Sociala kredito
Sociala kredito estas ekonomika ideologio kaj socia movado, kiu aperis komence de la 1920-aj jaroj. Ĝi origine estis ekonomika teorio ellaborita de la skotlanda inĝeniero Clifford Hugh Douglas en 1918. La esprimo "sociala kredito" devenis de lia deziro, ke la ĉefa celo de la mona sistemo ("kredito") estu la plibonigo de homa socio ("sociala"). La teorio estis subtenita de pluraj eminentaj ekonomikistoj, inkluzive de la Nobel-premiito Maurice Allais.
Principe la sociala kredito zorgas tiele, ke ĉiuj civitanoj de iu lando havu inter siaj manoj la tutan monon, kiu estas bezonata por aĉeti la tutajn varojn produktatajn de ili.
Tri kunligitaj eroj faras la socialan krediton:
- mono kreata sen ŝuldo, nek interezo, per la nacia banko, laŭ la bezonoj de la produktado;
- ĉiumonata dividendo al ĉiu civitano, dungita aŭ ne, de la naskiĝtago ĝis la morto;
- repagita diskonto ĉe la detalkomerca prezaro, prezo-reguliga meĥanismo forprenanta spekulativajn profitojn en kazo de inflacio kaj repagi ilin al la loĝantaro en formo de subvenciitaj prezoj, se la tuta kosto de la disponeblaj varoj sur la merkato superas la disponeblan monon.
La sociala kredito tute ne bezonas naciigi la firmaojn, nek la bankojn: ĉiuj privataj aferoj senŝanĝe restas privataj.
Impostoj pri nemoveblaĵoj ne plu estas necesaj: la nacia banko pagas la konstruadon de stratoj, pontoj, hospitaloj, lernejoj, ktp... laŭ la kapableco de la nacia produktado en tiuj fakoj.
Samtempe inflacio kaj deflacio malaperas pro la mona ekvilibro daŭre garantiita de la repagita diskonto.
La senkondiĉa ĉiumonata dividendo forigas malriĉulecon: se la homo estas dungata kiel laboristo, li aldonas sian salajron al sia dividendo.
Ju pli la maŝinoj anstataŭas la homojn en la firmaoj, des pli la dividendo plialtiĝis por anstataŭi la perditan salajron.
Danke al la stabileco de la mono, la internacia komerco plifaciliĝas.
Oni kutime resumas ankaŭ la socialan krediton, kiel la kristanismo aplikata al la ekonomiko, aŭ kiel la ekonomika demokratio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]angle ĉe http://douglassocialcredit.com aŭ plurlingve ĉe http://www.michaeljournal.com