Saltu al enhavo

Wilhelm Canaris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Canaris
Wilhelm Canaris en la 1940-aj jaroj
Wilhelm Canaris en la 1940-aj jaroj
Naskiĝo 1-a de januaro 1887
en Germanio Aplerbeck apud Dortmund, Germana Imperiestra Regno
Morto 9-a de aprilo 1945
en koncentrejo Flossenbürg, Nazia Germanio
Soldata kariero
Rango: admiralo
Tempo de deĵoro: 1905 – 1944
Komandis al: komandanto de Abwehr
Militoj: Unua mondmilito, Dua mondmilito
Medaloj: Fera Kruco
Germana Kruco
Kruco de Honoro
Milita Merita Kruco
Persona informo
Mortokialo Pendumo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Bavario Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj anglahispanaitalafrancaportugalarusagermana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Steinbart-Gymnasium (en) Traduki
Naval Academy at Mürwik (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Wilhelm Canaris
Familio
Patro Carl Canaris (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Auguste Popp (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Carl August Canaris (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Constantin Canaris (mul) Traduki (nevo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo intelligence officer (en) Traduki
mararmea oficiro
submariner (en) Traduki
rezistobatalanto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Wilhelm Canaris (* 1-an de januaro 1887 en Aplerbeck apud Dortmund; † 9-an de aprilo 1945 en koncentrejo Flossenbürg) estis ĉefo de nazia spionorganizo Abwehr.

En la unua mondmilito li deĵoris kiel raportisto en germana leĝera krozŝipo Dresden. Kiam komence de la jaro 1933 venis al potenco Adolf Hitler, Canaris estis unu el viroj, kiuj estis rekomenditaj en lian atentemon. En 1934 Hitler nomis lin vicadmiralo kaj la 1-an de januaro 1935 Canaris fariĝis ĉefo de Abwehr. Kiel ĉefo de Abwehr li havis aliron al la plej grandaj sekretoj de Tria regno, li mem amasigis informojn pri grandaj ĉefoj de la nazia Germanio kaj pri siaj kontraŭuloj kiel estis Martin Bormann, aŭ veron pri la deveno de Hitler aŭ de Heydrich. Ĝuste Heydrich estis lia plej granda malamiko. Interalie estis malkovrite, ke Canaris dum la milito kontaktis la britan sekretan servon. Heydrich ankaŭ eksciis, ke Canaris toleris antinazian subterejon kaj li mem havis fingrojn en insidoj kontraŭ la Tria regno. Ĉio ĉi en tiuj tempoj sufiĉus al tuja senigo de ĉiuj funkcioj kaj al tuja mortpuno. Sed estis neeble pruvatesti Canarison kaj plie li havis en la manoj jam la menciitajn dokumentojn pri siaj konkurenculoj. Somere de 1944 jam estis klare, ke malvenko de Germanio estas nerepuŝebla. Atenco kontraŭ Hitler la 20-an de julio en ĉefa tendo Wolfsschanze farita de Claus Schenk von Stauffenberg ne sukcesis. Ŝnuroj de komploto kondukas ĝis generaloj, sed ĉifoje eĉ ne admiralo Canaris eskapis al aresto. Li ja defendis sin, ke estis lia devo partopreni la komploton, aliokaze li ne povus malkovri ĝin. Sed tio ne konvinkis la tribunalon, krom tio estis malkovrita lia taglibro, en kiu Canaris markis Hitleron kiel dian vipon por Germanio. Dum tagiĝo la 9-an de aprilo de 1945 li en la koncentrejo Flossenbürg estis elkondukita el ĉelo kaj devigita senvestigi sin ĝisnude. Ekzekutita li estis komune kun pluaj kondamnitoj. Sed anstataŭ sur ŝnurego ili pendumis lin per ŝtala kordo. Li estis mortanta longe kaj dolorige.