Verakrucaj humidaj arbaroj
Verakrucaj humidaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
|
||||
La verakrucaj humidaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de orienta Meksiko.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La verakrucaj humidaj arbaroj kovras areon de 69 100 km2, okupante parton de la meksik-golfa marborda ebenaĵo inter Orienta Patrinmontaro kaj Meksika Golfo. La arbaroj etendiĝas ekde suda Tamaŭlipaso–subŝtato tra norda Verakruco, orienta Sanktluis-Potosio, kaj partoj de orienta Hidalgo kaj nordorienta Pŭeblo.
Al nordo, la arbaroj transiras al sekaj malaltaĵaj tamaŭlipasaj prozoparoj kaj al altaĵaj tamaŭlipasaj kserofitaroj. Oriente, la orient-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj okupas la alta-altitudaĵojn de Orienta Patrinmontaro. Sude de la nekontinuaĵo kie Panuko-Rivero tratranĉas Orientan Patrinmontaron, la verakrucaj montarbaroj kaj oaĥakaj montarbaroj okupas la mezajn deklivojn de Sierra Madre. La verakrucaj sekaj arbaroj disigis la verakrucajn humidajn arbarojn de la petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj pli fore suden.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de la regiono estas tropika kaj humida, kun pluvoj dum sep monatoj de la jaro kaj malsevera variado je temperaturo. Averaĝa jara precipitaĵo sumiĝas je 1 100 – 1 600 mm.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]La kanopeo de tiu ekoregiono karakteriziĝas de arboj kiuj atingas altecojn de pli ol 30 m, kiaj Brosimum alicastrum, Manilkara zapota, Celtis monoica, Bursera simaruba, Dendropanax arboreus, kaj Sideroxylon capiri. La sudaj partoj de la ekoregiono entenas grandfolian svitenion, Manilkara zapota, Bernoullia flammea, kaj Astronium graveolens [1].
Faŭno
[redakti | redakti fonton]Endemiaj birdoj inkluzivas Amazona viridigenalis (papagedoj), la tamaŭlipan korvon (Corvus imparatus), la altamiran parulion (Geothlypis flavovelata), kaj Rhodothraupis celaeno (kardinaledoj). Du ronĝulaj specioj el la familio de Cricetidae, Peromyscus ochraventer kaj Neotoma angustapalata, estas ankaŭ endemiaj. La jaguaro (Panthera onca), la oceloto (Leopardus pardalis), la jaguarundio (Herpailurus yaguarondi) kaj la blankanaza koatio (Nasua narica) estas iuj unikaj sed loke aŭ vaste endanĝerigataj mamulaj specioj de tiu ekoregiono.
Konservado kaj minacoj
[redakti | redakti fonton]La arbaroj estis forte ŝanĝataj kaŭze de homo agado, tiel ke restas nur kelkaj enklavojn de praarbaro. La arbaroj estis maldensigataj por arbarekspluatado, agrikulturo kaj paŝtado, kaj la maĵorio de la origina arbaro estas anstataŭita de arbedaro aŭ sekundara arbaro.
La biosfera rezervejo El Cielo en suda Tamaŭlipaso estas la sola protektata areo en la ekoregiono.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono NT0176 : Verakrucaj humidaj arbaroj (WWF)
- angle Verakrucaj humidaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Verakrucaj humidaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Verakrucaj humidaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Verakrucaj humidaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2014-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono NT0176 : tajpu Veracruz moist forests Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine