13-a de julio
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 13-a de julio estas la 194-a tago de la jaro (la 195-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 171 tagoj restas.
Je la 13-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -587: Babilona sieĝo de Jerusalemo finiĝis post detruo de la Templo de Salomono
- 1260: Ĵemajtianoj kaj litovoj venkis Livonian Ordenon kaj Ordenon de germanaj kavaliroj en batalo de Durben (proksime al Liepāja)
- 1290: Andreo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1341: Reĝo de Pollando Kazimiro la Granda subskribis en Prago pakton kun reĝo de Ĉeĥio Johano de Luksemburgio, en kiu li promesis al Luksemburga dinastio apogon en batalo kontraŭ ĉiu malamiko, escepte de reĝo de Hungario Karolo la 1-a kaj princo Bolko la 2-a Mały
- 1410: Du tagojn antaŭ la Batalo de Grunwald urbo Dąbrówno (Distrikto Ostróda) estis konkerita kaj bruligita de la armeo de pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo
- 1429: Pollando: Mława iĝis urbo (Mazovio)
- 1463: Reĝo Georgo de Podebrado kunvokis grandan reprezentantaron de la Landoj de Krono ĉeĥa, kies celo estis solvi la diferencojn inter katolikoj kaj husanoj
- 1468: Pola Respubliko: komenco de parlamenta demokratio - en Koło kunvenis Sejmo por pretigi plenan kunvenon - okazigita samjare en Piotrków Trybunalski
- 1508: Armeo de Grandprinclando Litovio, helpata de la pola, en la batalo de Orŝa venkis armeon de Grandprinclando Moskvo
- 1521: Krakovo la unuan fojon ekaŭdis sonorilon Sigismondo - dum la favora vetero aŭdebla ĝis 30 km
- 1558: Kadre de la 8-a itala milito hispana armeo venkis la francan en batalo de Gravelines (proksime al Dunkerque)
- 1573: Okdekjara Milito: hispana armeo konkeris post 7-monata sieĝo Harlemon
- 1643: Angla enlanda milito: armeo subtenanta reĝon venkis armeon subtenantan parlamenton en batalo de Roundway Down (proksime al Devizes)
- 1656: Sveda diluvo: venko de sveda-brandenburga armeo en batalo de Tykocin
- 1713: Hispanio cedis Ĝibraltaron al Britio
- 1728: Vitus Bering, dana esploristo kiel rusia maristo ekiris de Kamĉatko norden por serĉi markolon inter la Rusia imperio kaj Ameriko
- 1769: Bara Konfederacio: venko de rusaj trupoj en la batalo de Bjalistoko
- 1772: James Cook eknavigis de Plymouth sian duan vojaĝon ĉirkaŭ la mondo
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: rusa kaj prusa armeoj komencis sieĝon de Varsovio
- 1798: Dum ekspedicio de Napoleono al Egiptio franca armeo venkis la mamelukan kavalerion en batalo de Chobrakhitt
- 1814: Reĝo de Regno de Sardio Viktoro Emanuelo la 1-a de Savojo establis militistan policon Korpuso de la Karabenistoj
- 1821: Flago de Norvegio estis adoptita
- 1832: Usona esploristo Henry Schoolcraft malkovris fonton de la rivero Misisipo
- 1837: Reĝino Viktoria translokigis sian sidejon al Palaco Buckingham
- 1849: Dum la Hungara revolucio de 1848 kaj milito pri sendependiĝo la aŭstra imperia armeo de generalo Julius Jacob von Haynau invadis Buda, evakuitan de Artúr Görgey, samtage la urbon Peŝto okupis rusaj trupoj
- 1866: Pollando: en Olsztyn eksplodis epidemio de ĥolero
- 1878: Kongreso de Berlino finiĝis - oni agnoskis sendependecon de Serbio, Montenegro kaj Rumanio disde la Otomana Imperio
- 1882: Funkciigo de telefonoj en Moskvo, Odeso, Peterburgo kaj Rigo
