SMTP
Tavolo | Tavolnomo | IP pera/rilata (havas RFC) |
---|---|---|
7 | Aplikada tavolo | HTTP, SMTP, POP3, IMAP, FTP, SSH, IRC, SIP, DNS... |
6 | Prezenta tavolo | MPEG, MIME, SSL, TLS, ... |
5 | Seanca tavolo | NetBIOS, RPC, SAP, SDP... |
4 | Transporta tavolo | TCP, UDP, SCTP, RTP... |
3 | Reta tavolo | IPv4, IPv6, IPsec, ICMP, IGMP, ARP... |
2 | Kanala tavolo | Ethernet, 802.11 Wi-Fi, MAC, HDLC, V.42bis, V.42), V.44... |
1 | Fizika tavolo | DSL, ADSL, WiMAX, 802.11b, 802.11g 10BASE-T, V.90... |
SMTP estas interreta protokolo baze de TCP, per kiu retpoŝto estas sendata tra la interreto. La nomo estas mallongigo de Simple Mail Transfer Protocol (simpla retpoŝt-transiga protokolo). Kutime ĝi uzas la pordon 25.
La normala uzanto de retpoŝto ne bezonas rekte interagi kun la servilo (por kio oni uzas retpoŝtilon) kaj tial ne devas scii la detalojn de la protokolo.
SMTP nur estas uzata por forsendi retpoŝtojn (de uzanto al servilo aŭ inter serviloj). Por ricevi ilin, oni uzas la protokolojn POP3 aŭ IMAP.
Kutima SMTP-sesio aspektas jene:
> 220 mail.ekzemplo.com SMTP Foo Mailserver < HELO miakomputilo.ekzemplo.org > 250 Ok < MAIL FROM: <[email protected]> > 250 Ok < RCPT TO: <[email protected]> > 250 Ok < DATA > 354 End data with <CR><LF>.<CR><LF> < From: <[email protected]> < To: <[email protected]> < Subject: ekzempla retposhto < < test < . > 250 Ok < QUIT > 221 Bye
ESMTP
[redakti | redakti fonton]ESMTP ebligas aldoni pluajn funkciojn al la SMTP-servilo, ekz. SMTP-AUTH. Ĝi aktiviĝas, se la kliento salutas ne per HELO, sed per EHLO.
Aldone, ESMTP ankaŭ permesas la uzadon de 8-bitaj kodoj en la mesaĝo, dum la originala SMTP nur permesas 7-bitajn kodojn (nome la ASCII-kodaron). Por akiri kongruecon kun ambaŭ protokoloj, retpoŝtiloj kutime enkodas mesaĝojn per MIME, kiu ebligas transskribon de diversaj datenformatoj al 7-bita ASCII kaj reen.
Oftaj serviloj
[redakti | redakti fonton]- vindozaj
- Microsoft Exchange Server
- Pegasus Mail
- uniksaj
- Sendmail eble la unua SMTP-servilo
- exim
- Postfix
- Qmail
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]RFC 2821 "The Simple Mail Transfer Protocol" RFC 1869 pri ESMTP