« Ni ĉiam penis ekscii kion planas Sovetoj, ĉu ili ne elpensis iun teknikan ennovaĵon, kiu igos nin vundeblaj, anstataŭiginte pariteton per asimetrio? Jena penso estis dominanta. Agante dum iu ajn konflikto, ĉu en Koreio aŭ Vjetnamio, aŭ dum io malpli grandskala, ni ĉiam pensis pri unu afero: “Kiel ni povus montri al Sovetoj ke ili ne restos senpunaj, sed ĉe tio ne tro riski kaj nek peli nin en situacion, en kiu nek ni, nek ili povus cedi?” »
« Sed kiam falis la [Berlina] muro, sentojn de la prezidanto kaj la miajn oni povus priskribi per la vortoj: “Ne indas malica ĝojo”. Se finiĝis la Malvarma milito, ne indas kiel fine de la Unua mondmilito dividi la popolojn je venkintoj kaj venkitoj. Inverse — venkis ĉiuj. »
« [pri la Iraka milito] Novkonservativuloj havis ideon ke Irako estas ideala loko por kreado de demokratio en la regiono, kaj estos avangarda tereno de kiu ĝi disvastiĝos tra Proksima Oriento… Grupo de novkonservativuloj kun tiu strategia koncepto estis la centra. »
« Mi dirus ke efiko de tutmondiĝo similas al la efiko de industriigo antaŭ ducent jaroj. La industriigo kreis modernan nacian ŝtaton: grandaj fakoj de industrio postuladis reguligadon. Necesis regi la aperintajn fortojn kaj por tio formiĝis la moderna ŝtato. Nun la tutmondiĝo havas la saman efikon, sed je inversa direkto. »
« En Unuiĝintaj Nacioj ĝuste nun ekzemple senteblas… ke UN estas regata de la subevoluintaj landoj kaj je iliaj interesoj. Kaj ĉar ĝuste la subevoluintaj landoj regas la buĝeton kaj personaron, ili kontraŭos ŝanĝojn en UN kiel tio okazis antaŭ du jaroj, kiam Kofi Annan provis reformi UN, farinte ĝin pli efika. (Certe la ĉefa kulpulo de la fiasko estis Usono, kiu prezentis pli ol 700 amendojn al liaj proponoj kelkajn tagojn antaŭ ilia voĉdonado). »
« Nun ni kiel neniam pretas militi en la Dua mondmilito. CIA estis kreita kaj ekzistis por unusola celo — Sovetunio. Nun ĝi pene klopodas kompreni pri kio ĝi okupiĝu nuntempe. »
« Eble Unuiĝintaj Nacioj estas malbona modelo, sed nun verŝajne tio estas la sola organizo, kiu kontaktas ĉiujn. Mi serĉus manieron reformi UN, ne komenci ĉion ekde nulo. »
« Kiom longe ekzistas Usono, tiom longe ni vivas en sekureco, forbaritaj de du oceanoj kaj ĉirkaŭitaj de malfortaj landoj. Usonanoj ne bezonas lerni la eksterlandajn lingvojn. Ili sen tio povas vojaĝi kien ili deziras, fakte ne forlasante la landon. Instinkta deziro de plejparto de la usonanoj estas ke oni lasu ilin je kvieto. Apenaŭ ili deziras engaĝi sin je la mondaj problemoj… Ili interesiĝas sole pri loka politiko. Ili malofte interesiĝas eĉ pri tio, kio okazas en Vaŝingtono. Tia estas nia naturo. »
« [pri Irako] Ni ne povas atingi ke loka politika potenco ĉiam sekvu niajn ordonojn. La irakanoj nenion ŝuldas al ni, ili ne invitis nin al si. Ili havis siajn internajn konfliktojn kaj ili plu havos ilin. »
« [pri Irako] La situacion minacas konflikto en la tuta Proksima Oriento, kompare al kiu elspezoj en Irako estos bagatelaĵoj. Jen kio devas zorgigi nin. Kaj mi konsentas kun Zbig: Irako estas ne la sola problemo. En la regiono ekzistas aro da diskutindaj aferoj, kiuj povus kaŭzi katastrofon. Irako estas nur unu el ili, sed tiun problemon ni mem kreis kaj pro tio, laŭ mia opinio, ni havas kompletan respondecon pri ĝi. Ni ne povas simple diri: “Irakanoj, prenu respondecon sur vin”. »
