Saltu al enhavo

Sudĉina maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudĉina maro
maro [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj12° 0′ 0″ N, 113° 0′ 0″ O (mapo)12113Koordinatoj: 12° 0′ 0″ N, 113° 0′ 0″ O (mapo)
Akvokolektejo3 500 000 km² (350 000 000 ha) [+]
Areo3 500 000 km² (350 000 000 ha) [+]

Sudĉina maro (Sudĉina maro)
Sudĉina maro (Sudĉina maro)
DEC

Sudĉina maro (Pacifika oceano)
Sudĉina maro (Pacifika oceano)
DEC
Map
Sudĉina maro
Vikimedia Komunejo:  South China Sea [+]
vdr

La Sudĉina maro (ĉine 南中国海, pinjine: Nán Zhōngguó Hǎi, "Suda Ĉina maro") estas parto de la Ĉina maro, la plej okcidenta parto de la Pacifika Oceano. Al ĝi apartenas la Golfo de Tajlando kaj la Vjetnama golfo.

La maro situas inter Ĉina Popola Respubliko (norde), la duoninsulo de Vjetnamio (okcidente), la duoninsulo de Malajzio (sudokcidente) kaj la insuloj Tajvano (nordoriente), Luzono kaj Palavano (oriente, en nordokcidento de Filipinoj) kaj Borneo (sude). Marbordojn al la Sudĉina maro havas la ŝtatoj Ĉina Popola Respubliko, Tajvano (Respubliko Ĉinio), Filipinoj, Malajzio, Brunejo, Indonezio kaj Vjetnamio. La maro komunikas kun la Orientĉina maro tra la Tajvana Markolo, kun la Filipina maro tra la Luzona Markolo, kun la Sulua maro tra la markoloj kiuj estas ĉirkaŭ Palavano, kun la Java maro tra la markoloj Karimata kaj Bangka kaj rekte kun la Golfo de Tajlando.

Pluaj insuloj estas interalie Hajnano, la Natuna-insuloj, la Anabas-insuloj, la Spratly-insuloj kaj la Paracel-insuloj. Pri la lastaj du insularoj konkurencas pluraj regionaj ŝtatoj. Kialo por tiu konkurenco estas la strategia signifo de la maro kiel trafika vojo de ŝipa komerco. Ĉirkaŭ 3.4 mil bilionoj da usonaj dolaroj el la 16 mil bilionoj da doalroj de la tutmonda martransporto pasis tra la Sudĉina Maro en 2016. Oni trovis rezervejojn de nafto kaj de natura gaso en la areo. La Okcidenta Centra Pacifiko enhavis 14% de la tutmonda komerca fiŝkaptado en 2010.

Ĉirkaŭkalkulita areo estas de 2.975.000 km² kaj la plej granda profundo de 5016 m.

La Sudĉina maro.

La maro havas diversajn nomojn.

  • Ĉine: 南海 aŭ 南中国(國)海 Nán (Zhōngguó) Hǎi, "Suda (Ĉina) maro".
  • Vjetname: Biển Đông, "Orienta maro".
  • Tagaloge: Dagat Luzon, "Maro de Luzono", aŭ Dagat Kanlurang Pilipinas, "Okcidenta Filipina maro".
  • Indonezie: Laut Tiongkok SelatanLaut China Selatan
  • Malaje: Laut CampaLaut China Selatan

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

South China Sea (Sudĉina maro) estas ĉefa termino uzata en angla por la maro, kaj la nomoj en plimulto da eŭropaj lingvoj estas samsignifaj. Tiu nomo estas rezulto de frua eŭropa intereso en la maro kiel vojo el Eŭropo kaj Suda Azioal la komercaj oportunoj de Ĉinio inter aliaj. Jam en la 16-a jarcento, portugalaj maristoj nomis ĝin Ĉina Maro (Mare da China); sed postaj necesoj diferencigi ĝin el najbaraj akvovojoj kondukis al alinomado kiel Sudĉina Maro.[1] La Internacia Hidrografia Organizo referencas la maron kiel "South China Sea (Nan Hai)" (Sudĉina Maro (Nan Hai)).[2]