- 1885: Nederlando: Rijksmuseum malfermiĝis en Amsterdamo
- 1895: Antonio Maceo kun kubaj ribelantoj venkis embuske hispanojn en batalo de Peralejo sur Kubo
- 1900: Boksista ribelo: Tjanĝino transiris al eŭropaj aliancanoj
- 1908: Virinoj konkurencis por la unua fojo en la modernaj Olimpiaj Ludoj
- 1911: Japanio kaj Britio interkonsentis la trian aliancan traktaton
- Unua Mondmilito
- 1915: Dua batalo de Przasnysz komenciĝis — post 21-hora batalo rusa armeo forlasis la urbon favore al la germana armeo
- 1916: Kolonelo Józef Haller estis nomumita komandanto de la Dua Brigado de Polaj Legioj
- 1917: La tria el la ses aperoj de la Virgulino de Fátima al tri infanoj el Fátima en Portugalio
- 1919: Pola-ukraina milito: en batalo de Jazłowiec (sude de Buĉaĉ) 14-a Kavaleria Regimento venkis trupojn de Okcidentukraina Popola Respubliko
- 1919: Al Dua Pola Respubliko alvenis usona registara misio por esplori traktadon de polaj judoj - konkludis, ke la tumultoj, ne pogromoj, koncernis judojn kunlaborantaj kun bolŝevikoj kaj ukrainoj
- 1920: Societo de Ukraina Ruĝa Kruco fondiĝis
- 1921: Ŝtatestro marŝalo Józef Piłsudski distingis la unuajn 15 personojn per la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando, interalie Jacek Malczewski, Władysław Raczkiewicz, Władysław Stanisław Reymont kaj Leon Wyczółkowski, krome per Ordeno de la Blanka Aglo estis distingitaj estintaj ĉefministroj de Francio Louis Barthou kaj Alexandre Millerand (oficanta prezidento)
- 1922: Konferenco de ambasadoroj en Parizo laŭjure rekonis Litovion
- 1923: Sur montaro apud Los-Anĝeleso oni fiksis la vorton HOLLYWOODLAND; la lastaj kvar literoj estis forigitaj post renovigo en 1949
- 1930: Litovio: sporta festivalo honore al grandprinco Vytautas okazis en Klaipeda
- 1930: Unua Futbala Mondpokalo komenciĝis en Urugvajo
- 1936: Oni forkondukis kaj murdis José Calvo Sotelon, kio iĝis kaŭzo de Hispana Enlanda Milito
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: de Lodzo foriris transporto de deportitaj al Nałęczów 996 poloj; al Kanado alvenis tri ŝipoj kun valoraĵoj de la Banko de Anglio
- 1941: Holokaŭsto: Gestapo forsendis pli ol 1 200 judojn de Płońsk al punlaborejo en Pomiechówek (apud Nowy Dwór Mazowiecki); germanaj regopovoj ordonis deportadon de indiĝena loĝantaro de la Arbaro de Białowieża; montenegranoj komencis ribelon kontraŭ ŝtatoj de la akso Berlino-Romo-Tokio; en Belorusa SSR la sovetaj 19-a kaj 20-a Armeoj entreprenis sensukcesan provon liberigi Vicebskon, kaj la 13-a Armeo atakis direkte al Parycze (Homela regiono) kaj Babrujsk
- 1942: Operaco Reinhardt: germana polico pafekzekutis en Józefów ĉirkaŭ 1500 judojn kaj en Baranaviĉi ĉirkaŭ 40 personojn; Orienta Fronto: Adolf Hitler ordonis al 3 armeoj ataki Rostov-na-Donu; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Duisburgon; 1-a Filipina Infanteria Regimento estis transformita de bataliono por ampleksi pli grandan nombron da volontuloj