« Dum prezidenta oficperiodo de George H. W. BushIrano lanĉis la plej diversajn provbalonojn kun espero komenci intertraktojn. En iu momento mi diris: “Bone, ni komencu intertraktojn, ni renkontiĝos ie sen troa bruo”. Ni jam interkonsentis pri renkontiĝo, ŝajnas en Svislando, sed ili retiriĝis. Mi pensas ke tio okazis ĉar ili timis internan streĉiĝon, kiu povus aperi en la lando pro la intertraktoj kun usonanoj… Tio okazis antaŭ Mahmud Ahmadineĵad, eĉ antaŭ Mohammad Ĥatami. »
«Rusoj ĝis nun estis singardaj. Ili ne transiris la limon. Ili liveras al la Buŝehra atomstacio uranian fuelon, sed tiu uranio estas luigata kaj post uzado revenigata. Do ili kondutas tre singarde. »
« [pri nuklea programo de Irano] Ni devas rekte kaj klare diri: “Ni, nukleaj potencoj, stimulas la nuklean energetikon. Kaj ni pretas liveri al vi riĉigitan uranion laŭ prezo malpli alta ol iu ajn kosto, kontraŭ kiu vi mem povus produkti ĝin. La uzitan uranion ni reprenos. La tutan procezon ni transdonos sub kontrolon de la Internacia Atomenergia Organizo por ke ni, Usono, ne povu ĉesigi la liveradon se al ni malplaĉos via konduto”. »
« [pri nuklea programo de Irano] Komparo kun Nord-Koreio estas erara, ĉar Nord-Koreio estas aparta kazo. Ĝi draste diferenciĝas de ĉiuj najbaraj landoj. Irano estas tute alia afero. »
«Atako — eĉ se ĝi estos direktita nur kontraŭ nukleaj objektoj en Irano — havus grandegajn geopolitikajn sekvojn en la regiono. Kaj ĝi ege komplikus tie niajn problemojn. »
« Kiam mi unuafoje ekokupiĝis pri tiu problemo komence de la 1970-aj jaroj, oni ne permesis al ni interparoli kun Fataho, ĉar tio estis terorista organizo. Por komuniki kun ili necesis veturi tra Maroko aŭ aliaj landoj. Nun okazas analogia procezo. Mi opinias ke ni devas esti pretaj al intertraktoj kun Hamaso… Mi opinias ke forigo de Hamaso el la pacprocezo nur fortigas Hamason kaj subfosas Fatahon. »
« Necesas memori ke Sirio estas ne monolita ŝtato. Ĝi multe similas al Libano, se paroli pri kontraŭdiroj. Tiea reĝimo havas internajn malamikojn kaj ĝi estas tre nervoza. »
« Dum iu periodo post la 11-an de septembro sirianoj honeste kunlaboris kun ni, liverante al ni spionajn datumojn kaj helpante identigi agentojn de Al-Kaido. »
«Usama bin Laden klare komprenigis ke lia atako laŭsence estis direktita ne kontraŭ Usono. Li deziras forpeli nin el la regiono, ĉar li opinias: la registaroj en la regiono estas koruptitaj kaj necesas renversi ilin, kaj ni ilin protektas. »
«Pakistano dum dispartigo de Hindio en 1947 ricevis, se diri figursence, malbonajn kartojn. Ĝi ricevis areojn, enloĝatajn de triboj — la plej malkvietajn regionojn. Ĝi ne ricevis partion la Barata Nacia Kongreso, kiu donis al Baratosenton de unueco. Pakistananoj malsukcesis krei demokration — tie ĉiam okazis ŝtatrenversoj; civila registaro estis malkapabla funkcii kaj dronis en korupto, kaj militistoj estis renversantaj ĝin kaj iun tempon regantaj memstare, poste ili estis denove fordonantaj la potencon al civilaj registaroj — kaj ĉio komenciĝis denove. »
« [pri usonaj militaj flugrobotoj Predator en Pakistano] Unuavice ni ne devas fanfaroni pri tio, prefere ŝajnigi simplnaimecon. “Kio estas tiuj Predators?” Sed se ni skrupule elektados la celojn, ili certe estos utilaj. »
