Sinoptiko
Per sinoptiko (el la greka syn (kune) kaj òpsis (okulo)) oni intencas kompendion (resumon) de verko kiu ebligas teni preskaŭ subokule, aŭ kompreni per ekrigardo, la plej gravajn ĝiajn erojn.
Laŭ la signifo de “prezentado tabelforme”, sinoptiko estas la termino uzata por la prezentado flank-ĉe-flanke de la Evangelioj de la apostolo kaj evangeliisto Mateo, evangeliisto Marko kaj evangeliisto Luko kiuj rakontas multajn evangeliajn eventojn vidatajn preskaŭ per unu komuna okulo: pro tio ilia Evangelioj estas dirataj ”Sinoptikaj”.
Inter la homoj de la spektaklo, aŭ similkazoj, sinoptiko sinonimas "minimuman resumon de la verko aŭ de la interesita ero ludota". [1]
Laŭ ĝenerala senco, sinoptiko aludas, kvankam kun signifoj variaj, al kolekto de tekstoj de specifa enhavo kaj por aparta celo. Ĉi-kaze sinoptiko alproksimiĝas al kuniĝo, amasiĝo de tekstoj.
Ĝi povas ankaŭ aludi al “sinoptikaj tabeloj” (greke συναξάριον = sinasarion) de la orienta kristana liturgio aŭ al la latinaj liturgiaj “capitularia”. ([2]
Antikvajn epokojn la vorto (vidu la grekan syn-òpsis) sinoptiko povis ankaŭ signifi “sin vidi kune” do popolkuniĝo, asembleo.