Saltu al enhavo

Santoña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santoña
urbeto
municipality of Cantabria (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39740
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 892  (2023) [+]
Loĝdenso 945 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 26′ N, 3° 27′ U (mapo)43.441388888889-3.4575Koordinatoj: 43° 26′ N, 3° 27′ U (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 11,53 km² (1 153 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santoña (Kantabrio)
Santoña (Kantabrio)
DEC
Situo de Santoña
Santoña (Hispanio)
Santoña (Hispanio)
DEC
Situo de Santoña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santoña [+]
vdr
Municipa teritorio de Santoña, nordoriente de Kantabrio.

Santoña (elparolu santonja) estas municipo en Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi situas en la komarko Trasmiera, ĉe la samnoma Golfo de Santoña, ĉe la monto Buciero. Ties loĝantaro estis 11 451 homoj, laŭ censo de 2012.

Kvazaŭ duoninsulo, la municipo estas ĉirkaŭita de la Kantabra Maro. La apudaj samlimaj municipoj estas Argoños, Escalante kaj Bárcena de Cicero.

Ĝi havas gravan fiŝkaptan havenon. Turismo ankaŭ estas grava pro la apuda natura rezervejo Marĉoj de Santoña, Victoria kaj Joyel. La municipo ankaŭ enhavas plurajn plaĝojn, militajn fortikaĵojn kaj lumturojn.

Oni trovis restaĵojn el Paleolitiko kaj certe estis romia urbo en la dua duono de la 1-a jarcento, sendube rilata al la aktiveco de la haveno el kiu oni komercis kun la sudo de Gaŭlio.

Preĝejo de Sankta Maria de la Haveno (13-a jarcento).

En la Mezepoko Santoña havis setlejon probable ĉe pramonaĥejo. Tiu kerno historiiĝis en 1038, pro la interveno de la abato Paterno, kiu restaŭris la monaĥejon, reorganizis la religian komunumon kaj realigis intensan reloĝadon. Oni konstruis domojn, oni kultivis la teron kaj startiĝis por Santoña vera progreso. Multaj historiistoj konsideras la abaton Paterno-n kiel vera fondinto de Santoña.​ La reĝo García de Nájera, havigis foruon nomitan "Privilegio Viejo de Santoña", en 1074, kiu faris de Santa María del Puerto abatlandon, kies senjoro estis la abato kaj ties posteuloj.

Santa María del Puerto dependis de la monaĥejo de Sankta Maria la Reĝa de Nájera. Tio rezultis en plendoj fare de la lokanoj dum jarcentoj. Nur dum la regado de Filipo la 2-a, la monaĥejo de Santoña atingis la sendependecon disde tiu de Nájera, same kiel statuso de reĝa urbo, paginte altan monsumon kaj al la monaĥejo de Nájera kaj al la reĝo, kiu fakte bezonis monon por siaj militoj kaj estis kiu promociis la sendependigon de urboj tiucele. Poste okazis loka krizo kaj la Duko de Lerma reaĉetis la senjorecon.

Kelkaj lokanoj partoprenis en la vojaĝoj de Kristoforo Kolumbo al Ameriko, el kiuj plej fama estis Juan de la Cosa. En la 18-a jarcento dum la regado de Filipo la 5-a, la urbo reaĉetis la reĝan jurisdikcion kontraŭ 12 000 dukatoj.

En la 20-a jarcento, dum la Hispana Enlanda Milito, Santoña estis scenejo de grava okazaĵo kiu atingis grandan politikajn kaj ideologiajn sekvojn: nome la kapitulaco de la naciisma eŭska armeo per la nomita Pakto de Santoña (1937). Nome kiam Eŭskio ekestis konkerita de la frankisma armeo, eŭskaj batalionoj koncentriĝis en Santoña cele al kapitulaco antaŭ la italaj trupoj kiuj estis en Kantabrio kun kondiĉo respekti vivojn. Tio estis iom silentitaj de ambaŭ flankoj: la respublikanoj ne volis malkaŝi, ke parto de ilia flanko negocis aparte, krome kun la faŝisma Italio pere de Vatikano; kaj same la frankistoj ne volis malkaŝi, ke iliaj italaj aliancanoj negocadis aparte sen kontrolo de la frankismaj militestroj. Ĉiuokaze la frankistoj rompis la pakton, malliberigis milojn da eŭskaj soldatoj (inter ili 81 pastroj), poste liberigis parton de ili kaj enkarcerigis kelkajn milojn en la prizono de El Dueso. Rezultis 510 kondamnoj al mortpuno.

