Sangli
Sangli | ||
Metropolo | ||
|
||
Lando | Barato | |
---|---|---|
Ŝtato | Maharaŝtro | |
Situo | Sangli | |
- alteco | 544 m s. m. | |
- koordinatoj | 16° 52′ 00″ N 74° 34′ 00″ O / 16.86667 °N, 74.56667 °O (mapo) | |
Loĝantaro | 550 082 (2009) | |
Horzono | UTC + 5:30 | |
Poŝtkodo | 416 4xx | |
Telefona antaŭkodo | 233 | |
Aŭtokodoj | MH-10 | |
Situo enkadre de Barato
| ||
Vikimedia Komunejo: Sangli | ||
Portalo pri Barato |
Sangli (सांगली) aŭ Sangli-Miraj-Kupvad estas metropolo en Barato, en subŝtato Maharaŝtro. Poŝtkodoj pli precize estas 416 416 (Sangli), 416 410 (Miraj), 416 425 (Kupvad).
Laŭ la stato de 2001 en la urbo vivis 436 639 loĝantoj sur areo de 118,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 695 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Sangli etendiĝas en okcidenta kaj meza partoj de la lando laŭ rivero. Mumbajo troviĝas 372 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Sangli kun la ĉirkaŭaĵo estis longe princlando, kiu havis iome aŭtonomion eĉ dum dominado de britoj. Nun Sangli estas konata, kiel Kurkumourbo, ĉar tie estas la plej granda foirejo por kurkumo en Azio. Iom da loĝantoj okupiĝas pri sukeroproduktado. En la ĉirkaŭaĵo oni okupiĝas ankaŭ pri vinkulturo.
Iamaj ĝemelurboj Sangli kaj Miraj kontaktiĝis, al kiu aliĝis ankaŭ Kupvad. En la proksimeco oni profitas la ventoenergion.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Sangli havas tropikan kaj duone dezertan klimaton kun 3 sezonoj. La somero daŭras de februaro ĝis junio. Poste musono sekvas ĝis oktobro. La temperaturo estas en aprilo la plej varma, foje kun 38 °C, vintre tio ne falas sub 12 °C. Jare pluvas po 648 mm. Inter decembro-februaro neniam pluvas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- templo Ganeŝo, ankaŭ pilgrimloko