Sigeres
Sigeres | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05357 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 41 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 48′ N, 4° 56′ U (mapo)40.799444444444-4.9325Koordinatoj: 40° 48′ N, 4° 56′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 961 m [+] | ||
Areo | 13,7 km² (1 370 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Sigeres [siĤEres] estas municipo en la nordo-centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco.


Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,70 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 41 loĝantojn. Ĝi perdis 170 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 34 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Muñogrande, El Parral, Santo Tomé de Zabarcos, Grandes y San Martín kaj Brabos.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).