- 1943: Operaco Reinhardt: germana polico ĉirkaŭis "Hotel Polski" en Varsovio kaj arestis tie 424 judojn, kiuj kiel civitanoj de fremdaj landoj anoncis sin por forveturi eksterlanden, kaj ĉiujn transportis al malliberejo Pawiak - la lastaj 300 personoj du tagojn poste estis pafmortigitaj; polino Marianna Biernacka estis pafmortigita de Gestapo en fortikaĵo Naumowicze, anstataŭ ŝia kondamnita al morto graveda filino, en grupo de pafmortigitaj 49 loĝantoj de Lipsk; venĝe pro partizana agado SS kaj germana ĝendarmaro masakris vilaĝon Sikory-Tomkowięta (49 viktimoj) en distrikto Wysokomazowiecki, kaj vilaĝojn Zawada kaj Laskowiec (58 viktimoj) en distrikto Moniecki; germana operaco „Hermann” kontraŭ polaj kaj sovetaj partizanoj komenciĝis en Naliboki-Praarbaro (Belorusa SSR) - oni bruligis pli ol 60 polajn kaj belorusajn vilaĝojn, 4 280 civilulojn pafmortigis, 21-25 mil personojn sendis al trudlaboro en Tria Regno kaj aliajn milojn deportis; dua tago de la germana masakro de pola vilaĝo Michniów (komunumo Suchedniów), dum kiu oni vivbruligis kaj pafmortigis 204 personojn; Adolf Hitler ordonis haltigi la ofensivon de la Batalo ĉe Kursko - venko de la Ruĝa Armeo; en Munkeno estis senkapigitaj pro ribelo membroj de Blanka Rozo – Kurt Huber kaj Alexander Schmorell; taktika venko de japanoj en batalo de Kolombangara; nokte RAF atakis Akenon kaj Duisburg
- 1944: Kadre de Operaco "Ostra Brama" Pola Enlanda Armeo kaj trupoj de la 3-a Belorusa Fronto konkeris Vilnon; sude de Polesio atakis trupoj de la 1-a Ukraina Fronto (komenco de Sandomierz-Lvova operaco)
- 1945: Projekto Manhattan: preparoj por la Trinity-testo finiĝis
- 1944: Muzeo pri Ameriko inaŭgurita en Madrido
- 1945: Prezidento de Ĉeĥoslovakio subskribis dekretojn pri puno de faŝistaj krimuloj, perfiduloj kun iliaj prokuristoj, kaj pri eksterordinaraj juĝejoj kaj kreo de Nacia Juĝejo
- 1949: Papo Pio la 12-a dekrete minacis ekskomunikon al katolikoj, kiuj aliĝas al komunista partio, publikigas komunistajn librojn aŭ gazetojn, legas aŭ verkas ilin
- 1950: Federacia Respubliko de Germanio membriĝis al la Konsilio de Eŭropo
- 1952: Unua kunveno de la Alta Aŭtoritato de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo
- 1956: Israelo: angulŝtono de la Metroo de Ĥajfo, la unua metroo en Proksima Oriento eksituis en Hajfo
- 1959: Franca prezidento Charles de Gaulle amnestiis 5000 kaptitajn alĝerianojn
- 1962: Sankt-Peterburgo: Putilov-fabrikon forlasis unua traktoro
- 1967 Brita biciklisto Tom Simpson mortis dum Tour de France grimpante al Ventoux pro korinfarkto kaŭzita de trouzo da amfetamino
- 1971: En Maroko oni ekzekutis 10 altrangajn oficirojn pro partopreno en nesukcesa puĉo
- 1973: Angla rokmuzika grupo Queen aperigis debutan muzikalbumon Queen
- 1977: En Novjorko okazis 25-hora paneo de elektro
- 1977: Etiopia-somalia milito en Ogadeno eksplodis
- 1984: En Pollando komenciĝis proceso antaŭ armea juĝejo kontraŭ aktivuloj de la Komitato por Defendo de Laboristoj: Jacek Kuroń, Adam Michnik, Zbigniew Romaszewski kaj Henryk Wujec
- 1985: En stadionoj de Londono kaj Filadelfio okazis samtempe la koncertoj Live Aid
- 1989: Parizo: Operejo Bastille estis inaŭgurita
- 1989: 7 usonaj soldatoj vundiĝis en bomba atenco antaŭ ludejo en La Ceiba en Honduro
- 1990: Pamiro: 43 grimpistoj mortis en lavango kaŭzita de tertremo sur la Montopinto Lenin lime de Taĝikio kaj Kirgizio
- 1990: En Pollando formiĝis militista unuo por specialaj agoj GROM, komandata de generalo Sławomir Petelicki
- 1992: Jicĥak Rabin iĝis la duan fojon ĉefministro de Israelo
- 1995: Albanio kaj Moldava Respubliko membriĝis al la Konsilio de Eŭropo
