Teplička nad Váhom
Teplička nad Váhom | |
hungare: Vágtapolca | |
municipo | |
Preĝejo de sankta Marteno en Teplička nad Váhom
| |
|
|
Oficiala nomo: Teplička nad Váhom | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Žilina |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Horné Považie |
Rivero | Váh |
Situo | Teplička nad Váhom |
- alteco | 340 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 13′ 28″ N 18° 47′ 46″ O / 49.22444 °N, 18.79611 °O (mapo) |
Areo | 10,8798 km² (1 087,98 ha) |
Loĝantaro | 3 801 (31.12.2011) |
Denseco | 349,36 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1267 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 013 01 |
Telefona antaŭkodo | +421-41 |
Aŭtokodoj | ZA |
NUTS | 518034 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Teplička nad Váhom | |
Retpaĝo: www.teplickanadvahom.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Teplička nad Váhom (hungare Vágtapolca) estas granda vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Teplička nad Váhom situas laŭ dekstra bordo de Váh, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Vrútky-Žilina. La lasta urbo troviĝas je 3 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1267 en formo "Toplucha". En 1598 oni komputis tie 55 domojn, en 1720 12 familiojn pagantaj impostojn 2 muelejojn. En 1737 ĝi rajtis aranĝi semajnajn bazaradojn (=kvazaŭ kampurbo). En 1767 teksaĵa uzino ekfunkciis. En 1784 728 loĝantoj (141 familioj) loĝis en 111 domoj, en 1828 873 loĝantoj en 103 domoj. En 1858 tertremo okazis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Teplicska, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. Longe termala fonto estis ĉe la vilaĝo, poste ĝi malaperis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Vágtapolca 1084 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Žilina, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1925 oni komencis produkti vitron. Inter 1980-1991 la municipo funkciis en Žilina.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika renesanca preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco de 1589, en 1750 ĝi barokiĝis, en 1928 pligrandiĝis, interne estas tombo, kiu estas pilgrimloko, en 2009 iu bruligis la tombon, poste la restaĵoj solene estis metitaj en vitra ujo
- malfrurenesanca kastelo (kun 4 turoj) el la 16-a jarcento, baldaŭe dufoje pligrandigita
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|