La I ĵoŭ ŝu, kiu estis kroniko de la dinastio Okcidenta Ĵoŭ (1046–771 a.n.e.), havigis la unuan ĉinlingvan nomon por la Sudĉina Maro kiel Nanfang Hai (ĉine 南方海, piĝine Nánfāng Hǎi, signife Suda Maro), postulante, ke barbaruloj el tiu maro pagis impostojn de akcipitrobekaj martestudoj al la Ĵoŭ-regantoj.[3] Ankaŭ la Poeziklasikaĵo, nome Zuo Ĵuan, kaj la klasikaĵo Guoĝu de la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno (771–476 a.n.e.) referencis la maron, sed laŭ la nomo Nan Hai (ĉine 南海, piĝine Nán Hǎi, signife Suda Maro) reference al la ekspedicioj de la ŝtato Ĉu tien.[3] Nan Hai, nome Suda Maro, estis unu el la Kvar Maroj de la ĉina literaturo. Estas tri aliaj maroj, po unu por ĉiuj el la kvar kompasdirektoj.[4] Dum la dinastio Orienta Han (23–220 n.e.), la regantoj de Ĉinio nomis la maron Ĵang Hai (ĉine 漲海, piĝine Zhǎng Hǎi, signife etenda maro).[3] La nomo Fei Hai (ĉine 沸海, piĝine Fèi Hǎi, bolanta maro) populariĝis dum la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj. La uzado de la nuntempaj ĉinaj nomoj, Nan Hai (Suda Maro), laŭgrade disvastiĝis dum la Dinastio Ĉing.[5]

En Sudorienta Azio ĝi estis iam nomita la Ĉampa MaroMaro de Ĉam, laŭ la mara regno Ĉampa (nuntempa Centra Vjetnamio), kiu floris tie antaŭ la 16-a jarcento.[6] La plimulto de la maro restis sub japana navigkontrolado dum la Dua Mondmilito sekve de la milita konkero de multaj ĉirkaŭaj sudorientaziaj teritorioj en 1941. Japanio nomis la maron Minami Ŝina Kai "Sudĉina Maro". Tion oni skribis 南支那海 ĝis 2004, kiam la Japana Ministerio por Eksterlandaj Aferoj kaj aliaj koncernaj departementoj ŝanĝis la literumadon al 南シナ海, kio iĝis la norma uzado en Japanio, evitante insultiĝan vorton Ŝina.

En Ĉinio, ĝi estas nomita la Suda Maro, (ĉine 南海, piĝine Nánhǎi), kaj en Vietnamio la Orienta Maro, Biển Đông.[7][8][9] En Malajzio, Indonezio kaj Filipinoj, ĝi estis dumlonge nomita la Sudĉina Maro (en tagaloga lingvo Dagat Timog Tsina, en malaja lingvo Laut China Selatan), kaj la parto ene de Filipinaj teritoriaj akvoj ofte estas nomita la "Luzona Maro", Dagat Luzon, fare de Filipinoj.[10]

Tamen, post la eksplodo de la dispuro por la Spratli-insularo en 2011, kelkaj agentejoj de la Filipina registaro ekuzis la nomon "Okcidenta Filipina Maro". Proparolanto de PAGASA (Filipina Agentejo por Atmosferaj, Geofizikaj kaj Astronomiaj Servoj) diris, ke la maro oriente de Filipinoj plue estu nomita Filipina maro.[11] En Septembro 2012, la filipina Prezidento Benigno Aquino III subskribis la Administrative Order No. 29, ordonantan ke ĉiuj registaraj agentejoj uzu la nomon West Philippine Sea (Okcidenta Filipina Maro, aŭ Okcidentfilipina Maro) por referenci al la partoj de la Sudĉina Maro ene de la ekonomia ekskluda zono de Filipinoj, inkludante la Luzonan Maron kaj la ĉirkaŭajn akvojn, ene kaj apude al la Kalajana Insularo kaj al al la atolo Buhanginan ng Panatag (Bajo de Masinloc), kaj taskis la Nacian Servon por Mapado kaj Resursoj uzi tiun nomon en oficialaj mapoj.[12][13]