- 2000: Dum arkeologiaj elfosaĵoj oni malkovris en Velikij Novgorod kodekson en malnovslava lingvo - la plej malnova protektita monumento (palimpsesto) ligita kun Kieva Regno
- 2004: Nacia flago de Montenegro estis oficiale adoptita
- 2006: Pollando: Popola Halo en Vroclavo iĝis objekto de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko
- 2008: En Parizo fondiĝis la Unio por la Mediteraneo
- 2010: En Ĉeĥio ekfunkciis la registaro de Petr Nečas
- 2011: En serio de tri bombaj atencoj en barata Mumbajo 26 personoj pereis kaj 130 vundiĝis
- 2011: Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj akceptis Sud-Sudanon kiel novan membron
- 2012: Anglalingva Vikipedio atingis 4 milionan artikolon
- 2014: Futbala Mondpokalo: Germanio venkis Argentinon en Stadiono Maracanã - akiro de mondĉampioneco por la kvara fojo
- 2015: Eŭropa migra krizo: Hungario komencis konstrui provizoran barilon sur ŝtatlimo kun Serbio
- 2016: Theresa May iĝis ĉefministro de Britio
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: Ukrainio rompis diplomatiajn rilatojn kun Norda Koreio post ĝia agnosko de sendependeco de Donecka Popola Respubliko kaj Luhanska Popola Respubliko; Eŭropa Kosma Agentejo rompis kunlaboron kun Roskosmos ĉe la komuna projekto pri esplorado de Marso; Eŭropa Komisiono permesis al Rusio refunkciigi fervojan transporton de embargitaj varoj al Kaliningrada provinco, tamen transito de armilaro restis malpermesita
- 2023: Eŭropa Investa Banko kaj ministroj pri financoj de 16 landoj de EU subskribis deklaron pri transdono de 400 mln da eŭroj por Ukrainio;
- 2024: Nesukcesa atenco kontraŭ Donald Trump estas en Pensilvanio.
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- -100: Julio Cezaro, diktatoro de la Romia Respubliko, kunkreinto de la Unua triumviraro, aŭtoro de la memoraĵoj De Bello Gallico (m. 44 a.K.)
- 40: Gnaeus Iulius Agricola, romia generalo invadinta Skotlandon (m. 93)
- 1527: John Dee, angla scienculo kaj esoteristo, astrologo de la reĝino Elizabeto la 1-a, enkondukinta la difinon "Brita imperio" (m. 1608 aŭ 1609)
- 1590: Klemento la 10-a, papo helpinta finance al pola reĝo Johano la 3-a Sobieski venki turkojn apud Ĥotin (m. 1676)
- 1607: Václav Hollar, ĉeĥa baroka desegnisto, grafikisto kaj gravuristo, aktivanta en Anglio kaj Nederlando (m. 1677)
- 1608: Ferdinando la 3-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1657)
- 1677: Johano Georgo, germana duko el dinastio Wettin (m. 1712)
- 1748: Leopold Friedrich Günther von Goeckingk, germana verkisto kaj juristo (m. 1828)
- 1773: Wilhelm Heinrich Wackenroder, germana verkisto kunfondinta romantikismon (m. 1798)
- 1787: Alois Schertzinger, germana muzikisto kaj setlisto (m. 1864)
- 1798: Aleksandra Teodorovna, imperiestrino de Rusio el germana dinastio Hohenzollern (m. 1860)
- 1811: George Gilbert Scott, angla arkitekto (m. 1878)
- 1816: Gustav Freytag, germana verkisto kontraŭpola kaj kontraŭjuda (m. 1895)
- 1818: Ignatius von Senestréy, germana teologo kaj episkopo de Ratisbono (m. 1906)
- 1821: Nathan Bedford Forrest, usona generalo de la suda Konfederacio dum la usona enlanda milito (m. 1877)
- 1822: Heinrich Louis d'Arrest, germana astronomo de Prusio, malkovrinto de la asteroido Freia (m. 1875)
- 1826: Stanislao Cannizzaro, itala kemiisto diferenciginta atomon de molekulo (m. 1910)
