Zimnicea
Zimnicea | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbeto en Rumanio limurbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Rumanio | ||||
Regiono | rumania Valaĥio | ||||
Distrikto | distrikto Teleorman | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 145400 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 12 589 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 96 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 39′ N, 25° 22′ O (mapo)43.65388888888925.365Koordinatoj: 43° 39′ N, 25° 22′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 48 m [+] | ||||
Areo | 131,31 km² (13 131 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
situo en la distrikto | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Zimnicea [+] | |||||
Zimnicea [zimniĉa] estas urbo en la distrikto Teleorman en Rumanio. Ĝi dufoje estis ĉefurbo de la distrikto, en 1837/38 kaj en 1877/78. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 12 589 loĝantoj sur areo de 131,31 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 96 loĝantoj/km².
Zimnicea estas la plej suda urbo de Rumanio. Ĝi situas en la suda parto de la ebenaĵo Boian, je 40 km de la distrikta ĉefurbo Alexandria. Danubo, tie limo al Bulgario, preterfluas en distanco de du kilometroj de la urbocentro. La urbon trafluas la rivero Pasărea.
En 1977 tertremo detruis proksimume 89 % de Zimnicea. Tiu granda parto kredeble rezultas el tio, ke konstruaĵojn ankoraŭ ripareblajn oni tamen detruis por povi konstrui tute novan urbon. Bedaŭrinde la kvalito de la konstruado ne estis bona, kaj kelkaj domoj tiam konstruitaj jam kadukiĝas.
Zimincea situas ĉe tri naciaj vojoj:
- D. N. 51: Zimnicea – Izvoarele – Alexandria, 40 km.
- D. N. 51 A: Zimnicea – Suhaia – Turnu Măgurele, 60 km.
- D. N. 5 C: Zimnicea – Petroșani – Giurgiu, 60 km.
Fervojo ekzistas de 1901. Trajnoj iras de la haveno (Zimincea Port) tra la urbo norden al Alexandria kaj Roșiorii Nord; tie estas ligo al la ĉefa linio de Bukareŝto al Timișoara.
Zimnicea havas partnerecon aŭ kunlaboron kun jenaj urboj[1]:
- Svistov, Nikopole kaj Belene, Bulgario, de 2001
- Pieve Emanuele en Italio, de 2003
- Bouaké en Ebur-Bordo, de 2004
- Nikopol en Ukrainio, de 2004
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lista municipiilor înfrățite din România. Arkivita el la originalo je 2009-12-22. Alirita 2010-10-31 .