Segilakrigaj strigoj
segilakrigaj strigoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Funebra strigo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Areloj de Aegolius:
Aegolius harrisii (musko palverda, oranĝaj marĝenoj) | ||||||||||||
specioj
| ||||||||||||
A. funereus | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Segilakrigaj strigoj aŭ Aegolius estas eta birda genro de strigedoj. Tri el la kvar specioj estas limigitaj al la Nova Mondo, sed la Funebra strigo (Boreala strigo) havas ĉirkaŭpolusan teritorion tra Nordameriko, Eŭrazio, la Alpoj kaj la Rokmontaro. La nomo de Segilakrigaj strigoj devenas el lakomparo el ties voĉoj kun la sonbruo de iu kiu akrigas segilon.
La specioj estas jenaj:
- Funebra strigo aŭ Boreala strigo, Aegolius funereus
- Akrigostrigo, Aegolius acadicus [1]
- Senpunkta akrigostrigo, Aegolius ridgwayi
- Sablofrunta strigo, Aegolius harrisii
Tiuj estas esence noktemaj arbaraj strigoj de mezvarmaj aŭ pli malvarmaj klimatoj; la du plej nordaj specioj reproduktiĝas en arbaroj de koniferoj de Nordameriko, kaj la Senpunkta akrigostrigo kaj la Sablofrunta strigo (Centra kaj Sudameriko respektive) estas specioj de nubmontaro aŭ kverkarbaro.
Tiuj estas ĉefe loĝanta birdoj, sed la plej nordaj specioj almenaŭ foje moviĝas suden aŭ al pli malaltaj altitudoj en aŭtuno. Tiuj movoj estas malfacile pristudeblaj pro la problemoj detekti tiujn noktajn strigojn for de la reprodukta sezono kiam ili ne alvokas.
La strigoj de la genro Aegolius estas etaj, diketaj, mallongvostaj kaj larĝflugilaj, kun grandaj rondoformaj vizaĝaj diskoj. La specioj varias el 18-27 cm de longo.
Tiuj strigoj manĝas ĉefe rodulojn kaj aliajn etajn mamulojn kiel ĉefaj predoj, sed ankaŭ manĝas birdojn, vespertojn, insektojn kaj aliajn senvertebrulojn depende de la disponeblo.
La strigoj de la genro Aegolius estas malhelbrunaj aŭ nigraj supre kaj blankecaj aŭ sablokoloraj sube, markitaj de strioj aŭ punktoj en la du nordaj formoj. La kapo estas granda, kun flavaj okuloj kaj tre markita vizaĝo disko. La flugo estas forta, vigla kaj rekta.
La strigoj de la genro Aegolius reproduktiĝas en arbaj truoj, kie la ino demetas kelkajn ovojn. Ili havas ripetajn fajfajn alvokojn en la reprodukta sezono.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Stiles kaj Skutch A guide to the birds of Costa Rica ISBN 0-8014-9600-4
- Hilty Birds of Venezuela ISBN 0-7136-6418-5
- National Geographic Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6
- Mullarney, Svensson, Zetterstrom kaj Grant Collins Bird Guide ISBN 0-00-219728-6