- 1841: Otto Wagner, aŭstra arkitekto, reprezentanto de Secesio (m. 1918)
- 1841: Georg Hirth, germana verkisto kaj eldonisto
- 1856: Simon Steiner, hungara, rumania hungara matematikisto (m. 1924)
- 1859: Sidney Webb, brita socialisto, ekonomikisto kaj reformisto (m. 1947)
- 1863: Margaret Murray, brita egiptologino esploranta folkloron kaj sorĉaferojn (m. 1963)
- 1865: Papus, franca kuracisto, hipnotisto, okultisto, esoterulo, rozkrucano, teozofo, martinisto (m. 1916)
- 1865: Edward Alfred Millidge, angla komercisto, membro de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto, partoprenanto de la unuaj Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunredaktoro de "The British Esperantist" kaj de la unua Ĉefeĉ-ŝlosilo, kompilinto de The Esperanto-English Dictionary (m. 1941)
- 1878: Artur Domènech i Mas, kataluna librotenisto, instruisto de latino, poeto, prezidanto kaj sekretario de Internaciaj Floraj Ludoj, sekretario de Kataluna Esperantista Federacio (m. 1936)
- 1884: Karolino (Saksio-Vajmaro-Eisenach), germana dukino (m. 1905)
- 1887: Robert Land, aŭstri-ĉeĥa kinarta reĝisoro (m. 1940)
- 1897: Gyula Kaesz, hungara arkitekto pri internaj spacoj, konata de pavilonoj, lektoro kaj lekciisto (m. 1967)
- 1899: József Mátyás, hungara instruisto kaj esperantisto, kursgvidanto, aŭtoro de literaturaĵoj en Esperanto-gazetoj
- 1903: Kenneth Clark, angla verkisto, kuratoro de Muzeo Ashmolean kaj direktoro de Nacia Galerio (Londono), defendanto de okcidenta civilizo (m. 1983)
- 1912: Anna Mánya, hungara fabelverkistino (m. nekonata)
- 1913: Ferdinand Holböck, aŭstra teologo kaj romkatolika animzorganto (m. 2002)
- 1915: Mózes Gálffy, rumania hungara lingvisto, profesoro de la Universitato de Kluĵo (m. 1988)
- 1918: Béla Abody Nagy, rumania hungara pentristo (m. 2012)
- 1918: Alberto Ascari, itala aŭtomobilisto, piloto de Formulo 1 (m. 1955)
- 1921: Román Mottl, rumania hungara grafikisto (m. 1991)
- 1927: Simone Veil, franca politikistino, ministro pri sano, prezidantino de Eŭropa Parlamento, membro de la Franca Akademio (m. 2017)
- 1931: Frigyes Walter, rumania hungara grafikisto (m. 1996)
- 1932: Hubert Reeves, kanada astrofizikisto kaj scienca populariganto (m. 2023)
- 1932: Victor Datu, rumania hungara pentristo
- 1934: Wole Soyinka, niĝeria Nobelpremiita dramaturgo kaj poeto, verkanta en la angla lingvo, tradukisto de la joruba
- 1934: Ödön Józsa, rumania hungara agronomo, ĵurnalisto, kunlaboranto de "Kulturo"
- 1935: Jarosław Marek Rymkiewicz, pola metafizika poeto, eseisto, tradukisto de anglosaksa kaj hispana poezio, dramisto, literatura kritikisto, profesoro pri filologio
- 1939: György Szabados, hungara komponisto, pianisto (m. 2011)
- 1940: Patrick Stewart, angla aktoro
- 1941: Jacques Perrin, franca aktoro kaj kinoproduktoro
- 1942: Harrison Ford, usona aktoro
- 1944: Ernő Rubik, hungara inventinto de la kubo de Rubik
- 1948: El Kazovszkij, hungara pentristo kaj grafikisto (m. 2008)
- 1950: Ma Ying-jeou, tajvana politikisto, prezidento de la Respubliko Ĉinio
- 1953: Ilona Fehérvári, rumania hungara pentristino
- 1953: Vladimir Viĉegĵanin, rusa inĝeniero, prezidanto de urala Esperanto-klubo en Niĵnij Tagil, partopreninto de UK 1995, UK 1996 kaj UK 1998, tradukisto de la ruslingva literaturo en Esperanto, redakciano de "La Ondo de Esperanto"
