Vilmos Győry
Aspekto
Vilmos Győry | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de januaro 1838 en Győr | ||||
Morto | 14-an de aprilo 1885 (47-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto, 182. parcella (1957–) Malnova tombejo de Budapeŝto (–1957) ![]() | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Ilona Győry (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto tradukisto luterana pastoro ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vilmos Győry [vilmoŝ djOri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Győry Vilmos estis hungara verkisto, tradukisto, teologo, luterana pastro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy (1868), membro de Societo Petőfi (1878).

Vilmos Győry naskiĝis la 7-an de januaro 1838 en Győr. Li mortis la 14-an de aprilo 1885 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vilmos Győry frekventis teologian akademion en Pest (urbo) inter 1856-1860, poste plulernis en Berlino. Inter 1861–1862 li estis vicpastro en Pest, inter 1862-1876 li estis pastro en Orosháza, poste ĝismorte en Budapeŝto. Li tutlande konatiĝis kiel predikanto, krome li verkis teologiajn studojn, se ne paroli pri liaj tradukaĵoj.
Verkaro origina (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Fejlő rózsák (1855)
- Mesekönyv az ifjuság számára (Fabellibro por la junularo) (1873)
- Nagy papok életrajza (Biografioj de famaj pastroj) (1878)
- Nótás Kata - teatraĵo - (1879)
- Népmesék (Popolfabeloj) (1883)
- Győry Vilmos egyházi beszédei (Predikaĵoj de Vilmos Győry) (1886)
- Győry Vilmos költeményei (Poemoj de Vilmos Győry) (1886)
- Győry Vilmos elbeszélései (Noveloj de Vilmos Győry) (1886, 1888, 1909)
Liaj tradukaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Shakespeare minden munkái (Verkoj de Ŝekspiro) (1872, 1878)
- Miguel de Cervantes: Don Quijote de la Mancha (1875)
- Svéd költőkből (Tradukaĵoj de svedaj poetoj) (1882)
- tradukaĵoj de Molière, Esaias Tegnér, Agustín Moreto y Cavana, Pedro Calderón de la Barca, Juan Ruiz de Alarcón