Stjepan Mesić
Stjepan Mesić | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Stjepan Mesić | |||||
Naskiĝo | 24-an de decembro 1929 (94-jaraĝa) en Orahovica | ||||
Lingvoj | kroata vd | ||||
Ŝtataneco | Kroatio (1992–) Socialisma federacia respubliko Jugoslavio (1934–1992) vd | ||||
Alma mater | Fakultato de Juro de la Universitato de Zagrebo vd | ||||
Partio | sen valoro Croatian Independent Democrats (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto politika komisaro advokato vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Stjepan "Stipe" MESIĆ (naskiĝis la 24-an de decembro 1934 en Orahovica, Jugoslavio) estas kroata politikisto. Li estis Prezidanto de la Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio (SFRY) de la 1-a de julio ĝis la 3-a de oktobro 1991 kaj Prezidanto de Kroatio de la 18-a de februaro 2000 ĝis la 18-a de februaro 2010. Li transprenis kiam la antaŭa prezidanto, Franjo Tuđman, mortis en decembro 1999.
Li estis membro de la Kroata Demokratia Unio (HDZ) de 1990 ĝis 1994, kaj estis, interalie, prezidanto de la parlamento de 1992 ĝis 1994. En 1994, li kaj pluraj aliaj membroj rompis kun la HDZ kaj fondis sian propran partion., la Sendependaj Demokratoj de Kroatio (HND). La kialo estis ke li forte malkonsentis kun, interalie, la politiko de la lando direkte al Bosnio kaj Hercegovino. Poste, pluraj da la membroj de HND aliĝis al la Kroata Popola Partio (HNS) [1][2][3][4].
Mesic ankaŭ estis prezidanto de Jugoslavio por mallonga periodo de 30 junio 1991 ĝis 6 decembro 1991. En totalo, Jugoslavio havis dek kvar prezidantojn inter la morto de Josip Broz Tito en 1980 kaj ĝia dissolvo en 1992.
Dum la UK 2001, li estis la Alta Protektanto de la kongreso [5].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Robert Bajruši (9 December 2003). "Stjepan Mesić i dalje najpopularniji političar" [Stjepan Mesić still the most popular politician]. Nacional (semanjaĵo) (in kroata). No. 421. Archived from the original on 17 July 2012. Retrieved 15 February 2019.
- ↑ Najpopularniji Mesić i HDZ, Vladi prosječno trojka. Arkivita el la originalo je 22a de Februaro 2005. Alirita 18 November 2007 .
- ↑ The page cannot be found. Arkivita el la originalo je 10a de Februaro 2012. Alirita 30a de Novembro 2007 .
- ↑ Dalmacija vjeruje HDZ-u i Mesiću. Slobodna Dalmacija (18 March 2007). Arkivita el la originalo je 18a de Marto 2007. Alirita 18a de Novembro 2007 .
- ↑ Gazetara Komuniko de UEA n-ro 76