HO Chi Minh Esperante Ho-Ĉi-Min, vjetname: Hồ Chí Minh, antaŭe NGUYEN Sinh Cung, vjetname: Nguyễn Sinh Cung kaj konata kiel Onklo Ho, vjetname: Bác Hồ (19-a de majo, 1890 – 2-a de septembro, 1969) estis vjetnama komunista revolucia gvidanto, ĉefministro (1954) kaj prezidento (1954 – 1969) de Nord-Vjetnamio.
«Popolo, kiu kuraĝe kontraŭstaris francan regadon dum pli ol okdek jaroj, popolo, kiu luktis flank-al-flanke kun la aliancanoj kontraŭ la faŝistoj dum ĉi tiuj lastaj jaroj, tia popolo devas esti libera kaj sendependa. »
« Mi renkontis multajn homojn dum mia politika kariero, sed neniu faris tiel apartan impreson al mi. Kredantoj ofte parolas pri la Apostoloj. Nu, per sia vivmaniero kaj lia influo al siaj kunuloj, Ho Chi Minh estis ĝuste komparebla al ĉi tiuj "sanktaj apostoloj". »
« Unu afero estas klara, la prezidanto de Nordvjetnamio ne estas fanatikulo. Li estas tre forta kaj decidema viro, sed kapabla aŭskulti, io tre malofta en persono de lia pozicio. »