Saltu al enhavo

Sovĥozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sovĥozo (ruse совхоз, советское хозяйство „soveta ekonomio”) estas agrikultura uzino en la iama Sovetunio, en ŝtata posedo. La ŝtata agriuzino estis organizita laŭ industriaj metodoj, i. a. sur la iamaj grandbienoj, konfiskitaj post la revolucio de 1917.

En la 1950-aj jaroj, oni transformis multajn kolĥozojn al sovĥozoj. La kampanjo por konkero de la novagroj (ekde 1953, ĉefe sur la stepoj de Kazaĥio) estis bazita je sovĥozoj.

La tuta areo de la sovĥozoj en 1973 superis tiujn de la kolĥozoj. Ekde 1990 komenciĝis la privatigo de la sovĥozoj, ne tre sukcesa. Plejparto de sovĥozoj ekzistas ĝis nun (ofte en novaj juraj formoj).