La nuntempa provinco ekestis kadre de la administra reformo de 1999 el la antaŭaj katovica, ĉenstoĥova kaj bielsko-biala vojevodioj. Nun en ĝi loĝas proksimume 4,7 milionoj da loĝantoj sur areo de 12 294 kvadrataj kilometroj, kaj sekve temas pri la plej dense loĝata provinco de la nuna Pollando. La minado de karbo en la 19-a jarcento en la tiutempe germaniaj urboj Kattowitz (Katowice) kaj Gleiwitz (Gliwice) kaŭzis fortan industriigon de la areo ĉirkaŭ tiuj urboj.