Iama fabriko de konservaĵoj de Albo, 1925.

Elstaras la haveno por fiŝkaptado, kiu estas unu el la plej gravaj de Kantabrio. Ĝi estas la ĉefa motoro de la ekonomio de Santoña kiaj ĉirkaŭ ĝi disvolviĝis laŭlonge de la historio la industrio por konservado plej gravaj de la kantabra marbordo. Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj startis epoko de transformado kaj disvolvigo en la industria kaj fiŝkaptada sektoro, konsekvence de pli taŭgaj infrastrukturoj de la haveno, de la alveno de industriistoj kaj saligistoj el Italio kaj la nuligo de la sal-imposto ekde 1869.​ Dum tiu jaroj la haveno de Santoña jam estis konsiderata kiel ĉefa haveno por fiŝkaptado, konservado kaj saligado, kvankam ankoraŭ ne floris la industrio de la anĉovo fileigita kaj konservita en oleo. Iom post iom pligraviĝis la entreprenoj de saligado kaj konservado, dum tiuj pri marinado ekdekadencis. La saligaĵoj, ĉu de italaj aŭ hispanaj markoj, estis eksportitaj al Italio mare: nom al Ĝenovo, Napolo kaj Livorno. Fakte venis multaj italoj, ĉefe sicilianoj kiuj dekomence restis nur dum la anĉov-sezono, sed poste multaj restis la tutan jaron kaj venigis siajn familiojn. Postaj generacioj kantabriĝis kaj miksiĝis kun lokanoj. Tial nun abundas italdevenaj familinomoj kiel Vella, Cefalú, Oliveri, Orlando, Brambilla kaj aliaj.

Anĉovoj en vendejo.

Dekomence la konservaĵoj de saligitaj anĉovoj ne estis longdaŭra. Jam en Italio la industriistoj rearanĝis la fileojn kaj aldonis buteron kaj oleon antaŭ servi ilin al konsumantoj. La Unua Mondmilito interrompis la eksportadon kaj la daŭreco de la varo estis en risko. Tiam Giovanni Vella Scatagliota, el Trapani, Sicilio, pioneris en 1915 la solvon prepari la anĉovaĵojn en la propra fabriko de Santoña. Tial la produkto ne pereiĝis kaj povis esti stokita pli longdaŭre por posta eksportado. Tio rezultis en pli longdaŭra dungado por la lokaj laboristoj, kiuj povis labori dum la tuta jaro. Kreiĝis multaj entreprenoj tiukadre kaj la produkto estis eksportata al tuta Eŭropo kaj Usono. Nur poste kreiĝis ankaŭ la tutlanda merkato. En 1950-aj kaj 1960-aj jaroj floris tiu industrio; kreiĝis ankaŭ malgrandaj provizoraj entreprenoj, kiu aperis kaj malaperis depende de la situacio de la fiŝkaptado kaj de la merkato. En 1960 aperis 118 de tiuj fabriketoj, 28 el kiuj apartenis al italoj. Fine de la 20-a jarcento estiĝis krizo, sed la industrio pluas.

Vidindaĵoj kaj intereslokoj

[redakti | redakti fonton]
  • Preĝejo de Santa María de Puerto
  • Palaco Chiloeches
  • Fortikaĵoj
  • Palac-domo de la markizo de Manzanedo kaj ĝardeno
  • Urba kerno
  • Placo de Sankta Antonio
  • Prizono El Dueso
  • Katolika tombejo
  • Bazara vendejaro "Plaza de Abastos".
  • Teatro Casino Liceo
  • Monumento al Juan de la Cosa
  • Taŭrludejo
  • La murego

Esperantistoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]