« Kiam la faŭkoj kaj drakoj estis, tiel diri, ekstermitaj, por ili troviĝis simbola anstataŭigo — la malliberejoj. Pli frue, kiam ili estis nuraj turmentejoj, similecon kun la faŭko eblis spuri ĝis plej etaj detaloj. La infero aspektas same ĝis nun. La veraj malliberejoj inverse komencis aspekti sufiĉe puritanece: glateco de la dentoj konkeris la mondon, vere glataj estas muroj de la ĉelo, rompitaj nur per malgrandaj fenestretoj por lumo. Libereco por la malliberulo estas ĉio, kio troviĝas trans tiu flanko de la dense kunpremitaj dentoj, kiujn anstataŭigas la nudaj muroj de la ĉelo. »
« Gravas klare konscii: la oficialaj murdistoj estas des pli kontentaj, ju pli da ordonoj kondukas rekte al la morto. Eĉ la vivo de la mallibereja gardisto estas pli malfacila ol tiu de la ekzekutisto. »
«Disneyland ekzistas por kaŝi, ke Disneyland efektive estas la “reala” lando — la tuta “reala” Usono (proksimume same kiel la prizonoj servas por kaŝi, ke la tuta socio en sia pleneco, en sia banala ĉieeco estas la malliberejo). »