ebria
Aspekto
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | ebria | ebriaj |
Akuzativo | ebrian | ebriajn |
Signifoj |
- Trinkinta tiom da alkoholaĵoj, ke la cerbo kaj muskoloj ne plu normale funkcias.
- Ŝia edzo denove revenis hejmen ebria.
- Li saltas gracie, kiel urso ebria.
- Vera opinio montriĝas en ebrio.
- Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam.
- Ne miksu ebriigaĵojn!
- Ili ebriiĝis antaŭ noktomezo.
- Por ebriulo ne ekzistas danĝero.
- Mi verŝis akvon sur lin por ke li malebriiĝu.
- Konfuzata de pasio aŭ granda emocio.
- Ni ĉiuj estis ebriaj de feliĉo.
- Sukceso ebriigis lin.
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |
- ebri
- "reta-vortaro.de" ebria
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "ebria".
- La Simpla Vortaro, „ebria“.
- Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „ebria“.
- Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "ebria"