Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj
Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Tyrrhenian-Adriatic sclerophyllous and mixed forests [+] | ||||
La tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de suda Italujo, Sicilio, Korsiko, Sardujo kaj Dalmataj Insuloj. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "mediteranea regiono".
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]La tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj ampleksas kvar ĉefajn arbarajn zonojn.
- Tirenaj miksaj kverkaroj estas superregataj de miksaj sklerofilaj ĉiamverdaj kverkoj : anzino (Quercus ilex), korkokverko (Quercus suber) kaj deciduaj specioj kiaj lanuga kverko (Quercus pubescens), orno (Fraxinus ornus) kaj Ostrya carpinifolia (betulacoj).
- Relikvaj mezvarmaj deciduaj tigfrukt-kverkaj (Quercus robur) duonarbaroj aperas en marbordaj malsekejoj en la Itala Duoninsulo kaj en Korsiko. Pinio (Pinus pinea) troviĝas en iuj marbordaj sablodunoj.
- La sudorientaj italaj maldensarbaroj, en Apulujo, enhavas la orient-mediteraneajn endemiajn kverkospeciojn Quercus trojana kaj Quercus macrolepis, kune kun anzino kaj lanuga kverko. Halepa pino (Pinus halepensis) ankaŭ aperas.
- La Dalmataj Insuloj estas superregataj de halepo pino kaj anzino. Relikva kaj endemia pino ĉeestas, Pinus nigra dalmatica.
Maltaj Insuloj estas hejmaj al unu el du eŭropaj relikvaj populacioj de la nordafrika endemia konifero tetraklino.
La ekoreregiono subtenas altan proporcion de planta diverseco. Proksimume 10% de la totala flaŭro konstituas endemiismojn. Ekzemple, Sardujo gastigas 2 054 da plantospecioj, el kiuj 206 estas endemiaj; Dalmataj Insuloj gastigas 2 700 speciojn, el kiuj 179 estas endemiaj. La ekoregiono inkludas gravan nombron de relikvaj specioj inkluzive de Quercus macrolepis, Pinus dalmatica, Platanus orientalis, Alnus cordata, Tetraclinis articulata, Thymus capitatus, kaj Styrax officinalis.
Ankaŭ ĉeestas nombro de minacataj plantospecioj inkluditaj en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj kaj en la naciaj ruĝaj listoj de vaskulaj plantoj, Salvia fruticosa, S. brachypodon, Portenschlagiella ramosissima, Phyllitis sagitata, Ornithogalum visianicum, Orchis quadripunctata, Iris adriatica, Geranium dalmaticum, Euphorbia rigida, kaj Dianthus multinervis.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono gastigas signifan faŭnan diversecon, kvankam la nombro de endemiaj specioj ne altas. Du maloftaj kaj endemiaj herbovoruloj, muflono (Ovis aries musimon) kaj ruĝa cervo (Cervus elaphus corsicanus), ankoraŭ postrestas en la sardaj arbaroj.
La ekoregiono entenas altan diversecon de birdoj, inkluzive de nombro de endemiaj specioj, kiel sardan silvion, same kiel minacatajn rabobirdojn inkluzive de ansergrifo, kliffalko, balkanfalko, mallongkrura akcipitro, kaj nizaglo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono PA1222 : Tiranaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj (WWF)
- angle Tiranaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Tiranaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; numero 123 : Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj (WWF) Arkivigite je 2017-01-11 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Cifereca Mapo de Eŭropaj Ekologiaj Regionoj