Saltu al enhavo

Suspilne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suspilne
bildo
publika elsendanto
Ĝeneralaj informoj
Ricevo Dissende
Landoj  Ukrainio
Komenciĝo de elsendoj 1-a de februaro 1939
Programa tipo Diversa
Posedata de Kabineto de Ministroj de Ukrainio vd
Lingvo ukraina lingvo vd
Retpaĝaro Oficiala retejo
vdr

La nacia publika teleradiokompanio de Ukrainio (ukraine Національна суспільна телерадіокомпанія України, prononcata [nacioNALna susPILna teleradiokomPAnija ukraIni], en senco de "nacia publika televidaj kaj radiofonia kompanio de Ukrainio"), mallongitata al la adjektiva koncizigo Суспільне (do Suspilne, la adjektivo povas signifi "publika" kaj "socia") estas la publika televida stacio de Ukrainio. Kiel tia la nomo estis registrita la 19-an de januaro 2017. En ĝia renovigita formo la firmao disponigas enhavon por siaj tri televidaj kaj pliaj radio-kanaloj.

De 1995 ĝis ĝia nuna nomo la televida parto de la nuna kompanio estis nomita la Nacia Televida Kompanio de Ukrainio (NTU; Національна Телекомпанія України, Nacionalna Telekompanija Ukraini). Ukraina Radio estis la radiofonia antaŭulo kaj memstara firmao ĝis ĝi estis unuigita kun NTU por esti la unua publikelsenda firmao de Ukrainio la 8-an de aprilo 2015.

Radioelsendoj en Ukrainio, tiutempe parto de Sovetunio, komenciĝis en Ĥarkivo en 1924, kaj tutlanda radioreto estis iniciatita en 1928.[1] La 20-an de januaro 1965, la nomo "Ukrainia «Українське телебачення» (УТ la unua tutlanda ukraina televidkanalo «Українське телебачення» aŭ УТ (prononco [ukraINske telebaĈENja], 'Ukraina Televido' aŭ UT) estis establita.[2]

La kompanio oficiale ricevis koncizan nomon Suspilne la 5-an de decembro 2019, kaj la nova marka identeco estis prezentita la 23-an de majo 2022, kiam jam ardis la rusia agresado en Ukrainio: la ĉefa grafika identigilo de la novaj emblemoj estas helblua duondisko kies formo memorigas la unuan cirilan literon de la nomo "Суспільне" (Suspilne), do "С".

Ekde 1993 la stacio estas membro de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido. Fariĝante aktiva membro de la Eŭropa Dissenda Unio, Ukrainio akiris la rajton partopreni en la Eŭrovido-Kantokonkurso, kiu dum 68 jaroj jam fariĝis plej ŝatata evento por la eŭropanoj, kaj ankaŭ en la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso por kantistoj de 9 ĝis 16 jaroj, kiu okazas ekde 21 jaroj.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. En la unuaj jaroj de Sovetunio Ĥarkivo estis la ĉefurbo de la Ukraina SSR, de decembro 1919 ĝis januaro 1934, post tio la ĉefurbo translokiĝis al Kievo.
  2. Ukrainio estis parto de Sovetunio de 1920 ĝis ĝi deklaris sian sendependecon la 24-an de aŭgusto 1991.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Perŝij, Перший - "la unua" (...televida kanalo de Supilne)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]