendependeco (1921); plia tago estas la 26-a de novembro.
- Benino: Tago de sendependiĝo (1960)
- Monda Tago de Loĝantaro - en la datreveno de t.n. Tago de Kvin Miliardoj
- Pollando: Nacia Memor-Tago pri Viktimoj de Genocido farita de ukrainaj naciistoj kontraŭ civitanoj de Dua Pola Respubliko, ekde 2016
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 11-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.