En Julio 2017, por plifortigi sian suverenecon, Indonezio renomis la nordajn partojn de sia ekonomia ekskluda zono en la Sudĉina Maro kiel la Norda Natuna Maro, kiu estas norde de la Indoneziaj Natuna Insularo, borde al la sudo de la ekonomia ekskluda zono de Vjetnamio, korespondanta al la suda pinto de la Sudĉina Maro.[14] La Natuna Mato estus sude de la Natuna Insulo ene de la Indoneziaj teritoriaj akvoj.[15] Tiukadre, Indonezio nomis du marojn kiuj vere estas partoj de la Sudĉina Maro; nome la Natuna Maro inter la Natuna Insularo kaj la Gubernio Lingga kaj la Tambela Arkipelago, kaj la Nordnatuna Maro inter la Natuna Insularo kaj la Kabo Cà Mau en la suda pinto de la Delto de la Mekonga Rivero en Vjetnamio. Ne estis interkonsento inter Ĉinio kaj Indonezio pri kio estis nomita la disputo por la Natunaj akvoj, en kiu Ĉinio restis neklariginta pri kiu estas la suda limo de ĝia interesa areo.[16]

Hidrografio

[redakti | redakti fonton]
Reliefa mapo.

Ŝtatoj kaj teritorioj havantaj bordojn al la maro (laŭ horloĝordo el la nordo) estas jenaj: Popola Respubliko Ĉinio, Respubliko Ĉinio (Tajvano), Filipinoj, Malajzio, Brunejo, Indonezio kaj Vjetnamio. Gravaj riveroj kiuj fluas en la Sudĉinan Maron estas la riveroj Perlo, Min kaj Jiulong (Fuĝjano), la Ruĝa, Mekongo, Menam, Raĝango, Baram, Kapuas, Batang Hari, Musi, Kampar, Indragiri, Pahang, Agno, Pampanga kaj Pasig.

La IHO en sia Limits of Oceans and Seas, tria eldono (1953), difinas la limojn de Sudĉina Maro jene:[2]

Sude. La orientaj kaj sudaj limoj de la Singapura kaj Malaka Markoloj [Linio kiu konektas Tanjong Datok, la sudorientan pinton de Johore (1° 22′ N 104° 17′ O / 1.367 °N, 104.283 °O / 1.367; 104.283 (mapo)) tra Horsburgh Rifo ĝis Pulo Koko, la nordorienta pinto de insulo Bintan (1° 13.5′ N 104° 35′ O / 1.2250 °N, 104.583 °O / 1.2250; 104.583 (mapo)). La nordorienta marbordo de Sumatro] tiom for okcidenten kiel ĉe Tanjong Kedabu (1° 06′ N 102° 58′ O / 1.100 °N, 102.967 °O / 1.100; 102.967 (mapo)) laŭ la orienta marbordo de Sumatro ĝis Lucipara Pinto (3° 14′ S 106° 05′ O / 3.233 °S, 106.083 °O / -3.233; 106.083 (mapo)) kaj de tie ĝis Tanjong Nanka, sudokcidenta pinto de insulo Banka (kie ĝi transiras kiel Java maro), tra tiu insulo kaj ĝis Tanjong Berikat orienta pinto (2° 34′ S 106° 51′ O / 2.567 °S, 106.850 °O / -2.567; 106.850 (mapo)), ĝis Tanjong Djemang (2° 36′ S 107° 37′ O / 2.600 °S, 107.617 °O / -2.600; 107.617 (mapo)) en Billiton, laŭlonge de la norda marbordo de tiu insulo ĝis Tanjong Boeroeng Mandi (2° 46′ S 108° 16′ O / 2.767 °S, 108.267 °O / -2.767; 108.267 (mapo)) kaj de tie linio al Tanjong Sambar (3° 00′ S 110° 19′ O / 3.000 °S, 110.317 °O / -3.000; 110.317 (mapo)) sudokcidenta pinto de Borneo.

