Romkatolikaj episkopujoj en Germanio
La romkatolika eklezio en Germanio estas strukturita en 27 (ĉef-)episkopujojn de la latina eklezio, grupigitaj en sep ekleziajn provincojn. La nuna strukturo devenas el la germana reunuiĝo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej multaj ĉefepiskopujoj estas historiaj, tradicioplenaj, grandaj episkopujoj, ekz-e Kolonjo, München-Freising, Paderborn. Iuj nunaj episkopujoj estis iam ĉefepiskopujoj, ekz-e episkopujo Majenco. Ĝis 1990 ekzistis kvin ekleziaj provincoj kaj ĉefepiskopujoj. Post la germana reunuiĝo okazis reordigo, kaj interalie kreo de la ĉefepiskopujo Berlino.[2] kaj en 1994 Hamburgo.[3]
Nunaj episkopujoj en Germanio
[redakti | redakti fonton]- München-Freising
- Augsburg
- Regensburg
- Passau
- Freiburg
- Mainz, Majenco
- Rottenburg-Stuttgart
- Bamberg
- Würzburg
- Eichstätt
- Speyer, Spiro
- Köln, Kolonjo
- Münster, Monastero
- Aachen, Aĥeno
- Essen, Asindo
- Limburg
- Trier, Treviro
- Paderborn
- Fulda
- Erfurt, Erfurto
- Magdeburg, Magdeburgo
- Berlin
- Görlitz
- Dresden-Meißen
- Hamburgo
- Osnabrück
- Hildesheim
Historiaj episkopujoj en la Sankta Romia Imperio (precipe germanlingvaj regionoj)
[redakti | redakti fonton]Kelkaj historiaj episkopujoj ĝis la fino de la Sankta Romia Imperio:
(nekompleta listo)
- episkopujo Magdeburgo - nun refondita
Apostola Vikariato de la Nordo
[redakti | redakti fonton]Post la protestanta Reformacio ekzistis de 1667 ĝis 1929 la Apostola Vikariato de la Nordo en norda Germanio (kaj parte Skandinavio), kie la katolikaj episkopujoj estis ĉesintaj funkcii.
Faktoj pri la episkopujoj
[redakti | redakti fonton]La plej granda laŭ areo estas Hamburgo kun 32.489 km², plej malgranda estas episkopujo de Asindo/Essen kun 1877 km². La plej multaj katolikoj, 2,16 milionoj, vivas en ĉefepiskopujo Kolonjo; malplej, 30394, en episkopujo Görlitz. Plej altan procentnombron de katolikoj, 88,9%, havas episkopujo Passau; plej malaltan, 3,4%, havas episkopujo Dresden-Meißen. Plej malnova episkopujo estas Treviro de la jaro 270; plej nova estas Görlitz de 1994.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bevölkerung, Fläche und Katholiken nach (Erz-)Diözesen (PDF). Sekretariat der Deutschen Bischofskonferenz. Alirita 2014-02-04 .
- ↑ Paul Leibinger. (2007) Wilhelm Rees: III. Bundesrepublik Deutschland Austria: Forschung und Wissenschaft – Theologie Band 2. Münster: LIT Verlag, p. 91. ISBN 978-3-8258-0244-8.
- ↑ Paul Leibinger. (2007) Wilhelm Rees: III. Bundesrepublik Deutschland Austria: Forschung und Wissenschaft – Theologie Band 2. Münster: LIT Verlag, p. 98. ISBN 978-3-8258-0244-8.