Universitato de Kioto
La universitato de Kioto (japane 京都大学, Kyōto Daigaku) estas inter la plej grandaj kaj plej prestiĝaj universitatoj de Japanio. La universitato havas tri kampusojn: Kampuso Joŝida en la kvartalo Sakjo de Kioto, Kampuso Uĝi en Uĝi kaj kampuso Katsura en la kvartalo Niŝikjo de Kioto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La universitato estis establita en 18-a de junio 1897 kiel Imperia Universitato de Kioto. Estis la dua universitato en Japanio, kies leĝa bazo estis la Imperia dekreto #209. En 1899 fakultatoj pri juro kaj pri medicino estis fonditaj. En decembro de la sama jaro, la universitata biblioteko kaj la universitata hospitalo malfermis siajn pordojn. En 1926 aldoniĝis instituto de kemiaj esploroj. En 1947 la universitato estis renomita Universitato de Kioto. Ekde 1949, preskaŭ ĉiujare novaj fakultatoj, esploraj stacioj kaj laboratorioj estis malfermitaj. En 1997, la universitata muzeo malfermiĝis.
Strukturo
[redakti | redakti fonton]En 2021 la universitato estis dividita en 10 fakultatoj:[1]
- integritaj homaj sciencoj
- lingvoj kaj literaturoj
- edukado
- juro
- ekonomiko
- natursciencoj
- medicino (kun la Universitato Hospitalo)
- farmaciaj sciencoj
- inĝenierado
- agrikulturo
Ekzistis 17 postdiplomaj altlernejoj, 13 esplorinstitutoj kaj 28 esplorcentroj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ paĝo pri aktualaj statistikaj informoj pri la universitato, vidita la 27-an de decembro 2016