Oriente. El Tanjong Sambar tra la okcidenta marbordo de Borneo ĝis Tanjong Sampanmangio, la norda pinto, de tie linio al okcidentaj pintoj de la insulo Balabak kaj la rifoj Sekam, en la okcidenta pinto de la insulo Bankalan kaj ĝis Kabo Buliluĝan, sudokcidenta pinto de Palavano, tra tiu insulo ĝis Cabuli Pinto, norda pinto tie, kaj de tie ĝis la nordokcidenta pinto de la insulo Busuanga kaj ĝis Kabo Kalavite en la insulo Mindoro, ĝis la nordokcidenta pinto de la insulo Lubango kaj ĝis Pinto Fuego (14°08'N) en Luzono, tra tiu insulo ĝis Kabo Engaño (Luzono), nordorienta pinto de Luzono, laŭlonge de linio kiu konektas tiun kabon kun la orienta pinto de la insulo Balintango (20°N) kaj ĝis la orienta pinto de la insulo Mavudis, Mavulis aŭ Y'Ami (21°05'N) kaj de tie ĝis Garan Bi, suda pinto de Tajvano (Formosa), tra tiu insulo ĝis Santjo (25°N) ĝia nordorienta pinto.

Norde. El Fuki Kaku, norda pinto de Formosa ĝis Kiuŝan Tao (insulo Turnabout) en la suda pinto de la insulo Pingtan aŭ Haitan Tao (25°25'N) kaj de tie okcidenten al la paralelo 25°24' Norda ĝis la marbordoj de Fukien.

Okcidente. Kontinente, la suda limo de la Golfo de Tajlando kaj la orienta marbordo de la Malaja Duoninsulo.

Tamen, en reviziita skiza eldono de Limits of Oceans and Seas, kvara eldono (1986), la Internacia Hidrografia Organizo agnoskis la Natunan Maron. Tiel la suda limo de la Sudĉina Maro estus reviziita el la insuloj Bangka Belitung ĝis la Natuna Insularo.[17]

Sunsubiro en Sudĉina Maro ĉe vilaĝo Mũi Né en la sudorienta marbordo de Vjetnamio.

La maro kuŝas sur dronita kontinenta ŝildo; dum la lastaj glaciepokoj la tutmonda marnivelo estis centojn da metroj pli malalta, kaj Borneo estis parto de la Azia kontinenta tero.

La Sudĉina Maro malfermiĝis antaŭ ĉirkaŭ 45 milionoj da jaroj kiam la "Danĝera Grundo" foriĝis de suda Ĉinio. Etendaĵo kulminis per marfundo disvastiĝanta antaŭ proksimume 30 milionoj da jaroj, procezo kiu disvastiĝis en la sudokcidento rezultigante la V-forman basenon kiun oni vidas hodiaŭ. Etendo ĉesis antaŭ proksimume 17 milionoj da jaroj.[18]

Studoj daŭris pri la rolo de tektona eltrudado en formado de la baseno. Paul Tapponnier kaj kolegoj argumentis, ke kiam Barato koliziis kun Azio, ĝi puŝis Hindoĉinion en la sudorienton. La relativa tondo inter Hindoĉinio kaj Ĉinio malfermigis la Sudĉinan Maron.[19] Tiu vido estas kontestita fare de geologoj kiuj ne konsideras, ke Hindoĉinio estis moviĝinta longen relative al kontinenta Azio. Maraj geofizikaj studoj en la Tonkina Golfo fare de Peter Clift montris, ke la Ruĝrivera Faŭlto estis aktiva kaj kaŭzis basenan formadon antaŭ almenaŭ 37 milionoj da jaroj en la nordokcidento de la Sudĉina Maro, kongrue kun eltrudado rolanta en la formado de la maro. Ekde ties malfermo, la Sudĉina Maro estas la deponejo de grandaj sedimentaj volumoj liveritaj de la Ruĝa Rivero kaj de la Perlo-Rivero. Pluraj el tiuj deltoj estas riĉaj je nafto kaj gasaj kuŝejoj.

