Wilhelm Paul Corssen
Wilhelm Paul Corssen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de januaro 1820 en Bremeno |
Morto | 18-an de junio 1875 (55-jaraĝa) en Berlino |
Lingvoj | latina • germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino Joachimsthalsches Gymnasium (en) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto historiisto klasika filologo |
Wilhelm Paul CORSSEN (20-a de Januaro 1820 – 18-a de Junio 1875) estis germana filologo fama pro sia laboro pri Latino kaj la Etruska lingvo.
Lia unua grava apero en literaturo estis la aŭtoro de Origines poesis romanae, per kiu li atingis la premion proponitan de la Fakultato pri Filozofio kaj Arto de la universitato. En 1846 li estis alvokita el Stettin, kie li estis dum preskaŭ du jaroj en posteno en la gimnazio, por okupi postenon de preleganto en la reĝa akademio de Pforta (ofte nomata Schulpforta), kaj tie li plue laboris dum la venontaj dudek jaroj.[1]
En 1854 li ricevis premion proponitan de la Reĝa Prusia Akademio de Sciencoj pro la plej bonkvalita verko pri la prononco kaj akĉento de Latino, traktato poste publikigita kiel Über Aussprache, Vocalismus, und Betonung der lateinischen Sprache (1858–1859). Tio estis sekvata en 1863 de lia Kritische Beiträge zur lat. Formenlehre, kiu estis suplementata en 1866 per Kritische Nachträge zur lat. Formenlehre.[1]
En la studo pri la prononcado de Latino li estis nature konsideranta variajn malnovajn italajn dialektojn, kaj la rezulto de lia esplorado aperis en kolektiva kontribuaro al la verko de Franz Felix Adalbert Kuhn nome Zeitschrift für vergleichende Schriftforschung. Malsanaj problemoj devigis lin lasi sian profesorecon en Pforta kaj reveni al Berlino en 1866, sed tio preskaŭ ne produktis malpliigon de sia literatura aktiveco. En 1867 li publikigis prilaboritan arkeologian studon titolitan Alterthümer und Kunstdenkmale des Gistercienserklosters St Marien und der Landesschule Pforta, en kiu li kunarigis ĉion kio estis malkovrita pri la historio de la Pforta akademio, nomita "Germana Eton", kaj en 1868–1869 li verkis novan eldonon de sia verko pri la latina prononcado.[1]
Li jam frue speciale studis restaĵojn de la Etruska civilizo, sed nur en 1870 li havis oportunon viziti Italion kaj kompletigi sian konon por formala traktado de la tuta temo per persona inspekto de la monumentoj. En 1874 aperis la unua volumo de Über die Sprache der Etrusker, en kiu li naive sed erudicie montris, ke la Etruska lingvo estis familia kun tiu de romianoj. Antaŭ la dua volumo (kiu estos publikigita postmorte sub eldonado fare de Ernst Kuhn) estis ricevinta la lastan poluron el sia mano,[2] li en 1875 ricevis subitan morton.[1]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- De volscorum lingua (1858)
- Kritische Beiträge zur lateinischen Formenlehre (1863)
- Kritische Nachträge zur lateinischen Formenlehre (1866)
- Alterthümer und Kunstdenkmale des Cistercienserklosters St. Marien und der Landesschule zur Pforte (1868)
- Über die Sprache der Etrusker, 2 Bde. (1874–75)
- Beiträge zur italienischen Sprachkunde (1878, Herausgeber: Hugo Weber)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Corssen, Wilhelm Paul". Encyclopædia Britannica. 7 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 204–205.
- ↑ HathiTrust Digital Library (published works)