Sabrina (1954)
Sabrina | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Sabrina |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1954, 16 nov. 1954 |
Ĝenro | romantika komedio, komedia dramo |
Kameraado | Charles Lang |
Reĝisoro(j) | Billy Wilder |
Produktisto(j) | Billy Wilder |
Scenaro | Ernest Lehman • Billy Wilder |
Loko de rakonto | Nov-Jorkio • Parizo |
Muziko de | Friedrich Hollaender |
Rolantoj | Humphrey Bogart • Audrey Hepburn • William Holden • Walter Hampden • Martha Hyer • John Williams • Marcel Dalio • Nella Walker • Francis X. Bushman • Ellen Corby • Nancy Kulp • Marcel Hillaire • Paul Harvey |
Produktinta firmao | Paramount Pictures |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Kostuma Dezajno, Nigrablanka • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
Sabrina estas usona amafera drama komedia filmo de 1954 reĝisorita de Billy Wilder laŭ scenaro de Samuel A. Taylor kaj Ernest Lehman, bazita sur la teatraĵo de Taylor de 1953 nome Sabrina Fair.[1] En la filmo stelulas Humphrey Bogart, Audrey Hepburn, kaj William Holden. Tiu estis la lasta filmo de Wilder publikigita de Paramount Pictures, finante 12-jaran rilaton inter li kaj la kompanio.
En 2002, la filmo estis konservata en la usona National Film Registry de la Kongresa Biblioteko de Usono kiel "kulture, historie aŭ estetike grava".[2]
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Du fratoj el pova usona familio Larrabee, nome Linus, senlaca entreprenisto, kaj David, virinemulo, konas Sabrina, filino de la ŝoforo. Ŝi revenas al la domego de Larrabee, pasiginte du jarojn en Parizo. Al ŝi ĉiam plaĉis la virinemulo kaj ili ekstartigas amaferon, sed se okazus probabla geedziĝo, monenspeziga fuzio rezultus malprofitigita. Tiukadre, por la profito de la negocoj de la familio, la entreprenista frato decidas interveni, sed ankaŭ li enamiĝas je ŝi.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Humphrey Bogart kiel Linus Larrabee
- Audrey Hepburn kiel Sabrina Fairchild
- William Holden kiel David Larrabee
- John Williams kiel Thomas Fairchild
- Walter Hampden kiel Oliver Larrabee
- Nella Walker kiel Maude Larrabee
- Martha Hyer kiel Elizabeth Tyson
- Marcel Dalio kiel Barono St. Fontanel
- Marcel Hillaire kiel la profesoro
- Ellen Corby kiel fraŭlino McCardle
- Francis X. Bushman kiel Mr. Tyson
- Joan Vohs kiel Gretchen Van Horn
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Sabrina". Turner Classic Movies. Alirita la 22a de Septembro, 2022.
- ↑ "Films Selected for the National Film Registry in 2002 (January 2003) - Library of Congress Information Bulletin". Kongresa Biblioteko de Usono.