Insuloj kaj aliaj geografiaj elementoj

[redakti | redakti fonton]
La Spratli-insularo.

La Sudĉina Maro enhavas pli ol 250 malgrandajn insulojn, atolojn, sablejojn kaj rifojn, el kiuj la plej granda parto havas neniujn indiĝenajn homojn, multaj el kiuj estas nature sub akvo ĉe alta tajdo, kaj kelkaj el kiuj estas permanente subakvigitaj. Jenaj naciaj nomoj estas de landoj postulantaj la teritorian rajton:

  • Spratli-insularo aŭ Spratly – ĉine 南沙群岛, Nánshā qúndǎo, “Insularo de Sudaj Sabloj”; vjetname Quần Đảo Trường Sa, “Insularo de Longaj Sabloj”; malaje Kepulauan Spratly, “Insularo Spratly”; tagaloge Kapuluan ng Kalayaan, “Insularo Kalayaan”.
  • Insularo Macclesfield - ĉine 中沙群岛, Zhōngshā qúndǎo, “Insularo de Centraj Sabloj”.
  • Insularo Paracel - ĉine 西沙群岛, Xīshā qúndǎo, “Insularo de Okcidentaj Sabloj”; vjetname Quần đảo Hoàng Sa, “Insularo de Flavaj Sabloj”.
  • Insularo Pratas - ĉine 东沙群岛, Dōngshā qúndǎo, “Insularo de Orientaj Sabloj”.
  • Sablejo Scarborough, konata anakŭ kiel Panakot, kaj "Bajo de Masinloc".
Disaj insuloj en la Sudĉina Maro.

La Spratli Insuloj disvastiĝas sur 810 ĝis 900 km de areo kovranta proksimume 175 identigitajn insulaĵojn, la plej granda el kiuj estas Taiping (Itu Aba) je iom pli ol 1.3 kilometroj longa kaj kun ĝia plej alta alteco je 3.8 metroj.

La plej granda eksterordinara trajto en la areo de la Spratli Insuloj estas 100 kilometrojn larĝa submara monto nomita Reed Tablemount, ankaŭ konata kiel Reed Bank kaj Recto Bank, inter aliaj nomoj, en la nordoriento de la grupo, apartigita de Palavano de Filipinoj pere de la Palavana Tranĉeo. Nuntempe tute subakvigita, kun profundo de 20 metroj, ĝi estis insulo ĝis ĝi estis kovrita antaŭ proksimume 7 000 jaroj per pliiĝanta marnivelo post la lasta glaciepoko. Kun areo de 8 866 kvadrataj kilometroj, ĝi estas unu el la plej grandaj submaraj atolaj strukturoj en la mondo.

Komercaj vojoj

[redakti | redakti fonton]
Milionoj de bareloj de nafto estas komercata tra la Sudĉina Maro ĉiutage.

La Sudĉina Maro historie estis grava komerca vojo inter nordorienta Azio, Ĉinio, sudorienta Azio, kaj al Hindio kaj la okcidento.[20][21][22][23] La nombro da vrakoj de komercaj ŝipoj, kiuj kuŝas sur la fundo de la oceano, atestas prosperan komercon de jarcentoj. Naŭ historiaj komercŝipoj portantaj ceramikaĵojn devenantajn de la 10-a jarcento ĝis la 19-a jarcento estis elfositaj sub estreco de sveda inĝeniero Sten Sjöstrand.[24]

3 400 miliardoj da dolaroj de la 16 000 miliardoj da dolaroj de la tutmonda marŝipado trapasis Sudĉinan Maron en 2016.[25] La datumoj de 2019 montras, ke la maro subtenas komercon ekvivalentan al 5 elcentoj de tutmonda MEP.[26]

Naturaj resursoj

[redakti | redakti fonton]