«Ĉinoj, malsame ol Germanio antaŭ la Unua mondmilito, ne deziras renversi la sistemon. Ili deziras instaliĝi en ĝi kaj, ĉar ĝuste nun la sistemo estas sufiĉe malfermita kaj favora, kvankam certe sufiĉas negativaj deklaroj de ĉiu flanko, mi pensas ke tiom bonan ŝancon eniri la mondan sistemon Ĉinio vidis neniam. »
« Ĉina historio montras ke hanaj ĉinoj neniam estis speciale agresemaj. Ĉinio estis agresema kutime post kiam ĝin konkeris eksteruloj kaj regis en ĝi “fremduloj”. Jes, post humiligo. Pro kio ĉinoj vere havas malican ofendiĝon kontraŭ la Okcidento, tio estas pro humiligo en la 19-a jarcento. Ĝi estas per arda fero brulmarkita en ilia historia konscienco. »
« …ĉina estraro alfrontas grandajn problemojn. Se okazos eksplodo de tumultoj, se komenciĝos ribeloj kaj ekregos senleĝeco, ĉinoj povos draste turni dekstren kaj ege, ege severe subpremi la tumultojn. Kaj poste diri: “Ĉio ĉi okazis nur pro tio ke ni malfotigis la kontrolon”. »
« Ni konvinkis ĉinojn, ke japanoj ne minacas ilin, ĉar Japanio ne povas kreskigi militpovon laŭe al nia interkonsento pri sekureco. Ĉinojn tio konvinkis. Al japanoj ni sugestis certecon ke ni estas kun ili, ke ni ne interŝanĝis ilin kontraŭ Ĉinio, ke Japanio estas unu el bastionoj de nia ĉeesto en Azio. »
« …ĉinoj ĉe forta aŭtoritataregistaro sukcesis profunde modernigi sian ekonomion. Rusoj inverse: unue ili modernigis sian politikan sistemon, faris ĝin pli demokratia kaj rezulte de tio al ili malsufiĉis centralizita potenco por akceli transformadon de la ekonomio. »
« Efika maniero profundigi la problemon estus ellabori nocion de komunumo de demokratiaj ŝtatoj kaj dividi la mondon je la ŝtatoj demokratiaj kaj nedemokratiaj. Tio estus tre danĝera vojo. »
« Ni devas klare komprenigi al la mondo: ni opinias ke demokratio estas la vojo irenda kaj ni pretas helpi al ĉiu kiu deziras ekiri ĝin. Sed ne ne devas ĝin trudi. »
« Dum la eventoj sur placo Tian An Men mi laboris en la registaro. Kaj ni aplikis kontraŭ ĉinojsankciojn, speciale en milita sfero. Sed ni tuj kontaktis Ĉinion kaj diris: “Jen kio okazas: ni ne ŝatas kion vi faris. Ni malkonsentas kun viaj agoj. Sed niaj rilatoj estas tiom gravaj por ni ambaŭ, ke ni devas trovi elirejon el tiu ĉi situacio”. Tio okupis certan tempon, sed ni sukcesis konservi la rilatojn — parte fuŝinte nian imagon de plendantoj por homaj rajtoj. »
« Ne eblas diri ke baratanoj ne esprimis entuziasmon pri proksimaj rilatoj, eble temas pri ilia maldeziro esti boateto, navigante je poststrio de la granda usona ŝipo, ĉar ili havas aliajn alternativojn, unu el kiuj — esti gvidanto de la evoluonta mondo. »
« …kvankam ĉinoj posedas pli ol trilionon da usonaj dolaroj en biletoj de la Usona Departemento de la Trezorejo, ili ne povos uzi ilin kiel armilon kontraŭ Usono, sen detrui proran bonfarton. Iusence tio faras nin partneroj. Ni dependas unu de la alia. »
« [pri Usono] Nia konkreta scipovo kiel la lando estas apliki sciencon kaj teknologiojn je produktado… Kaj nun ni havas tendencon provi ĉion fari memstare, teni ĉion ĉe ni kaj enkonduki kontrolon super la eksporto. Ni konsideras nin la ĉefaj en ĉiu laboro dum efektive ni bezonas nur unu aferon: resti en la avangardo de la scienca kaj teknika progreso. »
«Usono estis stimulanta satelitojn, kiuj plej ĝenis Sovetunion, do en avangardo de usona “bona” listo estis Rumanio kaj Nicolae Ceaușescu. Ni decidis ke tiu aliro estas malĝusta: necesas subteni strebon al vastigo de la sistemo de interne por fari ĝin pli malfermita. Do Ceaușescu trafis finon de nia listo dum Pollando ĝian komencon. Agmaniero de Solidareco donis certajn esperojn. »
