Saltu al enhavo

Universitato de Lodzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Lodzo
universitato
eldonejo de malfermita aliro Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 1945
Situo
Geografia situo 51° 46′ 19″ N, 19° 28′ 26″ O (mapo)51.772077519.4740065Koordinatoj: 51° 46′ 19″ N, 19° 28′ 26″ O (mapo)
lando Pollando
urbo Lodzo
Nombroj
nombro de studentoj 23 188 vd (stato: decembro 2023)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filiita al
vd
Universitato de Lodzo (Pollando)
Universitato de Lodzo (Pollando)
DEC
Map
Universitato de Lodzo
vdr

La Universitato de Lodzo (pole Uniwersytet Łódzki) estas unu el plej grandaj altlernejoj en Pollando. Ĝi troviĝas en Lodzo kaj estis fondita en 1945.

Nuntempe en la Universitato en Lodzo studas ĉirkaŭ 23 000 studentoj kaj en ĝi laboras preskaŭ 4 000 lekciistoj.[1]

La Universitato de Lodzo estis fondita 24-an de majo 1945 kiel posteula instituto de la Scienca Instituto de Lodzo (1921–1928), kiu estis aktiva en la 1920-aj jaroj, la Universitato de Ekonomiaj kaj Sociaj Sciencoj (1924–1928) kaj fako de la “Libera Universitato” de Pollando (1928–1939).

En 1950 la medicinaj fakoj estis turnitaj en la sendependan "Medicinan Akademion de Lodzo", kiu en 2002 plu transformiĝis en "Medicinan Universitaton de Lodzo". La universitata biblioteko enhavas proksimume 2,8 milionojn da volumoj, igante ĝin unu el la plej grandaj en Pollando.

La universitato ankaŭ inkluzivas studentajn loĝejojn kun spaco por pli ol 4 200 studentoj. La dormejoj estas preskaŭ ekskluzive situantaj proksime de la centro en la tielnomita kampuso "Lumumbowo", nomita laŭ Patrice Lumumba. Studentoj ricevas 50% rabaton sur publikaj transportaj biletoj.

La universitato havas multajn internaciajn kunlaborajn programojn, precipe kun Germanio, Francio, Brazilo, la Popola Respubliko Ĉinio kaj Meksiko.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Bazaj faktoj el la koncerna pola versio de la artikolo, la ĉapitro pri la institucia historio el la germana versio, ambaŭ de la 12-a de oktobro 2024.