Saveh
Saveh · | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Markazio | ||
Telefonkodo | 0255 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 220 762 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 1′ N, 50° 21′ O (mapo)35.02138888888950.356666666667Koordinatoj: 35° 1′ N, 50° 21′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 008 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saveh [+] | |||
Saveh (perse ساوه) estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la provinco Markazio de Irano.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Supermara alteco: 1088 m
- Loĝantaro: 220 762 en 2016
- Horzono: UTC+3:30; somere UTC + 4:30
- Poŝtkodoj: 48xxx
- Telefonkodo: (+98) 255
Geografio
[redakti | redakti fonton]Saveh situas sur altebenaĵo de Zagros-montaro. La urbego situas 63 kilometrojn de Ĥomo, 120 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Arako (Irano), 123 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano, 170 kilometrojn de Hamadano (urbo), 325 kilometrojn de Esfahano [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 7-a jarcento antaŭ nia erao Saveh estis fortikaĵo de la medoj. Dum la Partia Imperio ĝi estis unu el centroj de la imperio. Dum la mezepoko la mongoloj kaj timuridoj faris detruojn. Ĝi poste perdis multon da sia graveco, kiam Teherano iĝis la oficiala ĉefurbo. Saveh estis deklarita urbo en 1931. En 2004 en Saveh oni nomumis inan urbestron, kiu estis la dua urbestrino en historio de Irano.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Saveh estas industria urbo, krome en la ĉirkaŭaĵo oni kultivas tritikojn, kotonojn, melonojn kaj granatojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Saveh situas en la duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSk). La someroj estas tre sekaj, dum la vintroj estas mildaj kaj iom pluvoplenaj. Jare pluvas po 223 mm, en ĉiuj monatoj pluvas/neĝas, tamen inter junio-septembro apenaŭ. La averaĝa jara temperaturo estas 16,6 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Preter Saveh estas nova ŝoseo Teherano-Esfahano, krome malpli gravaj vojoj kuras al la urbego.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- moskeo konstruita en la 11-a jarcento kun minareto 14 metrojn alta, kupolon 14 m altan kun diametro de 16 m
- ruĝa moskeo kun kupolo, la minareto devenas el la 11-ajarcento
- maŭzoleo
- ponto
- karavanserajo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- interalie WikiTrans
-
Kinejo
-
Placo
-
Universitata enirejo
-
Fakultato
-
Universitato