Zoltán Szitnyai
Zoltán Szitnyai | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Szitnyai Zoltán József Lajos | |
Naskiĝo | 27-an de majo 1893 en Banská Štiavnica | |
Morto | 11-an de junio 1978 (85-jaraĝa) en Salcburgo | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Zoltán Szitnyai [sitnjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szitnyai Zoltán estis hungara verkisto, ĵurnalisto, membro de Societo Petőfi.
Zoltán Szitnyai [1] naskiĝis la 27-an de majo 1893 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), li mortis la 11-an de junio 1978 en Salzburg (Aŭstrio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zoltán Szitnyai akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Inter 1917 kaj 1927 li estis ŝtata oficisto en Győr, poste li estis ĵurnalisto en Budapeŝto. Li kontribuis ekzemple en Nyugat kaj Napkelet. En 1934 li edziĝis. En 1945 la tribunalo kondamnis lin pro kontraŭkomunismo, sed post unu jaro li ricevis amnestion. En 1949 li rifuĝis al Aŭstrio, poste li vivis en Salzburg. Li daŭris la publikadon, li ricevis tian premion en 1958, kiun la migrantaj-rifuĝintaj hungaroj fondis.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Az én arcom (noveloj, Győr, 1916)
- Élni akarok (romano, Budapeŝto, 1929)
- Hodinai Hodinák (romano, Budapeŝto, 1936)
- 5-ös számú őrház (scenarlibro, Budapeŝto, 1942)
- Titkok tolvaja (romano, Munkeno, 1951)
- Háború van, háború (romano, Cleveland, 1966)
- A sátán követe (romano, Munkeno, 1977)