Villamandos
Villamandos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24238 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 282 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 17 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 11′ N, 5° 35′ U (mapo)42.179722222222-5.5905555555556Koordinatoj: 42° 11′ N, 5° 35′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 728 m [+] | ||
Areo | 16,23 km² (1 623 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villamandos [+] | |||
Villamandos [biljaMANdos] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo Vega de Toral.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Villamandos kaj Villarrabines, okupas totalan areon de 16,23 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 292 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 640 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 53 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Laguna de Negrillos, Algadefe Villaornate y Castro, La Antigua kaj Villaquejida.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas atestiloj el antaŭromia epoko kaj en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).