Vitalienbröder
Vitalienbröder (prononco pli-malpli "ViTAlienbrojder", altgermane Viktualienbrüder) en la platdiĉa lingvo nomis sin la maristoj, kiuj fine de la 14-a jarcento liveris nutraĵojn al la sveda ĉefurbo Stokholmo, kiam la armeo de la reĝlando Danio sieĝis la urbon kaj volis per blokado devigi la urbanojn pro malsato subiĝi al Danio.
La vorto Vitalienbröder venas el la franca lingvo de la malfrua mezepoko, laŭ kiu dum la centjara milito inter Francio kaj Anglio la francaj militistoj, kiuj prizorgis sian armeon per nutraĵoj, nomiĝis vitailleurs (vidu ankaŭ: latine "victus" kaj altgermane "Viktualien" = nutraĵoj). "Bröder" signifas fratoj, tial ke la vorto so signifis "nutraĵojn haviga frataro".
La frataro post la jaro 1394 pli kaj pli iĝis piratoj, kaj ekde la jaro 1398 nomis sin Likedeeler (prononcu "LIkedejla", egalaj dividantoj), prirabante ŝipojn de la reĝlando Danio kaj de la germana komerca Hansa Ligo kaj dum pli ol 30 jaroj tre damaĝis la maran komercon de la Hansa Ligo. La plej konataj gvidantoj de tiu pirataro estis Klaus Störtebeker (prononco "Klaŭs Stöatebejka" - ö kiel en la altgermana aŭ sveda lingvoj), Gödeke Michels, Hennig Wichmann kaj Magister Wigbold.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Vitalienbröder
[redakti | redakti fonton]Post kiam la reĝino Margarethe la 1-a de Danio dum la jaro 1389 venkis kaj malliberigis la svedan reĝon Albrecht de Meklenburgio kaj lian filon Erich, ŝia armeo ekde la jaro 1391 sieĝis la urbon Stokholmo. La parencoj de reĝo Albrecht, la dukoj de Meklenburgio en la germanaj urboj Rostock kaj Wismar borde de la balta maro post tio dungis maristojn, kiu liveru nutraĵojn al la sieĝata Stokholmo. La maristoj krome provu sinkigi militajn kaj komercajn ŝipojn de Danio kaj per meklenburgie rajtigitaj pirataj atakoj malhelpu la maran komercon de la Hansa Ligo, kies centro estis la germana urbo Lubeko same borde de la balta maro, kiu estis alianciĝinta kun Danio.
Tiu frataro de maristoj ekde la jaro 1392 havis sian organizan bazon sur la sveda insulo Gotlando. Pli kaj pli ili sendependiĝis kaj sub la slogano "Gottes Freund, aller Welt Feind!" (amikoj de Dio, sed malamikoj de la tuta mondo!) iĝis piratoj tre timitaj de la maristoj de Danio kaj la Hansa Ligo. Du jarojn pli poste la Vitalienbröder okupis la tutan insulon kaj kvazaŭ kreis piratan respublikon. Marmilitaj sukcesoj kontraŭ la danoj kaj (nun danie kontrolataj) svedoj kaŭzis, ke multaj junaj viroj entuziasme aliĝis al la pirataro. Dum la jaro 1398 tamen la armea ordeno de germanaj kavaliroj, kiu havis sian bazon en la urbo Königsberg, konkeris la insulon Gotlando kaj forpelis la piratojn. Kune kun la dania reĝino Magarethe la 1-a nun la plej multaj urboj de la Hansa Ligo, inter ili la potenca urbo Hamburgo, deklaris militon al la pirata frataro, kaj parto de la junuloj forlasis la frataron kaj revenis al siaj familioj.
La "Likedeeler"
[redakti | redakti fonton]Multaj eksaj "Vitalienbröder" tamen restis piratoj en la Norda Maro, kaj ricevis apogon ĉe la orientfrisaj tribestroj Widzel kaj Keno la 2-a tom Brok: kontraŭ transdono de parto de la pirata konkeraĵo, la piratoj rajtis albordigi siajn ŝipojn en la haveno de Marienhafe. La eksaj "Vitalienbröder" nun nomis sin „Likedeeler“ (egalaj dividantoj), ĉar ili egale dividis la piratan konkeraĵon inter ĉiuj ŝipanoj. Dum vastaj pirataj ŝipveturoj tra la norda kaj balta maroj ili prirabis ŝipojn de komercistoj el Anglio, Danio, Svedio kaj speciale de la Hansa Ligo. La mara komerco de Hamburgo pro tio dum la jaro 1400 preskaŭ nuliĝis.
La enorma premo de la piratoj al la mara komerco igis la Hansan Ligon ĉasi ilin per ĉiuj eblaj rimedoj. Dum la jaro 1400 militistoj de la episkopo de Bremeno bruligis la preĝejon de Detern en Orientfrislando kaj brulmortigis la tribestrojn Widzel, kaj la Hansa Ligo sukcesis devigi la alian tribestron Keno ĉesi sian subtenon de la piratoj. Dum la sekva jaro, 1401, mararmeo de la hansa urbo Hamburgo signife venkis la ŝiparon de la piratoj ĉe la insuleto Helgoland en la norda maro kaj sur la rivero Weser. Fine pro perfido eblis malliberigi la piratajn gvidantojn: Klaus Störtebeker, Gödeke Michels, Magister Wigbold kaj pluraj aliaj gvidantoj estis senkapigitaj en Hamburgo.
Tamen per tio la piratoj ne estis neniigitaj. La Likedeeler eskapis de la daŭre plifortiĝanta persekuto de la Hansa Ligo, la komercaj ligoj de angloj kaj nederlandanoj kaj "translokiĝis for de la norda maro orienten en la baltan maron. Inter la jaroj 1410 kiaj 1435 la piratoj havis sian bazon ĉe la orienta marbordo de Holstinio. Dum 1429 la Likedeeler eĉ atakis la hansan urbon Bergen en Norvegio kaj prirabis la urbon.