Saltu al enhavo

Thomas Young

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Young
(1773-1829)
Brita kuracisto, egiptologo kaj fizikisto
Brita kuracisto, egiptologo kaj fizikisto
Persona informo
Thomas Young
Naskiĝo 13-a de Junio 1773
en Milverton, Somerset, Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Morto 10-a de Majo 1829
en Londono, Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Religio Kvakerismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko 48, Welbeck Street W1 vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Göttingen, Universitato de Edinburgo
Subskribo Thomas Young
Familio
Patro Thomas Young (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Sarah Davies (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Eliza Maxwell (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo Membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj de Svedio kaj de la Franca Akademio de Sciencoj
Laborkampo Fiziko, meĥaniko, lingvoscienco kaj materialscienco Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj du-fenda eksperimento ❦
modulo de Young vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas Young (* Milverton, Somersetshire, en la 13-a de Junio 1773Londono, en la 10-a de Majo 1829), estis angla kuracisto kaj fizikisto. Li faris notindajn kontribuojn en la kampoj de vidado, lumo, solida meĥaniko, lingvistiko, muzika harmonio kaj egiptologio. Young ankaŭ aktivis en la deĉifrado de la egiptaj hieroglifoj (speciale de la Rozeta Ŝtono) antaŭ ol Ĉampoliono eventuale ekspandis sian laboron. Li estis admirata de Herschel, Helmholtz, Maxwell kaj Einstein.

Elstara scienca verko

[redakti | redakti fonton]

Li estas plej konata por sia laboro en optiko. Li aŭtoris serion de studoj, kiuj helpis establi la teorion, ke lumo estas ondo, ne partiklo, kiel dezignis la neŭtona teorio. Lia eksperimento pri du fendoj en 1801 helpis surbazi la supozon sur la ondeca naturo de lumo (nun oni akceptas, ke lumo estas esence duobla). Alia lia kontribuo al fiziko estas la invento de la Modulo de Young.

Young ankaŭ estas konsiderata la patro de fiziologia optiko. En 1793 li klarigis, ke la okulo adaptiĝas al vidado de malsamaj distancoj ŝanĝante la kurbecon de la okula lenso. En 1801 li priskribis la fenomenon de astigmatismo. En siaj prelegoj li starigis la fundamenton por teorio laŭ kiu la okulo perceptas kolorojn per tri specoj de nervoj (nun nomataj "konusoj"), kiuj respondas al la tri primaraj koloroj. Young publikigis multe pli da artikoloj pri la medicino.

Alia studfako, en kiu li grave kontribuis, estas lingvistiko. Li estis el la unuaj, kiuj sukcese deĉifris egiptajn hieroglifojn, surbaze de la Rozeta Ŝtono. Tiu atingo gajnis al li rekonon kiel egiptologo. La ŝlosilo por deĉifri estis la rekono, ke plej multaj skribaj markoj reprezentis silabojn anstataŭ konceptojn. Li ankaŭ kreis la kolektivan esprimon "hindeŭropaj lingvoj", en 1813.

Li ankaŭ faris iujn kontribuojn al la studfako de muzika harmonio.