En 2012-2013, la Usona Energy Information Administration (Energiinforma Servo) taksis kiel tre malmulte da petrolo kaj tergaso en pripostulitaj lokoj kiel ekzemple la Paracel kaj la Spratli Insuloj. La plej multaj el la pruvitaj aŭ verŝajnaj 11 miliardoj da bareloj da nafto kaj 190 duilionoj da kubaj piedoj da tergaso en la Sudĉina Maro ekzistas proksime de nekontestitaj marbordoj.[27][28]

En 2010, la Okcidenta Centra Pacifiko (ekskludante la plej nordajn atingojn de la Sudĉina Maro plej proksime al la ĉina marbordo de la PRĈ) konsistigis 14% de la totala mondkaptaĵo de komerca fiŝkaptado de 11,7 milionoj da tunoj. Ĉi tio estis pli malpli ol 4 milionoj da tunoj en 1970.[29]

Ĉinio anoncis en majo 2017 sukceson por minado de metanklatratoj, kiam ili eltiris metanon de hidratoj en la Sudĉina Maro, sed komerca adopto povas postuli jardekon aŭ pli.[30][31]

Gravaj urboj kaj havenurboj, enaj kaj apudaj

[redakti | redakti fonton]
Mapo de Singapuro kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Ĝi fermas la sudokcidentan pinton de la maro. En la mala parto (nordorienta) estas plej el la disputataj teritorioj.

El Singapuro kaj laŭ horloĝordo:

Teritoriaj disputoj

[redakti | redakti fonton]

La maro estas disputata inter Ĉinio, Vjetnamio, la Filipinoj kaj kelkaj aliaj landoj. Ĉinio aktive kreskigas sian ĉeeston, interalie konstruante en la maro gigantajn platformojn, uzeblajn por elminigado de nafto kaj priservado de militŝipoj. Aliaj landoj forte kontraŭas tion.

En 2014, okazis rekta konfrontiĝo de vjetnamaj kaj ĉinaj militŝipoj, kiam Ĉinio starigis la platformon Haijang Ŝijou 981 en disputataj akvoj. La incidenton sekvis kontraŭĉinaj pogromoj en Vjetnamio, kaŭzintaj evakuadon de proksimume 3000 etnaj ĉinoj el Vjetnamio, organizitan de la ĉina registaro.

