Ludo estas movoj de iu, io ludanta, distrocela okupo.
« …en ŝercoj kaj ludoj ni rekonstruas tutecan personecon, kiu en ordinara mondo kaj profesia vivo povas uzi nur etan sektoron de sia ekzistado. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Same kiel la teknologioj estas larĝigoj de viva organismo, ankaŭ la ludoj, same kiel institucioj, estas larĝigoj de la sociahomo kaj politikakorpo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Ludoj estas dramaj modeloj de nia psikavivo, senigantaj de tiuj aŭ aliaj streĉiĝoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« …sen ludoj homo kaj socio sinkas je tranca aŭtomateco de zombio. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Kio malebligas al la milito esti vera ludo estas evidente la sama afero, kiu malebligas tion al valorpapera merkato kaj komerco, nome: la reguloj estas ne komplete konataj kaj akceptitaj de ne ĉiuj ludantoj. Krome en la milito kaj komerco plenforte partoprenas la spektantaro; same kiel en la aborigenasocio mankas mallarĝsence la arto, ĉar en kreado de la arto estas engaĝita ĉiu. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« [pri artistoj] Ili sciis ke estas okupitaj de kreado de vivaj modeloj de situacioj, kiuj en la socio ĝenerale ankoraŭ ne maturiĝis. En sia arta ludo ili malkovradis, kio efektive okazas kaj nome tiel ili “avancis la epokon”. Ne-artistoj ja ĉiam rigardas nuntempon tra okulvitroj de antaŭa epko. Ĝeneralaj staboj ĉiam perfekte pretas venki en la pasintamilito. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Seriozeco aperas el profunda interna devigo, ludo ja estas ĝia ekstera esprimo, ĝia aspekto turnita al la konscio. Por eviti miskomprenon, necesas rimarkigi ke la afero estas ne en tio ke la homo deziras ludi, sed en tio ke li devas ludi; ni alfrontas ludantan agadon de lia fantazio, kaŭzitan de interna devigo, sen devigo flanke de eksteraj cirkonstancoj aŭ de la volo. »
Ludo, kiel vera kulturo, estas ne rimedo pro celo, ne utileca, sed homa agado meminda, ĝi estas la elfluo de ĝojo, lerteco kaj harmonio, . . . ĉar ni sekrete scias nian parencecon kun vivo kaj esto-stato preter ĉiaj klopodoj kaj malĝojoj de l’ĉiutagaĵo; la persono, kiu ludas, aŭ dancas, apenaŭ sciante kial li tion faras, partoprenas la dancon de l’plena kreitaro.
Aŭtoro Maria BOULDING, angla monaĥino.
Dum leporo okupiĝas pri ludo, sian celon atingas testudo.