« Ni vidis ke Gorbaĉov provis krei siajn similaĵojn — malpli grandajn gorbaĉovojn — en landoj de Orienta Eŭropo kaj ĉiumaniere asistis tiun ĉi procezon. »
« Mi opinias ke Gorbaĉov vidis en glasnost ne vojon al demokratio, sed manieron altigi efikecon de la sovetia sistemo. Ekde Leonid Breĵnev la landon gvidis vico de malsanaj aŭ maljunaj estroj, kaj ĝi dum multaj jaroj spertis stagnadon. Gorbaĉov, mi pensas, vidis sin kiel reformiston, kiu junigas la sistemon, ne ŝanĝas ĝin. Unu el manieroj junigi ĝin estis malfortigi la ŝarĝon de teroro kaj reprezalioj. Problemo konsistis en tio, ke li ne povis devigi la partion sekvi sian volon kaj tiam li minacis aranĝi partiajn balotojn kaj forpeli siajn malamikojn. Ekde tiu momento ekrampis lavango. Per siaj agoj Gorbaĉov ĵetis semojn de detruo — de si mem kaj de Sovetunio. »
« Kiam Gorbaĉov post la disfalo de Sovetunio kandidatiĝis por prezidenta posteno, li ricevis ĉirkaŭ 1% de la voĉoj. Li estas unu el la plej malamegataj homoj en Rusio. Tio ion diras pri la transformiĝo okazinta en Rusio. »
« Antaŭa prezidanto George H. W. Bush estis ĉiam evitanta koncepton: “Ni gajnis la Malvarman militon, Sovetunio ĝin malgajnis”. Li ne deziris ripetiĝon de la sindromo de la Unua mondmilito. Kaj li estis diranta ke kun la fino de la Malvarma milito gajnis ĉiuj. »
« [pri la aŭgusta puĉo en 1991] Ĝi surprizis nin malpretaj. Ni klopodis kompreni kio efektive okazis, kia estas reala situacio. Ekzemple ni provis kompreni kiu en tiu momento posedis kodojn de lanĉo de sovetiaj misiloj. Ni malsukcesis ekscii tion. »
«Jelcin humiligis Gorbaĉovon, simple humiligis. Tre multaj eventoj klarigeblas per ilia malamo. Iun tempon ili kunlaboris, sed en 1987 Jelcin ribelis. Li paŝon post paŝo pleniĝis je decidemo liberiĝi de Gorbaĉov. Mi supozas ke Sovetunio disfalis tiom rapide ĝuste pro tio ke tio ebligis al Jelcin forigi Gorbaĉovon. »
«Gorbaĉov estis grave subtaksanta naciisman humorojn en teritorioj de Sovetunio. Li havis ideon rekonstrui Sovetunion je siaspeca konfederacio. Li ellaboris ĝeneralan programon de transiro kaj ĝi estis proponita por voĉdonado en la la respublikoj. Kiam Ukrainio voĉdonis kontraŭ, tio estis signo ke la tempo de Gorbaĉov finiĝis. La projekto estis malkonektita de realo, formiĝinta en Sovetunio. »
« [pri Putin] …li diris: “Sed nun venis tempo kunlabori. Ni devas kunlabori en sfero de nukleaj armiloj kaj pri nuklea energio tiel ke neniu alia lando sentu bezonon riĉigi uranion memstare”. Ni ignoris tiujn ĉi vortojn. »
« Mi tutcerte estas subtenanto de membriĝo de Ukrainio en Eŭropa Unio — ĝi garantius ĉion pri kio ni parolis, sen krei antagonismon kontraŭ Rusio. NATO estas tute alia instrumento. Por Rusio ĝi simbolas mortdanĝeran malamikon el la tempo de la Malvarma milito. Ni ne plu pensas en tiuj terminoj, sed por kio provoki la aliajn? Prefere en tiuj regionoj agu Eŭropa Unio kaj la situacio evoluos paŝon post paŝo. »
« Mi opinias ke se Rusio havas geopolitikan kontraŭulon, tio estas Ĉinio. Kaj unu el la plej probablaj kialoj de konflikto de tiuj ŝtategoj estas Siberio. Al mi malfacilas imagi longdaŭran partnerecon de tiuj du landoj. »