En 2019 Vjetnamio postulis ke Ĉinio forlasu la benkon Vanguard, kie estas serĉata nafto. Spite al tio en septembro 2019 Ĉinio instalis anstataŭ ĝi novan platformon Haijang Ŝijou 982 kaj anoncis planojn serĉi nafton je la fundo ĝis 9000 metroj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Tønnesson, Stein. (2005) “Locating the South China Sea”, Locating Southeast Asia: Geographies of Knowledge and Politics of Space. Singapore University Press. ISBN 9971-69-288-0. “The European name 'South China Sea' ... is a relic of the time when European seafarers and mapmakers saw this sea mainly as an access route to China ... European ships came, in the early 16th century, from Hindustan (India) ... The Portuguese captains saw the sea as the approach to this land of China and called it Mare da China. Then, presumably, when they later needed to distinguish between several China seas, they differentiated between the 'South China Sea', ...”.
  2. 2,0 2,1 Limits of Oceans and Seas, 3rd edition. International Hydrographic Organization (1953). Arkivita el la originalo je 8a de Oktobro 2011. Alirita 28a de Decembro 2020 .
  3. 3,0 3,1 3,2 (2002) “China's Sovereignty over the South China Sea Islands: A Historical Perspective”, Chinese Journal of International Law 1 (1), p. 94–157. doi:10.1093/oxfordjournals.cjilaw.a000432. 
  4. Chang, Chun-shu. (2007) The Rise of the Chinese Empire: Nation, State, and Imperialism in Early China, ca. 1600 B.C. – A.D. 8. University of Michigan Press, p. [htt://archive.org/details/risechineseemr08chan/e/n302 263]–264. ISBN 978-0-472-11533-4.
  5. 華林甫 (Hua Linfu), 2006. 插圖本中國地名史話 (Bildigita historio de ĉinaj loknomoj). 齊鲁書社 (Qilu Publishing), paĝo 197. (ISBN 7533315464)
  6. . The Cham: Descendants of Ancient Rulers of South China Sea Watch Maritime Dispute From Sidelines – The ancestors of Vietnam's Cham people built one of the great empires of Southeast Asia. National Geographic (June 18, 2014). Arkivita el la originalo je 20a de Junio, 2014.
  7. VN and China pledge to maintain peace and stability in East Sea. Socialist Republic of Vietnam Government Web Portal.
  8. FM Spokesperson on FIR control over East Sea. Embassy of Vietnam in USA (11a de Marto, 2001).
  9. The Map of Vietnam. Socialist Republic of Vietnam Government Web Portal. Arkivita el la originalo je 2006-10-06.
  10. (2010) Seas and Waterways of the World: An Encyclopedia of History, Uses, and Issues. ABC-CLIO. ISBN 978-1-85109-711-1.
  11. Quismundo, Tarra, "South China Sea renamed in the Philippines", 2011-06-13. Arkivigite je 2018-10-03 per la retarkivo Wayback Machine
  12. Administrative Order No. 29, s. 2012. Official Gazette. Government of the Philippines (5a de Septembro, 2012). Arkivita el la originalo je 18a de Majo, 2018. Alirita 14a de Majo, 2018 .
  13. West Philippine Sea Limited To Exclusive Economic Zone Arkivigite je 2021-03-07 per la retarkivo Wayback Machine, 14a de Septembro, 2012, International Business Times
  14. Prashanth Parameswaran (17a de Julio 2017) Why Did Indonesia Just Rename Its Part of the South China Sea?. gazeto The Diplomat'.
  15. "Asserting sovereignty, Indonesia renames part of South China Sea", Reuters, 14a de Julio 2017.
  16. (2023) “Natuna Waters: Explaining a Flashpoint between Indonesia and China”, Indonesian Journal of International Law 20 (4), p. 531–562. doi:10.17304/ijil.vol20.4.1.  :{{{1}}}
  17. Limits of Ocean and Seas Special Publication 23 Draft 4th Edition. International Hydrographic Organization, p. 108–109 (1986). Arkivita el la originalo je 2018-04-30. Alirita 2017-07-17 .
  18. (2000) Lexicon of Geological Units of Viet Nam. Department of Geology and Mineral of Việt Nam.
  19. (2009) Rock Formations and Unusual Geologic Structures: Exploring the Earth's Surface. Infobase Publishing. ISBN 978-1-4381-0970-1.
  20. The Portuguese as the First Maritime Power. Alirita 7 May 2024 .
  21. Central Themes | Asia for Educators | Columbia University. Alirita 2024-05-07 .
  22. Beyond diplomacy. Japan and Vietnam during the 17th and 18th centuries | IIAS. Alirita 2024-05-07 .
  23. Japan and Vietnam -Archival Records on Our History-. Alirita 2024-05-07 .
  24. Shipwrecks Arkivigite je 2022-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
  25. How Much Trade Transits the South China Sea? (en-US) (2017-08-02).
  26. There are bigger shipping choke points than Suez (angle) (2024-01-15). Alirita 2024-05-07 .
  27. Contested areas of South China Sea likely have few conventional oil and gas resources – Today in Energy – U.S. Energy Information Administration (EIA). Arkivita el la originalo je 23a de Majo 2015. Alirita 23a de Majo 2015 .
  28. All those oil and gas deposits everyone wants in the South China Sea may not even be there (5a de Aprilo 2013). Arkivita el la originalo je 23a de Majo 2015. Alirita 23a de Majo 2015 .
  29. (2012) World review of fisheries and aquaculture. Rome: Food and Agriculture Organisation, p. 55–59.
  30. "China claims breakthrough in 'flammable ice'", BBC News, 19a de Majo 2017.
  31. China Taps Lode of 'Fire Ice' in South China Sea (29a de Januaro 2024).

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]