Suran (rivero)
Suran | |
---|---|
"Thiole" unua vadejo, en Simandre-sur-Suran
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Franĉ-Konteo kaj Aŭvernjo-Rodano-Alpoj, Francio |
Longeco | 74 km |
Akvokolekta areo | 357 km² |
Averaĝa trafluo | 6,71 m³/s ĉe Pont-d'Ain |
Fluo | |
Fonto | Loisia (Jura (Franĉ-Konteo)) |
- Alteco super marnivelo | 395 m |
- Koordinatoj | 46° 29′ 21″ N, 5° 27′ 45″ O (mapo)46.4891675.4625 |
Enfluejo | Ain (rivero) |
- Loko | Varambon |
- Alteco | 243 m |
- Koordinatoj | 46° 2′ 30″ N, 5° 19′ 7″ O (mapo)46.0416675.318611 |
Altecodiferenco | 152 m |
Geografio | |
Landoj | Francio |
Regionoj | Burgonjo-Franĉkonteo, Aŭvernjo-Rodano-Alpoj |
Trairataj urboj | Pont-d'Ain |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Doye, Durlet, Bourney |
- Maldekstraj | Noëltant, Ponson |
Suran estas rivero de Francio, en regiono Burgonjo-Franĉkonteo, kiu fontas en Ĵuraso ĉe la komunumo de Loisia en la franca Ĵuraso (departemento Jura).
Ĝi fluas en departemento Ĵuraso kaj Ain do en du regionoj Burgonjo-Franĉkonteo kaj Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Ĝi estas dekstra alfluanto al Ain (rivero).
Rivernomo
[redakti | redakti fonton]La nomo de la rivero estas aliskribita : Surand
Fluvojo
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]La rivero Suran fontas je la alteco de 395m en la vilaĝeto Loisia, en la franca Ĵuraso (departemento Jura), precize inter la lokoj "Les Combes Bœuf" kaj "les Pièces Pertan".
Vojo
[redakti | redakti fonton]la rivero Suran longas 74 km. Ĝi de la komenco rekte suden iras.
Kunfluejo
[redakti | redakti fonton]La rivero kunfluas en Ain ĉe la komunumo Varambon apud Pont-d'Ain.
En la valo onidiras : " ĉe Varambon, Suran perdas sian nomon".
Komunumoj trafluataj de la rivero
[redakti | redakti fonton]Suran trafluas de almonto ĝis alvalo
en Jura : Loisia, Graye-et-Charnay, Gigny, Louvenne, Saint-Julien, Villechantria, Broissia, Montfleur
en Ain : Germagnat, Chavannes-sur-Suran, Simandre-sur-Suran, Villereversure, Bohas-Meyriat-Rignat, Neuville-sur-Ain, Saint-Martin-du-Mont, Druillat, Pont-d'Ain, Varambon.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Vadejo de Thiole ĉe Simandre-sur-Suran
-
Vadejo de Banchin ĉe Simandre-sur-Suran
-
3a vadejo ĉe Simandre-sur-Suran
-
Suran ĉe Broissia (Jura)
Kolekto-areo
[redakti | redakti fonton]Suran trafluas tri hidrologiaj zonoj (registritaj kiel: V280, V281, V282). La kolekto-areo estas 357 km2. Tiu baseno enhavas je 51,88 % "arbaroj kaj preskaŭ naturaj medioj", je 46,26 % de «terkultivaj grundoj», je 1,68 % de «konstruitaj surfacoj», kaj je 0,20 % de «akvaj medioj» (inkluzive 0,09 % de «malsekejoj»)
Akvoscienco (hidrologio)
[redakti | redakti fonton]Suran estas sufiĉe abunda rivero, kiel ĉiuj akvofluoj devenantaj de la suda parto de la Ĵuraso-montoj. Ĝia hidrologiaj fluktuadoj ŝanĝiĝas pro pluvoj. Tio signifas ke riveraltiĝoj okazas vintre kaj ke la akvo-kvantoj estas malgrandaj dum somero. Kaj ĉefe oni rimarkas grandajn malsamaj akvo-kvantojn laŭ la jaroj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Tiu artikolo estas plejparte traduko de la artikolo en la franca lingvo.