«Rusio havis malhumanan historion. Longaj limoj sen naturaj defendolinioj, trans kiuj ĝin plurfoje inundis hordoj de konkerantoj. Regantoj de la lando ne konis kompaton — por sekureco. Do sento de sendefendeco kaj de besta lukto je la vivo estas denaska. Por postvivi la rusoj strebis al ekspansio — ili klopodis laŭeble pli vastigi siajn limojn por havi dum la invadoj manovran liberecon. Rusa animo estas rezulto de tiuj suferoj kaj elprovoj. »
« Eĉ antaŭ la invado al Irako estis Afganio, kiam NATO unuafoje en sia historio referencis al la kvina artikolo de sia ĉarto. Fakte eŭropanoj diris al ni: “Ni estas kun vi”. Nia respondo estis: “Dankon. Se ni bezonos vin, ni telefonos al vi. Vi mem ne telefonu al ni”. »
« Ekde momento de la fondo de nia lando ni deklaris ke ĉiuj homoj estas faritaj egalaj. Sed kiam estis skribitaj tiuj ĉi vortoj, triono de loĝantaro de Usono vivis en sklaveco. Kaj nur kvin jarojn antaŭ mia naskiĝo virinoj en Usono ricevis voĉdonrajton. »
« Por mi realismo estas provo kompreni limojn de atingebla. Ĝi ne difinas sencon de viaj celoj, sed ĝi montras kion vi reale povus atingi. Idealisto komencas de alia flanko: kiaj ni deziras esti? kion ni deziras atingi? — kaj li ne pensas kiom plenumeblaj estas liaj taskoj. Pro tio provante atingi la celojn li oferas la celojn al kiuj li strebas. »
« [pri ekologio] Ĉinoj kaj baratanoj ekzemple povas diri tiel: “Facilas por vi proponi limigojn, ĉar vi jam trapasis industrian periodon, elĵetis al atmosfero enorman kvanton de poluaĵoj kaj nenion pagis pro tio. Kaj nun okazas ke ni devas pagi por evoluo altan prezon? Dankon, ni ne deziras”. »
« Tuj post kiam registaro de Saddam Hussein estis likvidita, ni starigis en Irako usonan administranton. Por kiu li laboris? Bone, unue por la ministerio pri defendo. Poste por la Konsilio pri Nacia Sekureco. Poste li laboris… ne eblas kompreni por kiu. Kaj en Afganio tute mankis la ĉefo kiu regus ĉiujn. »
« Por la prezidanto unu el la ĉefaj trajtoj de la Konsilio pri Nacia Sekureco estas rapideco de reago. Kiam la prezidanto sin turnas al ministerio kun peto fari ion, li povos atendi eterne. La Konsilio pri Nacia Sekureco laboras tre rapide kaj tre gravas konservi tiun ĝian kapablon tuj reagi al la vortoj de la prezidanto. »
« Unu el la fortaj trajtoj de prezidanto Bush — Bush pli Maljuna — konsistis en tio, ke li sciis telefoni. Unue mi kontraŭis tion, mi opiniis ke por la ŝtatestro tia ago estas riska. Sed li brile sciis fari tion kaj sciis krei amikecan atmosferon en rilatoj kun ŝtatestro de ĉiu ajn lando de la mondo. Li telefonis ne nur por ricevi subtenon en tiu aŭ alia afero. Foje li povis telefoni kaj simple demandi: “Kiel estas la vivo, kiel statas la aferoj?” Kaj kiam li telefonis jam pri konkreta afero, oni aŭskultis lin sen streĉiteco. »
« Iam niaj prezidantoj invitadis vespere gvidantojn de la kongreso simple drinki kaj babili. Reprezentantojn de opozicio ili invitadis al kabineto por diskuti. Tiaj aferoj estas kritike gravaj por kreado de kunlabora etoso. »
«George H. W. Bush kaj Brent Scowcroft en siaj komune verkitaj rememoroj “La mondo iĝis alia” agnoskas ke ili ne deziris ripetiĝon de la tumultoj en Orienta Eŭropo kiel en 1953, 1956 kaj 1968, kiam komenciĝinta liberaligo kaŭzis reagon de la sovetia flanko. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]