- 1964: Debora Patta, sudafrika ĵurnalistino
- 1968: Andrea Meláth, hungara operkantistino, oratorikantistino (mezosoprano), katedrestrino de Muzikarta Universitato Ferenc Liszt
- 1987: Eva Rivas, rusa kaj armena kantistino, konata de la kanto Abrikotsemo
- 1992: Dylan Patton, usona aktoro kaj fotomodelulo
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 574: Johano la 3-a, papo
- 678: Aiŝa, la plej ŝatata edzino de Muhamedo (n. ĉirkaŭ 614)
- 734: Sankta Mildred, anglosaksa abatino kaj sanktulino
- 1024: Henriko la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 973)
- 1105: Salomon ben Isaak, franca rabeno, estro de jeŝivo, biblia kritikisto, komentisto de Tanaĥo kaj Talmudo (n. 1040)
- 1189: Matilda (dukino de Saksio), filino de Henriko la 2-a (Anglio) kaj edzino de Henriko la Leono (n. 1156)
- 1298: Jakobo de Voraĝino, itala ĉefepiskopo, beatigita (n. ĉirkaŭ 1228)
- 1380: Bertrand du Guesclin, oficiro de la franca armeo (n. 1320)
- 1399: Peter Parler, germana skulptisto de gotika arĥitekturo (n. 1330)
- 1402: Jianŭen, ĉina imperiestro de la dinastio Ming dum kies regado okazis Jingnana Kampanjo (n. 1377)
- 1629: Caspar Bartholin, la Maljuna, dana teologo, kuracisto kaj anatomo (n. 1585)
- 1645: Miĥail Fedoroviĉ Romanov, caro de Rusa carlando, fondinto de la dinastio Romanovoj (n. 1596)
- 1761: Tokugawa Ieshige, japana ŝoguno el dinastio Tokugawa (klano) (n. 1712)
- 1793: Jean-Paul Marat, franca kuracisto, ĵurnalisto kaj revoluciulo alvokanta al amasaj murdoj de nobeloj, respondeca pri la septembraj masakroj, konata de la pentraĵo La morto de Marat (n. 1743)
- 1807: Henry Benedict Stuart, angla nobelo, la lasta Stuarto (n. 1725)
- 1880: Antal Csengeri, hungara ekonomikisto kaj historiisto, membro de Societo Kisfaludy (n. 1812)
- 1890: Johann Voldemar Jannsen, estona poeto, ĵurnalisto kaj eldonisto (n. 1819)
- 1896: August Kekulé, germana kemiisto, kunkreinto de konstruteorio de organikaj kombinaĵoj (n. 1829)
- 1901: Rudolf Ley, germana entreprenisto kaj inventisto (n. 1839)
- 1901: Joseph Langen, germana teologo
- 1915: Charlotte Krackow, germana biografino en la kortego de Vajmaro (n. 1825)
- 1916: Nicolae Teclu, rumana kemiisto kaj inventisto, konata de la brulilo de Teclu (n. 1839)
- 1918: Karl Wilhelm Lorenz, germana astronomo kaj matematikisto, malkovrinto de 4 asteroidoj (n. 1886)
- 1921: Emily Davies, angla virinblotrajtistino, kunfondintino de Girton College (n. 1830)
- 1921: Gabriel Lippmann, franca Nobelpremiita fizikisto, membro de la Akademio de Sciencoj de Francio (n. 1845)
- 1928: Carl Lindenberg, germana juristo kaj filatelisto (n. 1850)
- 1928: Jeanne Flourens, franca komercistino, membrino de Lingva Komitato, aŭtorino de komedio La Fianĉiniĝo de Sovaĝulineto (n. 1871)
- 1929: Bohdan Kaminský, ĉeĥa verkisto kaj poeto (n. 1859)
- 1935: Herma Schuschnigg, edzino de aŭstra kanceliero (n. 1901)
- 1936: José Calvo Sotelo, hispana juristo, profesoro kaj politikisto, murdita (n. 1893)
- 1941: Eduard Norden, germana filologo (n. 1868)
- 1943: Marianna Biernacka, pola kamparanino, pafmortigita de Gestapo en amasa ekzekuto anstataŭ sia graveda filino, beatigita (n. 1888)
- 1943: Kurt Huber, germana muziksciencisto kaj psikologo, kontraŭnazia aktivulo, murdita de Gestapo kiel ano de la grupo Blanka Rozo (n. 1893)
