Saltu al enhavo

Ziko van Dijk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ziko van Dijk

Ziko van Dijk en 2022
Persona informo
Naskonomo Marcus Sikosek
Naskiĝo 1973
en Germanio Kirchhellen, Vestfalio, Germanio
Lingvoj Esperantogermananederlandaangla
Nacieco germano
Ŝtataneco Germanio
Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Ingeborg van Dijk (2006–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1987–)
vikimediano
vikipediisto
aŭtoro Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Alles über Wikipedia und die Menschen hinter der größten Enzyklopädie der Welt
Wikipedia und Geschichtswissenschaft
Wikis und die Wikipedia verstehen - Eine Einführung
Esperanto
Verkis en Esperanto elekto de liaj verkoj
Esperantistiĝis en 1987
vdr

Ziko VAN DIJK (prononco [ZI:ko fan DEJK], naskiĝis en 1973 kiel Marcus SIKOSEK) estas germana esperantisto ekde 1987/1988. La baptonomo estas Marcus, sed li preferas Ziko (voknomo el bazlernejaj tempoj).

Van Dijk naskiĝis en Kirchhellen en Vestfalio, Germanio, sed kreskis en la najbara urbo Gladbeck. Tie li trapasis la abiturientan ekzamenon (lernejfinan diplomon) en 1992.

En 2006 li edziĝis al la nederlanda esperantisto Ingeborg van Dijk.[1][2][3] Nun li loĝas en orienta Nederlando.

Post studoj en Bochum, Utrecht kaj Kolonjo li fariĝis magistro pri historio, kromfako germana filologio. En 2006 li doktoriĝis en Utrecht. Van Dijk parolas, krom sia gepatra lingvo kaj Esperanto, la nederlandan kaj anglan, iomete la francan.

Esperanto-movado

[redakti | redakti fonton]

Li havis diversajn taskojn kaj postenojn en Germana Esperanto-Junularo kaj Germana Esperanto-Asocio, i.a. informado kaj la redaktado de la GEA-gazeto Esperanto aktuell. De februaro 2003 ĝis junio 2005 li laboris kiel bibliotekisto/arkivisto en la Biblioteko Hector Hodler. Li fondis kaj administras la yahoogroup-ojn "ehist" pri Esperanto-historio kaj "pivgrupo" pri Plena Ilustrita Vortaro. Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.

Vikipedio

[redakti | redakti fonton]

De aprilo 2011 ĝis marto 2014, Ziko van Dijk estis prezidanto de Wikimedia Nederland, la nederlanda filio de Fondaĵo Vikimedio kiu estras la liberan enciklopedion Vikipedio.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Esperanto sen Mitoj (1999, 2003) pri kaj por Esperanto-informado
  • (Red.) Tiel sonis... (2003/2004), serio de kompaktdiskoj kun materialo de Biblioteko Hector Hodler
  • Books and their association: The history of the Hector Hodler Library. En: Language Problems and Language Planning 28 (2004), n-ro 1, p. 45-73
  • Dokumente zum „Weltspracheverein Nürnberg“. En: Esperantologio / Esperanto Studies, kajero 3 (2005), p. 42-51
  • Sed homoj kun homoj (2005) pri la centjara historio de la Universalaj Kongresoj de Esperanto
  • Die neutrale Sprache (2006), disertacio pri la politika historio de UEA; traduko: Historio de UEA. Espero: Partizánske, 2012.
  • Informado praktike (2007), konsilolibro pri Esperanto-informado
  • Vikipedio por vi (2008), libro pri Vikipedio
  • La Asocio: skizoj kaj studoj pri la historio de UEA. Flandra Esperanto-Ligo: Antwerpen, 2008.
  • The geek shall inherit the earth. Esperanto-movado kaj vikipedia komunumo en la epoko de la Interreto. In: Detlev Blanke, Ulrich Lins (Hrsg.): La arto labori kune. Festschrift for Humphrey Tonkin. Universala Esperanto-Asocio: Rotterdam, 2010, S. 574–584.
  • Wikipedia and lesser-resourced languages. En: Language Problems and Language Planning 33 (2009, nr. 3, fall), pp. 234–255.
  • Stettler kaj Jakob – antisemitoj en la koro de UEA. En: Hitosi Gotoo, Goro Christoph Kimura, José Antonio Vergara (ed.): En la mondon venis nova sento. Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins. New York: Mondial, 2018, pp. 263–273.
  • Wikis und die Wikipedia verstehen. Eine Einführung. Bielefeld: Transcript 2021. DOI: 10.14361/9783839456453.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]