Zsigmond Perényi (ministro)
Zsigmond Perényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de novembro 1870 en Peŝto |
Morto | 18-an de marto 1946 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, jobb oldali fasírboltok (J-325) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Zsigmond Perényi (martiro) (avo) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Barono Zsigmond Perényi [ĵigmond perEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Perényi Zsigmond estis hungara politikisto, ministro. Lia samnoma avo estis Zsigmond Perényi (martiro). Zsigmond Perényi [1] naskiĝis la 25-an de novembro 1870 en Pest (urbo). Li mortis la 18-an de marto 1946 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zsigmond Perényi estis nomita departementestro de Máramaros inter 1903-1913, poste li iĝis vicministro. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis arestita kiel grava kontraŭrevoluciulo. Post la liberiĝo li estis ministro jam en la nova kabineto. En la 1920-aj jaroj profitanta la ministran potencon li partoprenis en produktado de falsaj frankoj. Inter 1927-1933 li estis parlamenta deputito, poste krongardisto. Dum la unuaj jaroj de la 2-a mondmilito li estis komisaro de Transkarpatio, poste li estis prezidanto de la senato ĝis alveno de la nazioj.