Transilvaniaj saksoj
Transilvaniaj saksoj | |
---|---|
etno | |
germanoj de Rumanio | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La transilvaniaj saksoj estas germanlingva minoritato en Transilvanio (nun en Rumanio). En 1930 tie vivis ĉirkaŭ 300 000 saksoj, sed ekde 1970 kaj precipe post 1990 multaj foriris al Germanio, Aŭstrio, Kanado kaj Usono. Kune kun la landleroj kaj la banataj ŝvaboj konsistigas la germanlingvan malplimulton de Rumanio. Pri ili informas Transilvania muzeo (Gundelsheim).
La lingvo
[redakti | redakti fonton]Krom la norma germana lingvo, uzata en skribo kaj en oficialaĵoj, saksoj interparolas per sia dialekto, kiu estas parto de la mezfranka dialektaro. Kvankam la dialekto forte varias inter la vilaĝoj kaj la regionoj, ĝi restas bone interkomprenebla. En la diservoj la dialekto estas uzata nur en la prediko, plej ofte eĉ ne tie.
Oni supozas, ke la saksa dialekto devenis el la mozelfranka dialektaro, same kiel la luksemburga lingvo. Tial oni supozas, ke la saksaj koloniuloj devenis el la mozela-luksemburga regiono.
Pro la kunloĝado kun hungaroj kaj rumanoj kelkaj hungaraj kaj rumanaj vortoj estis akceptitaj en la saksan dialekton.
La "sep burgoj"
[redakti | redakti fonton]La germana nomo de Transilvanio, Siebenbürgen, laŭvorte signifas "sep burgoj" kaj rilatas al la sep fortikigitaj urboj de la regiono:
- Bistritz (Bistrița, Beszterce)
- Hermannstadt (Sibiu, Nagyszeben)
- Klausenburg (Cluj-Napoca, Kolozsvár)
- Kronstadt (Brașov, Brassó)
- Mediasch (Mediaș, Medgyes)
- Mühlbach (Sebeș, Szászsebes)
- Schässburg (Sighișoara, Segesvár)
Ĉar vilaĝoj ne havis la rajton konstrui fortikaĵon aŭ muregon, ili protektis sin fortikigante siajn preĝejojn, kiuj okaze de milito servis kiel rifuĝejoj. Tiel ekestis la multaj fortresopreĝejoj de la regiono.
Pro la Andrea Buleo (Andreanum, Goldener Freibrief) de Andreo la 2-a de 1224 la saksoj posedis gravajn privilegiojn sur sia teritorio.
Religio
[redakti | redakti fonton]Ekde la reformacio fare de la transilvania reformaciisto Johannes Honterus la saksoj estis evangeliaj. Ankaŭ tio distingis ilin de la rumana loĝantaro, kiu estas pliparte ortodoksa. Multaj eĉ malgrandaj vilaĝoj do havas du preĝejojn, evangelian kaj ortodoksan.
La transilvaniaj saksoj havas propran episkopejon, kies eklezio nomiĝas Evangelische Kirche A. B. in Rumänien (Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio). La episkopa sidejo estas Hermannstadt.
En la tempo, kiam Transilvanio apartenis al la habsburga regno, ĝi estis la nura parto de la lando, kie protestantismo estis permesata. Tial inter 1734 kaj 1756 oni devigis plurajn milojn da aŭstraj protestantoj formigri al Transilvanio. Malgraŭ la simila lingvo la tiel nomataj landleroj, precipe en malgrandaj vilaĝoj, tenis sin aparte de la saksoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Instituto pri germanaj kulturo kaj historio de Sudorienta Eŭropo
- Johann Sachs von Harteneck, urbestro kaj gvidanta grafo (ekzekutiĝo en 1703)
- La malsata anĝelo