Zoltán Barcsák
Zoltán Barcsák | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de marto 1932 en Arnót |
Morto | 5-an de julio 2008 (76-jaraĝa) en Gödöllő |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Reĝo Sankta Stefano ![]() |
Okupo | |
Okupo | agronomo ![]() |
Zoltán Barcsák barĉAk], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barcsák Zoltán, estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.
Zoltán Barcsák[1][2] naskiĝis la 11-an de marto 1932 en Arnót, li mortis la 5-an de julio 2008 en Gödöllő.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zoltán Barcsák maturiĝis en agrikultura mezlernejo en Putnok en 1952, poste li akiris agronomian diplomon en Agrikultura Universitato de Gödöllő en 1957. Post la diplomo li havis statuson en la universitato, poste li estis asistanto (1960–1964), lektoro (1964–1973), docento (1973–1988), profesoro (1988–1997), ankaŭ katedrestro (1989–1997). Intertempe li doktoriĝis en 1961, en la sekva jaro li akiris pedagogian diplomon, fine li kandidatiĝis (CSc) en 1969 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉeftemo estis la herboj. Li edziĝis en 1959, en la sekva jaro filino naskiĝis. Li ricevis premiojn inter 1975-1999.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Különféle gyomirtószerek vizsgálata különböző termőhelyű természetes legelőkön. (disertaĵo, 1961)
- Vegyszeres gyomirtás és műtrágyázás hatása a gyep növényzetének összetételére és takarmányértékére. (disertaĵo, 1968)
- Legelők és rétek talajvédelme. (studenta lernolibro, 1969)
- Gyepgazdálkodási praktikum. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1971; 4-a eldono: 1984)
- Legelő- és rétgazdálkodás. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1976)
- Gazdaságos gyeptermesztés és hasznosítás. (kunaŭtoro, 1986)
- A gyepgazdálkodás néhány termesztési és hasznosítási módszerének fejlesztése. 1957–1992. (disertaĵo, 1993)
- Diet Selection Techniques in Natural Grasslands. (kunaŭtoro, 1996)
- Biogyep-gazdálkodás. (2004)