- 1951: Arnold Schönberg, aŭstra-usona komponisto konata de sia dekdutonismo (n. 1874)
- 1952: Mauriz Schuster, aŭstra klasika filologo (n. 1879)
- 1954: Frida Kahlo, meksika pentristino (n. 1907)
- 1963: Martin Munkácsi, hungara-usona fotisto (n. 1896)
- 1967: Tom Simpson, angla bicikla konkuristo (n. 1937)
- 1970: Arthur Miller, usona dramaturgo, scenaristo, eseisto, aŭtoro de radiodramoj (n. 1915)
- 1972: Lajos Kónya, hungara poeto, verkisto kaj instruisto (n. 1914)
- 1973: Willy Fritsch, germana teatra kaj filma aktoro de muta filmo, enskribita en la naziisman liston de difavoratoj (n. 1901)
- 1974: Patrick Maynard Stuart Blackett, angla Nobelpremiita fizikisto kontribuinta al disvolvo de nebulkamero (n. 1897)
- 1977: Tamás Falu, hungara verkisto kaj poeto, membro de Societo Kisfaludy kaj de Societo Petőfi, enestanta en Hungara Antologio (m. 1881)
- 1981: André Schild, svisa esperantisto, funkciulo de Universala Esperanto-Asocio en Ĝenevo, aŭtoro de fakverko pri stenografio en Esperanto kaj de la internacia planlingvo Neo-latin, kunfondinto de Union Mundial pro Interlingua (n. 1910)
- 1982: Lajos Nagy, hungara geologo laboranta en la Universitato de Kluĵo (n. 1921)
- 1985: Charles Kasiel Bliss, aŭstra inĝeniero kaj lingvisto, inventinto de piktogramoj Blisa skribo (n. 1897)
- 1988: Hilda Gobbi, hungara aktorino, voĉoaktoro, nepino de Alajos Gobbi, kunfondintino de Teatro Katona József (n. 1913)
- 1993: Ferenc Antal, rumania hungara/aŭstrala pastro (n. 1912)
- 1997: Miguel Ángel Blanco, eŭska politikisto, forkaptita kaj murdita (n. 1968)
- 2000: Jan Karski, pola juristo kaj diplomato, kuriero de Pola Enlanda Armeo, atestanto de holokaŭsto en la mondo, justulo inter la popoloj (n. 1914)
- 2003: Compay Segundo, kuba muzikisto kaj kantisto (n. 1907)
- 2008: Bronisław Geremek, pola historiisto kaj politikisto (denaske nomita Benjamin Lewertow), membro de Academia Europaea (n. 1932)
- 2008: Lajos Szőcs, rumania hungara etnografo, lokhistoriisto (m. 1938)
- 2012: Jadwiga Gibczyńska, pola aktorino kaj esperantistino kontribuinta per verkado, traduko, adapto kaj reĝisorado, konata de Universalaj Kongresoj ekde UK 1965 kaj artvojaĝoj, kadre de "Teatro de unu aktoro" prezentis i.a. Maria Skłodowska-Curie, Bolesław Leśmian, Sławomir Mrożek, L.L. Zamenhof, Johano Paŭlo la 2-a, Sapfo, Honora membro de UEA (n. 1924)
- 2014: Nadine Gordimer, sudafrika Nobelpremiita verkistino (n. 1923)
- 2014: Lorin Maazel, usona komponisto, violonisto kaj dirigento de novjaraj koncertoj de la vienaj filharmonikistoj, direktoro de Viena Ŝtata Operejo kaj Novjorka Filharmonio (n. 1930)
- 2015: Péter Haás Vander, hungara aktoro kaj voĉoaktoro (n. 1963)
- 2017: Liu Xiaobo, ĉina Nobelpremiita verkisto, aktivisto pri homaj rajtoj, disidento, hejmarestita (n. 1955)
- 2024: Shannen Doherty, usona aktorino (n. 1971)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Silvano, apostola disĉiplo
- Sankta Henriko la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- Sankta Andreo Svorad, pola ermito
- Marianna Biernacka, pola kristana martirino
- Nacia tago en Montenegro: sendependiĝo (1878), ribelo kontraŭ itala kaj germana okupacio (1941)
- Internacia Festotago de Rokmuziko
- Mongolio: Naadam, 3-a tago
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 13-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.