Tajuña
Tajuña | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 254 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Hispanio |
Regionoj | Provinco Gvadalaĥaro |
La rivero Tajuña ([taĤUnja] de la latina Tagonius) estas rivero de la interno de Hispanio, estas la dua rivero de pleja longo en la baseno de la rivero Taĵo, post la Taĵo mem. Ĝi trafluas la provincojn Guadalajara kaj Madrido. Ĝi estas alfluanto maldekstre de la rivero Jarama kaj pro tio subalfluanto de la rivero Taĵo. Ĝi elfluas ĉe Maranchón (Guadalajara), en la Fonto de la ĉaro ĉe la vilaĝo Clares. Estas rivero difinita kiel de paramoj, enkojnigita en profundaj valoj de kalkoŝtonoj de la Mioceno, karakterizitaj de argilo kaj kalkoŝtonoj dolomitaj.
Ĝi havas ununuran akvorezervejon: La Tajera, 409 ha, kiu inundis la valojn de Torrecuadrada de los Valles kaj El Sotillo, ĉe Cifuentes. Ĝi pasas ĉe Ciruelos del Pinar; Luzón; Anguita; Luzaga; Cortes de Tajuña; Abánades; Brihuega; Armuña de Tajuña; Aranzueque kaj Loranca de Tajuña. Ĝi eniras en Madrido tra Pezuela de las Torres kaj elfluas en la riveron Jarama ĉe Titulcia (Madrido).
Kuriozaĵoj
[redakti | redakti fonton]Laŭlonge de ĝia fluado ĝi nomigis kelkajn setlejojn, en la du provincoj trapasataj:
- Provinco Gvadalaĥaro
- Armuña de Tajuña.
- Cortes de Tajuña.
- Loranca de Tajuña.
- Masegoso de Tajuña.
- Valfermoso de Tajuña antikva Valfermoso de las Sogas.
- Regiono Madrido
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La Guerra Civil en el valle del Jarama y el Tajuña.
- Mancomunidad de Aguas del Río Tajuña (Pueblos) Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine.
- Embalse de La Tajera (situación hídrica).
- Lista de LIC en la región biogeográfica mediterránea.[rompita ligilo] Archivo en pdf.
- Sistema Automático de Información de la Cuenca del Tajo (La Tajera) Arkivigite je 2007-10-08 per la retarkivo Wayback Machine.